Viziteto en Amerik-lando

(00/8/20-8/27 Losanĝelis, Sanfransisko)
NIHONGO
(Niponlingva versio)
al Retpaĝo de GOTOU Humihiko

Bigsandaamaunten

. Ekde 00/8/20 ĝis 00/8/27 mi por partopreni en iu konferenco pri per-komputila teknik-scienco vizitis la landon Amerika en urbo Losanĝelis (8/20-25) kaj urbo Sanfransisko (8/25-27). En la konferenco nome `Internacia konferenco' mi ial devis angle prezenti mian studon. Mi kun multe da lingvaj malfacilaĵoj kaj maltrankviloj apenaŭ finis mian prezentadon kaj trovis, ke multaj partoprenantoj ĉefe Azio-devenaj ŝajne suferas similajn malfacilaĵojn kiel mi pro lingvo la angla. Kvankam mi plenumis la ĉefan celon de ĉi-foja vizito kun multe da lingvaj malfacilaĵoj, mi ankaŭ ĝuis renkontiĝojn kun lokaj esperantistoj sen lingvaj malfacilaĵoj.
fajraĵo en Dizniilando

. En 8/22 vespere mi renkontiĝis kun KIM Wongill kaj kune vespermanĝis korea-manĝaĵon bongustan. En 8/24 vespere mi renkontiĝis kun TILMAN WILLIAMS kaj vizitis la oficejon de `Esperanto Associations'. En 8/26 antaŭtagmeze mi kaj mia studento renkontiĝis kun Joel Brozovsky kaj Don HARLOW kaj veturis al la or-porda ponto kaj `Mjuur?'-arbar-parko dank'al ŝoforado de Don. En 8/26 posttagmeze post foriro de Don, ni renkontiĝinte kun Ĉarli Galvin vagis en la or-porda parko kaj vespermanĝis en la fiŝkaptista kajo `Fiŝamanzŭarf?'.
korea manĝaĵo















korea sakeo














Esperanto-asocio














Or-porda ponto (matene)














Mjuur-parko














Or-porda ponto (tagmeze)














Or-porda parko




khmhtg