La 18a Komuna Seminario
1999/7/29-8/1, Nipon-io(Japanio),
Ŝiga-ken, Ŭanihama
Niponlingva versio
(NIHONGO ban)
partoprenantoj
Antaŭkonigo
. La
sekvanta Komuna Seminario okazos kune kun kaj parte de
la sekvanta Internacia Junulara Kongreso
okazonta en 2000/8/5 - 8/12 en Honkongo.
Enhavo
Komence
t.e.-ismo
Ĉu vere Esperanto estas facile lernebla lingvo ?
Malridinda ŝerco
al la retpaĝo de GOTOU Humihiko
Komence
. Mi partoprenis en la 18a Komuna Seminario
okazinta ekde 1999/7/29 ĝis 8/1 en Nipon-io(Japanio), Ŝiga-ken,
Ŭanihama kaj mi senorde skribaĉos nur kelkajn pecojn da memoroj.
. Pro diversaj kialoj ekz. ke tuj post la seminario okazos
Universala Kongreso en Berlino, ke post
tio okazos Azia Kongreso en Vjetnamio, ke por Ĉinoj por vojaĝi al
Nipon-io(Japanio) necesas oficiala rekomendilo por akiri vizon k.t.p.,
partoprenantoj malmultis kompare kun ordinaraj jaroj. Malgraŭ la malmultaj
partoprenantoj 20 Nipon-aoj(Japanoj), 6 Koreoj(Hanguk-anoj?), 1 Honkong-ano, 1
Aŭstrali-ano kaj 1 Argentin-ano, mi sufiĉe ĝuis la iusence densan enhavon.
t.e.-ismo
tekŭondo
. Mi vidis mian iaman
Esperanto-gvidanton
O post 2-jara
ne-vido. En la auntaŭ-2-jara tempo, kiam mi vidis O, mi estis nur duon-jara
esperantisto kaj sentis, ke ĉiuj esperantistoj ĉirkaŭ mi parolas tro rapide
kaj ke i.a. O speciale tro rapide parolas. Ĉar mi ofte travivis, ke mi
kapabliĝis senti Esperanto-parolon de iamaj rapid-parolintoj postjare pli
malrapida kaj pli klara, mi tiusence antaŭĝojis ĉifojan revidon kun O. Kaj
tamen mi sentis Esperanto-parolon de O ankoraŭ tre rapida. Nu, eble pro tio, ke
O parolas rapide ankaŭ patralingve, do ri rapide parolas ankaŭ Esperanton...
. Sajnas, ke O legis
mian opinion pri Grek-Latin-devenaj vortoj en Esperanto kaj ri rimarkigis, ke mia opinio inkludas kelke da klare
eraraj punktoj. Ekz. mi skribis jene:
. Sed ĝis hodiaŭ Esperanto kreskis ne tiom alloga eble pro
tio, ke Zamenhof kaj tiamaj antaŭuloj en Esperantio ne sciis lingvojn kiel la
Ĉinan (dum ili ja eble sciis la Germanan). Ĉi tiu fakto ŝajnas al mi ege
stranga, ĉar por internacia lingvo ne nur facile-lernebleco de frazregulo sed
ankaŭ facile-lernebleco de altnivelaj vortoj estu grave konsiderenda afero,
ĉu ne ? Kompare kun naciaj lingvoj Esperanto estas eble la plej facile
lernebla lingvo ja en frazregulo sed ne en altnivelaj vortoj.
Tamen laŭ O, dum Zamenhof mem ja utiligis kunmetitajn vortojn
el bazaj radikoj, post-Zamenhofaj ĉefe Francaj Esperantistoj sen-cerbume
enkondukis multe da Grek-Latin-devenaj radikoj por altnivelaj vortoj. Ekzemple,
laŭ O, Zamenhof en ria komenca verko ne uzis eĉ la vorton `pluralo' kaj
anstatŭe uzis la kunmetitan vorton `mult-nombr-eco'. Ankaŭ mi pensas, ke
verkoj de Zamenhof estas facile legeblaj pro ilia malmulta uzado de
Grek-Latin-devenaj unu-radikaj vortoj kaj tamen ke Zamenhof ne laŭeble klopodis
serĉi kunmetitajn esprimojn (mi poste legis la komencan verkon de Zamenhof kaj
trovis, ke Zamenhof ja uzis la kunmetitan vorton `multe-nombro' anstatŭ
`pluralo' sed ri uzis ankaŭ Grek-Latin-devenajn unu-radikajn vortojn kiel
`substantivo', `prepozicio' ktp. sen-kunmete.
.
Dum mi opinias, ke oni
anstataŭigu Grek-Latin-devenajn unu-radikajn vortojn per kunmetitaj vortoj el
bazaj radikoj, O opiniis, ke ĉar oni ne permesas tian anstatŭigon (forigon de
Grek-Latinaĵoj), oni paralele aldonu facile-kompreneblajn klarigojn tuj post la
apero de Grek-Latin-devenaj malfacilaj vortoj. Ekzemple laŭ O
kiam oni uzas altnivelan vorton kiel `otologio' en frazo, oni povas
klarigi ĝin aldonante tuj post la vorto facile-kompreneblan kunmetitan
esprimon (ekz. `otologio t.e. orel-scienco') kaj O (kaj aliaj ?) nomas
tian sintenadon `t.e.-ismo (tio-estas-ismo)'.
Pli ĝenerale (laŭ O) iuj nomas tian ismon ankaŭ `paralelismo'.
Sajnis, ke O pensas, ke sintenado tiamaniere paralele skribi/paroli
po-iome rimarkigos
al Eŭropanoj, kiuj ĝis nun eĉ ne povis imagi eblecon krom Grek-Latinaĵoj,
alian eblecon kunmeti vortojn el bazaj radikoj.
O diris, ke ri baldaŭ skribos sian opinon pri tia temo en
sia paĝejo,
do mi antaŭĝojas.
Nu min ege
impresis la piano-kapablo de O por tiuloke akompani ĉiuspecajn kantojn.
6 el Koreio
Ĉu vere Esperanto
estas facile lernebla lingvo ?
. Mi gvidis la fakkunsidon titolitan
`Ĉu vere Esperanto estas facile lernebla lingvo ?' pri
la problemo de
Grek-Latin-devenaj unu-radikaj vortoj en Esperanto.
O, kiu
gvidis elementan kurson ne partoprenis la fakkunsidon (eble tial ri antaŭtage
rimarkigis min pri rilataj temoj). Partoprenis en la fakkunsido Koreo J,
en-Nipon-ia Irano R, Nipon-(an)oj H, M, K ktp (kvankam mi timis, ke neniu
partoprenos). Mi priparolis pri temoj, pri kiuj mi skribis
ĉi tie,
ĉi tie,
en la lastajara
Seminario kaj pri t.e.-ismo, pri kiu antaŭtage O parolis.
Partoprenantoj parolis diversajn opiniojn.
Ekz. J diris, ke ri ĝis nun tute ne konsciis pri tio, ĉu iu vorto, kiun
ri uzas estas kunmetita vorto aŭ Grek-Latin-devena vorto.
Do mi diris, ke mi memoras, ke en la lasta Komuna Seminario
trinkante fortegan alkoholaĵon ri kunmetante faris la vorton `manĝ-vojo'
(anstataŭ `ezofago')
por diri `Mia manĝ-vojo brulas.'.
Ŝajnas, ke al J plaĉis `kun-met-ismo', kiun mi provas diskonigi kaj poste
ri diris al mi, ke ri ja ŝatas kunmetitajn vortojn kaj ri volas kunporti
pli detalan artikolon pri la temo por diskonigi al aliaj Koreoj.
Do mi donis al ri la kopion de
ĉi tiu paĝo.
Mi persone ĝojas, ke po-iome multiĝas homoj, kiuj ekinteresiĝas pri la temo,
eĉ se ili ne tute konsentas kun `kun-met-ismo'.
Malridinda ŝerco
mi petole ludas
. En la lasta vespero de la Komuna Seminario
okaz-ont-is `Gaja Vespero'.
Por ĝi iuj ĉambranoj cerbumis por elpensi taŭgan prezentadon kaj mi
duon-moke observis ilin.
H duon-ŝerce proponis `unu-frapa ŝerco' kiel jene:
Ni trinku trinkaĵon.
Oo, jes, jes. Kian trinkaĵon ni trinku ?
Mirinda(n) !
Malgraŭ ties malridinteco, rememorante la karmemoran trinkaĵon
nomatan `Mirinda' troveblintan en antaŭ-kelkdek-jara Nipon-io,
mi ridegis kaj aliaj junuloj nenion komprenante silentis.
Kompreneble oni malakceptis la `Mirinda ŝerco'
por `Gaja Vespero'.
khmhtg