Duboj pri Esperanto


Niponlingva versio
(NIHONGO ban)


Enhavo

Ĉu Esperanto estas movado por unuigi lingvojn ?
(Ĉu Esperanto neas diversecon de naciaj lingvoj.)

Ĉu estas idealo tio, ke diversaj nacioj kufandiĝos en unu nacio estontece ?

Ĉu denaskaj esperantistoj ne difektas neŭtralecon de Esperanto, kiu por ĉiuj estu alilanda lingvo ?

Esperanto estas seksisma lingvo.

Esperanto estas eŭropeca lingvo.

daŭrigota...


al la paĝo de GOTOU Humihiko


Ĉu Esperanto estas movado por unuigi lingvojn ?
(Ĉu Esperanto neas diversecon de naciaj lingvoj.)

. Antaŭ ol mi eklernis Esperanton, mi ja sciis la ekziston de Esperanto, sed mi tute ne ekvolis lerni ĝin. En komenca tempo post kiam mi eniris en universitato, mi sur la muro de necesejo vidis afiŝon diskonigantan Esperanton. Kaj en la afiŝo estis skribita: `Mondon per Unu Lingvo', do mi (mis)komprenis, `Tio estas la ideo, ke estas bone, ke homoj en la tuta mondo forĵetu naciajn lingvojn kaj parolu nur Esperanton.' Kaj post dekkelke da jaroj, mi finfine eksciis, ke aktuala Esperanto-movado celas disvastigi Esperanton kiel neŭtralan `pontlingvo', kiu garantias daŭron de naciaj lingvoj, do mi ekvolis lerni Esperanton. Ankaŭ `Manifesto de Prago' (, kiu estis akceptita dum la 81a Universala Kongreso en 1996) deklaris: `Ni estas movado por lingva diverseco.' (la originala teksto troviĝas en la paĝo de Sveda Esperanto-Federacio).

. Sed iom ŝajnas, ke Zamenhof mem eble rigardis ideala tion, ke en malproksima estonteco lingvo de tuta homaro kunfandiĝus en Esperanton kaj ŝajnas, ke ankaŭ en hodiaŭaj esperantistoj troviĝas iuj, kiuj rigardas ideala tion, ke en malproksima estonteco patra lingvo de tuta homaro kunfandiĝus en Esperanton.

ree al la enhavo

Ĉu estas idealo tio, ke diversaj nacioj kufandiĝos en unu nacion estontece ?

. Ekzemple Zamenhof mem diris jene en la parolado ĉe la 2a kongreso universala de Esperanto:

. La homaranoj esperas ke per konstanta reciproka komunikiĝado sur la bazo de neŭtrala lingvo kaj neŭtralaj religiaj principoj kaj moroj la homoj iam kunfandiĝos en unu neŭtrale-homan popolon, sed tio ĉi fariĝados iom-post-iom, nerimarkate kaj sen ia rompado.
----------------------
* Oni ne devas intermiksi la homaranismon kun la esperantismo ! Ambaŭ ideoj estas tre parencaj inter si, sed tute ne identaj. Oni povas esti bonega esperantisto kaj tamen kontraŭulo de la homaranismo.
----------------------
(Deklaracio de homarano 1)
. Mi estas homo, kaj por mi ekzistas nur idealoj pure homaj; ĉiajn idealojn kaj celadojn gente-naciajn mi rigardas nur kiel grupan egoismon kaj hommalamon, kiuj pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo.

(citita el OOŜIMA Joŝio:`Nova Kurso de Esperanto' la 3a libro eldonita de Joobunŝa en Niponio)

Se `homaranismo' estas difinata kiel supre, ankaŭ mi kontraŭas ĝin, ĉar laŭ mia simpla interpreto al mi ŝajnas, ke homaranismo estas la ideo: `Se diversaj nacioj poiome forĵetus sian propran lingvon aŭ religion kaj se ĉiuj nacioj estontece kutimiĝus paroli unu ``neŭtrala''n lingvon kaj kredi unu ``neŭtrala''n religion, do lingvaj diskriminacioj aŭ bataloj pro religioj malaperus.'.

. Sed la supra ideo ŝajnas al mi preskaŭ sama kiel la ideo: `se estontece diversaj rasoj interedziĝus kaj rasoj kunfandiĝus en unu specon, do rasaj diskriminacioj malaperus' aŭ kiel la ideo: `se estontece kuracscienco pliprogresos kaj handikapuloj malaperus, do malfeliĉoj de handikapuloj malaperus'.

. Mi pensas, ke `diversaj nacioj konservas siajn amatajn lingvojn aŭ religiojn' mem estas ne sufiĉa kondiĉo de bataloj inter nacioj kaj ke `ekzistas diversaj rasoj' mem estas ne sufiĉa kondiĉo de rasa diskriminacio kaj ke `esti tiel nomata handikapulo' mem estas ne sufiĉa kondiĉo de malfacileco por handikapuloj por feliĉiĝi. Mi komprenas, ke `ne toleri diversecon' ja estas esenco de la problemoj.

. Miaopinie, nur se oni ne enretiĝante en `naci-plejsuperismo' agas laŭ ideo de `relativismo', kiu respektas diversecon de kulturoj de diversaj nacioj, `konservi kulturon de propra nacio kara' mem ne naskas batalojn inter nacioj kaj `ĉiu nacio konservas sian propran nacion por ke diverseco de nacioj ne perdiĝu' estas ege grava afero por daŭre klerigi homaron pri tio: `homaro ne povas pace kunvivi sen toleri diversecon'. Do mi sentas memkontraŭecon kontraŭ la ideo, kiu rigardas kiel idealon situacion :`estontece lingvoj aŭ religioj de nacioj kunfandiĝos en unu', ĉar al mi ŝajnas, ke la ideo rigardas kiel idealon `neado de diverseco', kiu ja ĝis hodiaŭ naskis batalojn inter nacioj.
(`relativismo' uzita ĉi tie signifas pli ekzakte relativismon de valorkoncepto kaj ne inkludas relativismon inter scienco kaj nescienco.)

. En la Revuo Orienta 1996/7 (Niponio) MIZUNO Joŝiaki skribis jene (Niponlingve):

`lingvo universala estas unusola lingvo por estonta tuthomaro' kaj `lingvo internacia estas helpa lingvorimedo uzata por la celo de internacia interfluo', tiel ni difinu. Do kaŭzo de la miskompreno citita ĉe la komenco malaperos. Antaŭĉio tio, kion Esperanto celas estas `lingvo internacia'. Lingvo universala estas eble `fantazio' sed lingvo internacia havas sufiĉan eblecon de realiĝo.
Kvankam MIZUNO uzas la vorton `fantazio', ŝajnas al mi, ke ri rigardas kiel idealon tion, ke estontece lingvoj de tuthomaro estos unuigitaj.

. Ĉiuokaze ŝajnas, ke en Esperantio troviĝas ankaŭ homoj, kiuj rigardas estontan lingvo-unuigon de tuthomaro kiel idealon kaj pensas, ke por la unuigo alpreni nacian lingvon estas neegale por ĉiuj, tial alpreni neŭtralan artefaritan lingvon kiel Esperanton estas bone.

. Kiel supre skribita, mi pensas, ke estonta lingvo-unuigo tute ne estas esenca solvo de lingvo-diskriminacio kaj ke la ideo, kiu neeas diversecon de lingvo estas speco de elktit-ismo. Suposu, ke patraj lingvoj de estonta tuthomaro estus senpripense unuigitaj en Esperanton kaj poste iuj regionanoj ekparolus `dialekto'n de Esperanto. Se tiam ili estus diskriminaciataj pro tio, ke ili ĝenas la lingvo-unuigon finfine-atingitan, do `lingvo-diskriminacio' estus tute ne esence solvita.

daŭrigota....





khmhtg