Mia vivo en la gubernio Akita

GOTOU Humihiko

En 2002 mi ek-loĝis en la gubernio Akita kun mia kun-geedziĝinto. Kiam 1unu jaro pasis tie, naskiĝis infaneto ĉe ni. Dum 1unu jaro komenca, prizorgo de la infaneto estis ege granda laboro por ni. Ĉirkaŭ tiam, kiam pli da 1unu jaro pasis kaj la infaneto 2-jaraĝ-iĝis, ri po iom ekpovis fari malbonajn agadojn; kiel intence rompi aĵojn, intence malpurigi rian ĉirkaŭon per manĝaĵo, intence grimpi manĝ-tablon, intence mal-obei al ni kaj tiel plu. Mi ege klopode intencis konvinki rin pri tio, ke en la socio, kie oni libere povas ĝeni aliajn, rin mem aliaj povas ĝeni kaj ke estas pli agrabla la socio, kie oni ne ĝenas aliajn . Kompreneble 2-jaraĝa infaneto tute ne komprenis la logikon (ja, ankaŭ eĉ parte da plen-aĝuloj ne komprenas tion) . Baldaŭ mi kaj mia kun-geedziĝinto ek-timigis rin per ne-logika (sed ege tradicia) maniero. En la gubernio Akita troviĝas tradiciaĵo de monstro (speco de dio) Namahage. Jarfine Namahage-monstriĝantoj po-vizitas domojn terure kriante `Ĉu ne estas infanetoj, kiuj ploras? Ĉu ne estas infanetoj, kiuj ne obeas al iliaj gepatroj?' por timige `bon-infanet'-igi infanetojn. Kiel tipaj gepatroj en la gubernio Akita ankaŭ ni geedzoj timige konigis al nia infaneto, `Ĉesigu tion! Se ne, Namahage venos!'. Tio ŝajne funkciis dum monato. Tamen nia infaneto (epereble kun scienca pripensado) ek-dubis ĉu vere Namahage troviĝas. Dankinde en norda urbo Oga estas Domo de Namahage-tradiciaĵo, kie oni povas sperti Namahage-tradiciaĵon. Iu-tage ni al-iris tien kun nia infaneto. Kiam ni atendis en la domo de Namahage, kun laŭtaj pordo-batoj kaj minace malaltaj krioj alvenis du Namahage-monstriĝantoj. Jam ek-ploris kelkaj infanetoj. Nia infaneto babile ek-babiladis por kaŝi ke ri verdire estis sufiĉe timigita. La enhavo de rakontado de Namahage-monstriĝanto al la dom-mastro estas ege ridinda por plen-aĝuloj sed ne por infanetoj kiel `...laŭ Namahage-notlibro ĉi-doma infaneto tute ne faras lernejan hejmtaskon sed anstataŭe faradas televid-ludilon...' kaj tiel plu. `Mal-obe-emaj' infanetoj venigitaj de gepatroj fariĝis elkora (sed dum-kelk-taga) kredanto de monstro Namahage kaj hejmen reiris iom obe-emiĝinte.

秋田県男鹿市にあるなまはげ館は、 実際に「なまはげ体験」をすることができるので、 言うことをきかない子供になまはげの実在を信じ込ませたい 親たちの間で重宝されている。
(後藤文彦)





khmhtg