Niponlingva versio
(NIHONGO ban)
Esperanto estas Eu~ropeca en diversaj punktoj
Opinio de Brendan LinnaneMia respondo al Brendan LINNANE
dau~rigota....
1. Nombronomoj estas donitaj por nombroj esprimataj kiel 10^(3n); 1000, 1000000,..., dume en multaj neEu~ropaj lingvoj nombronomoj estas donitaj por nombroj esprimataj kiel 10^(4n); 10000, 100000000,.....
-- Eble oni povas fari novan nombronomon kiel `dekmil(o)' kaj esprimi `sepdek dekmil(oj)' anstatau~ `sepcent mil'.
2. Nomoj de monatoj estas nomataj tute ne rilate al sia vicnumero; ekz. januaro, februaro, ....ktp.
-- Oni povas nomi monatojn kiel `la 1a monato, la 2a monato,...ktp'.
3. Dato au~ adreso estas vicigata lau~ la vico `de malgranda parto al granda parto'.
-- Oni povas vicigi ilin lau~ la mala vico kiel en multaj neEuropaj lingvoj;
Mi naskig^is en 1966, la 9a monato, la 27a (mardo) je la 12a kaj 34.
Mi log^as en la lando Nipono, la gubernio Miyagi, la urbo sendai.
4. Por nea demando kiel `C^u vi ne estas sana ?', oni ordinare devas(?) respondi jene;
Ne(Nen), mi ne estas sana.
Jes, mi ja estas sana.
-- NeEu~ropanoj rajtas respondi ankau~ jene;
Jes, mi ne estas sana.
Ne(Nen), mi ja estas sana.
5. Landnomoj(neEuropaj) estas nomitaj lau~ Eu~ropaj radikoj kiel `Japanio'.
-- Oni rajtas nomi sian landnomon esperantigante lau~ la propra elparolo (ekz. ne `Japanio' sed `Nipono' au~ `Niponio').
6. Multe da altnivelaj vortoj simple devenas el Eu~ropaj malfacilaj vortoj (ekz. au~todidakte, konversacii, antropologio).
-- Oni povas fari pli facilajn vortojn kunmetante
bazajn vortojn lau~eble
(ekz. mem-lerne, inter-paroli, hom-ologio).
(al la pag^o de `Nes^atataj esperantvortoj')
7. Esperanto devigas parolantojn distingi la sekson de priparolato (s^i, li, -ino) ,kia distingo ne trovig^as en kelkaj neEu~ropaj lingvoj. .
-- Oni povas uzi riisman Esperanton.
Dau~rigota....
. Mi ricevis kelkajn opiniojn pri mia propono el diverslandaj esperantistoj. Mi jene prezentos reprezentajn opiniojn el ili.
Dato: 1998-03-22 22:26(ree al la enhavo)
de: Brendan LINNANE
al: gthmhk@dc.mbn.or.jp
Subjecto: reagoj al 'neutraligu' kaj 'nesxhatitaj vortoj'
Estimata GOTOU Humihiko.
Ludante je la interreto, mi trovis vian hejmpag^o.
Ankau~ al mi ne plac^as multege da vortoj. Kaj ankau~ mi klopodas neu~traligi la 'internacian' lingvon.
Rilate viajn proponojn: Mia komencopunkto estas, ke Esperanto solvu la lingvoproblemon.
>Nombronomoj estas donitaj por nombroj esprimataj kiel >10^(3n); 1000, 1000000,..., dume en >multaj neEu~ropaj >lingvoj nombronomoj estas donitaj por nombroj esprimataj >kiel 10^(4n); >10000, 100000000,.....
Kion precize ni faru? C^u krei novajn nombronomojn? eble 10,000 = mirio Miriametro jam ekzistas, kaj estas 10 000 metroj ankau~ miriado = grandega nedifinita nombro La du vortoj estas el la greka vorto kiu signifas dek mil. Nun, c^u tiu aliigo de la lingvo emus tutmonde faciligi la lingvon? Au~ la facilig^o por unu grupo de lernantoj samtempe malfaciligus la lingvon por alia grupo?
>3. Dato au~ adreso estas vicigata lau~a vico 'de malgranda parto al granda parto'.
>Oni povas vicigi ilin lau~ la mala vico kiel en multaj neEuropaj lingvoj;
>Mi naskig^is en 1966, la 9a monato, la 27a (mardo) je la 12a kaj 34.
>Mi log^as en la lando Nipono, la gubernio Miyagi, la urbo sendai.
Mi ne scias, c^u tio estas plibonigo. Mi naskig^is je la oka tago de la oka monato de la 1948-a jaro de la kristana epoko. Mi edzig^is je la nau~a tago de la unua monato de la 1971-a jaro de la kristana epoko. Almenau~ oni ne uzu la usonan sistemon: monato/tago/jaro! Tiam oni uzas nur nombrojn, ekz 1998/3/2 au~ 2/3/1998, la alia vidas tuj, kion oni intencas komuniki.
La kvakeroj, religia grupo kristana, kiu sin nomas 'la religia socio de amikoj', ne uzis 'januaron' ktp, c^ar tiuj nomoj devenas de la nomoj de 'falsaj' dioj. Ili parolis pri la unua monato, ktp.
Samkiale, ili ne uzis la kutimajn nomojn de la semajntagoj. Dimanc^o estas la unua semajntago, lundo la dua, ktp.
Se oni sekvas tiun proponon, kial ne ankau~ forj^eti dimanc^on, lundon, ktp.
>4. Por nea demando kiel 'C^u vi ne estas sana ?', oni ordinare devas(?) respondi jene;
>Ne(Nen), mi ne estas sana. >Jes, mi ja estas sana.
>-- NeEu~ropanoj rajtas respondi ankau~ jene;
>Jes, mi ne estas sana. >Ne(Nen), mi ja estas sana.
Lau~ mia opinio, tio konfuzigus. Eble pli bone estu eviti tiajn demandojn! Se ne, oni respondu: 'Male, mi estas tute sana.' au~ 'Certe, mi estas malsana', 'Certe, mi ne estas sana'.
>5. Landnomoj (neEuropaj) estas nomitaj lau~ Eu~ropaj radikoj kiel 'Japanio'.
Fakte, la nomo Japan-, eniris en la eu~ropajn lingvojn dank'al la C^inoj. Au~dinte la c^inan elparolon de la du c^inaj vortoj, kiuj signifas NIPPON, au~ NIHON, la eu~ropanoj komprenis (kvazau~) G^A PAN.
>Oni rajtas nomi sian landnomon esperantigante lau~ la propra elparolo (ekz. ne 'Japanio' sed 'Nipono' au~'Niponio').
S^ajnas al mi, ke la nomo Japan jam estas internacia, dank'al JAL, JAPAN AIRLINES, kaj milionoj de au~toj, komputiloj, fotiloj, televidoj, radioj, surbendigiloj, ktp, ktp MADE IN JAPAN. Se la fluglinio ALL NIPPON ig^os pli granda ol JAL, eble Nippon same internaciig^os.
Nune estas mode nomi preskau~ c^iun landon per nomo kiu finig^as per -io. Tio estas konfuza. C^u la nom-vort-ornam(-vort)o de Anglio estas angl-a, au~ angli-a? C^ la popolo estas Angl-oj au^ Angli-ano? Mi log^as en Au~stralio. C^u mi estas au~strali-ano, au~ au~stral-o?
Ni uzu la sistemon Zamenhofan. Vi log^as en (Japan-ujo) Nipon-ujo, vi parolas (japan-an) nipon-an, vi estas (japan-o) nipon-o. Mi log^as en Au~strali-o, mi estas au~strali-ano.
Estas tamen problemoj rilate la landnomojn. En Svislando estas kvar oficialaj lingvoj. Kio estas la g^usta nomo de tiu lando?
En Hindujo estas plurcentoj da lingvoj. Bharato estas unu nomo el unu lingvo hinda, sed tute ne plac^as al mi. G^i estas malfacile elparolebla. B-Harato? au~ Barato? Se oni elparolas la vorton kiel b-harato, la akcento falas sur la unuan vorteron, kio kontrau~as la kutiman regulon. Se oni elparolas Barato, kial oni skribas la H? Fakte, BH estas hinda sono kiu ne ekzistas Esperante.
Mi ankau~ kontrau~as la enkondukon en la lingvon de novaj vortoj, kiam jam ekzistas samsignifa vorto. La radiko Hind- delonge ekzistas.
S^ajnas ankau^ al mi, ke ne g^enas la Albanojn, la Anglojn, Au~strojn, la Germanojn, la Hispanojn au~ la Hungarojn, ke la E-nomo de ilia lando estas 'fremda' nomo. Tiukaze, la E-nomo devenas de la latina nomo. Multjare la latina estis la internacia lingvo eu~ropa, almenau~ por la kleruloj.
Rilate Anglion, (Englandon? Inglandon?), ne eblas 'esperantigi lau~ la propra elparolo', c^ar nek la angla NG sono nek la angla 'neu~trala' vokalo en 'land' ekzistas Esperante. Ankau~ la akcento angla estas sur la unua vokalo. Meza angloparolanto ne rekonus (E-elparolatan) Englandon / Inglandon kiel la landon, kies c^efurbo estas Londono. Ili ankau~ ne rekonus 'Londonon'!
> Oni povas fari pli facilajn vortojn kunmetante bazajn vortojn lau~eble (ekz. mem-lerne, inter-paroli, hom-ologio
C^i tie mi jesas, jesegas, jesjesjesas! Kiel mi komence diris, Esperanto solvu la lingvoproblemon. G^i ne havas iu alian ekzistkialon. Se oni volas verki poemojn, jam haveblas miriadon de lingvoj. C^iun porpoeman vorton oni forj^etu! Se oni volas imponi sian kunhomon per la grandeco de la nombro de vortoj, kiujn oni disponas, jam ekzistas multe da eblecoj.
Se oni glutis la vortaron, kaj poste povas vomi unuope c^iun vorton, c^u tio emas solvi la lingvoproblemon?
La bona Esperantisto estu tiu, kiu c^iam strebas faciligi la interhoman interkomprenon.
'Veterinaro' estas nek iu aro de inaj veteroj, nek aro de inaj eroj de vetoj, sed simple bestkuracisto. Kia homo uzus tian vorton?
Pediatro = infan-kuracisto
Rilate al 'komponisto' eble 'muzik-verk-isto' muzik-far-isto eble nur ludas muzikilon.
Mi neniam uzas la vorton 'biblioteko'. Mi diras au~ 'libraro', se temas pri aro de libro, au~ 'librarejo' se temas pri la c^ambro en kiu oni konservas la libraron.
Eble oni ne bezonas -ologio, eble scienco sufic^as. Veter-scienco, birdo-scienco, ktp
Filatelio, kia fiaj^o estas tio? Pos^t-mark-kolekt-ado?
Eble leksikono estas 'faka vortaro'
C^iu hom- vorto, kie hom- signifas 'sam-' forj^etu! homo-gena, homo-loga, homo-nimo, homo-seksuala, ktp, ktp
Eble oni ni bezonus krei longan vorton. Eble du au~ tri vortoj estus pli bone. Li ne studas 'ginekologion', sed por-vir-in-an kurac-art-on.. S^i ne estas 'ginekologo', sed por-vir-in-a fak-a kurac-isto.
>Esperanto devigas parolantojn distingi la sekson de priparolato (s^i, li, -ino), kia distingo ne trovig^as en kelkaj neEu~ropaj lingvoj. .
> Oni povas uzi riisman Esperanton.
Mi agnoskas, ke tiu estas problemeto, sed nur problemeto. Rilate riismon, la kuracilo estas pli maloportuna ol la malsano.
Mi ne kredas, ke 'seksisma' lingvo, per simem, malhelpas virinojn. La malaja lingvo estas bele 'neseksima'. La germana distingas inter ministr-o kaj ministr-ino, instruist-o kaj instruist-ino, ec^ elektant-o kaj elektant-ino. Sed la germana virino havas rajtojn, kiuj estas ankorau~ nur revoj en Malajzio.
Mi uzas -ino por familiaj nomoj. Patro, patrino, filo, filino, knabo, knabino,frato, fratino, edzo, edzino.
Mi diras "S^i estas kuracisto, instruisto, kasisto, rolulo, dancisto, ktp" Ekzistas societoj, kie oni devas havi kaj inan kaj viran estraranojn. En tiu cirkonstanco mi parolus pri la prezidanto kaj la prezidantino. Sinjorino X estas la prezidantino, kaj Sinjoro Y estas la prezidanto de la Z-urba E-klubo. Sed, se la grupo havas nur unu prezidanton/-inon, mi dirus 'Sinjor(in)o X estas la prezidanto de la X-urba Esperanto-societo.'
Amike
Brendan LINNANE
Mia respondo al Brendan LINNANE
de: GOTOU Humihiko
Mi dankas, ke vi sendis al mi opiniojn pri la artikolo.
La opinio interesis min, c^ar g^i mencias ekzemplojn, kiujn mi ne sciis.
Kompare utiligante la opinion mi poiome s^ang^os mian proponon en la
pag^oj. Kaj c^u mi rajtas prezenti vian retpos^ton en mia pag^o kiel
ekzemplo de reagoj ? Au~ c^u vi mem havas vian propran pag^on kaj
tie montras vian opinion ? (se jes, mi ligos vian pag^on kun la mia)
>Kion precize ni faru? C^u krei novajn nombronomojn? eble 10,000 = mirio
>Miriametro jam ekzistas, kaj estas 10 000 metroj
>ankau~ miriado = grandega nedifinita nombro
>La du vortoj estas el la greka vorto kiu signifas dek mil.
>Nun, c^u tiu aliigo de la lingvo emus tutmonde faciligi la lingvon?
>Au~ la facilig^o por unu grupo de lernantoj samtempe malfaciligus la
lingvon
>por alia grupo?
Jes. Ankau~ mi ne sciias kiu estas bona. Pli neu~traligi lingvon havas
tendencon naski pli da konfuzo. Sed estas fakto, ke ni Niponoj (japanoj)
ofte konfuzig^as, kiam ni esperante diras au~ au~skultas monsumon au~
nombron de log^antoj (mi ankorau~ ne alkutimig^as al 10^(3n)-sistemo).
>Mi ne scias, c^u tio estas plibonigo.
>Mi naskig^is je la oka tago de la oka monato de la 1948-a jaro de la
>kristana epoko.
>Mi edzig^is je la nau~a tago de la unua monato de la 1971-a jaro de la
>kristana epoko.
`Kiu vico estas pli utila' dependas de okazo.
Eventuale al ni Niponoj estus utile, ke Esperanto havus ankau~
`malantau~metata vorto' (mal-prepozitivo). Ekzemple supozu, ke
ni povus malantau~metitvortigi antau~metitvortojn per kunmeti `...p',
tiam ni ankau~ rajtus esprimi kiel:
anstatu~ 1) Mi iris al Sendai en Miyagi en Japanio.
La vortordo de 2) estas tute sama kiel la Nipona lingvo.
Kiam oni au~skultas 1), oni ne komprenas kion signifas `Sendai'
au~ `Miyagi' g^is kiam oni au~skultas konatan landnomon `Japanio'.
Dume kiam oni au~skultas `Japanio' unue en 2), do oni facile
komprenas, ke `Miyagi' au~ `Sendai' estas regionnomo de `Japanio'.
Tiusence tia vortordo estus eble pli utila por multe da neEu~ropanoj,
sed tia libereco (iuj uzas 1)-ordon kaj la aliaj uzas 2)-ordon)
eble pli konfuzus ambau~ Eu~ropanojn kaj neEu~ropanojn.
>Almenau~ oni ne uzu la usonan sistemon: monato/tago/jaro!
Jes. Kompreneble. Kaj mi sentas malraciecon ankau~ en ordo de
TTT-adreso kiel:
http://plaza22.mbn.or.jp/~gthmhk/trmnr-e.html
tute usoneca ordo. Tio devu esti
http://np.or.mbn.plaza22/~gthmhk/trmnr-e.html
au~
http://trmnr-e.html/gthmhk~/plaza22.mbn.or.np
c^u ne ?
>Tiam oni uzas nur nombrojn, ekz 1998/3/2 au~ 2/3/1998,
>la alia vidas tuj, kion oni intencas komuniki.
Jes.
>La kvakeroj, religia grupo kristana, kiu sin nomas 'la religia socio de
amikoj'
>, ne uzis 'januaron' ktp, c^ar tiuj nomoj devenas de la nomoj de 'falsaj'
dioj.
> Ili parolis pri la unua monato, ktp.
>Samkiale, ili ne uzis la kutimajn nomojn de la semajntagoj. Dimanc^o estas
la >unua semajntago, lundo la dua, ktp.
>Se oni sekvas tiun proponon, kial ne ankau~ forj^eti dimanc^on, lundon,
ktp.
Interese. Mi eksciis. Sed por multe da Niponoj estas pli kutimigeble, ke
lundo estas la unua semajntago, mardo estas la dua ...
Rilate al tio, en la Nipona, semajntagoj de lundo g^is dimanc^o estas
esprimataj kiel lund-, fajr-, akv-, arb-, or-, ter- kaj sun-semajntago.
Kaj trovig^as problemo ankau~ en esprimo de muziktoneroj.
C^u CDEFGAB c^u CDEFGAH c^u CC^DEFAB c^u Do Re Mi Fa Sol La Ti ?
Sed `Do Re Mi'-sistemo ofte signifas rilatecan (rilativan) son-er-aron
kaj multe da neEu~ropaj muzikoj posedas sian propran son-er-sistemon.
>>Jes, mi ne estas sana.
>>Ne(Nen), mi ja estas sana.
>Lau~ mia opinio, tio konfuzigus.
>Eble pli bone estu eviti tiajn demandojn!
>Se ne, oni respondu: 'Male, mi estas tute sana.' au~ 'Certe, mi estas
malsana',
> 'Certe, mi ne estas sana'.
Sed ni Niponoj ofte konfuzig^as pro `Ne' respondita de Eu~ropanoj.
Via propono eble estas unu solvo. Kaj mi foje uzas `Jes vi(tio) pravas
(, mi ne estas sana).' au~ `Ne vi(tio) ne pravas (, mi estas sana)
, precipe kiam oni demandas sen `C^u' nur akcente.
>Fakte, la nomo Japan-, eniris en la eu~ropajn lingvojn dank'al la C^inoj.
>Au~dinte la c^inan elparolon de la du c^inaj vortoj, kiuj signifas NIPPON,
>au~ NIHON, la eu~ropanoj komprenis (kvazau~) G^A PAN.
Jes bedau~rinde.
>S^ajnas al mi, ke la nomo Japan jam estas internacia, dank'al JAL, JAPAN
>AIRLINES, kaj milionoj de au~toj, komputiloj, fotiloj, televidoj, radioj,
>surbendigiloj, ktp, ktp MADE IN JAPAN.
>Se la fluglinio ALL NIPPON ig^os pli granda ol JAL, eble Nippon same
>internaciig^os.
Sed, c^u vi pensas, ke la angla (Englanda?) lingvo estas internacia,
c^ar g^i jam estas vaste uzataj ? Ja plejparte da Niponaj kompanioj
tiel komprenas kaj uzac^as la Englandan lingvon kiel sia propra nomo.
>Nune estas mode nomi preskau~ c^iun landon per nomo kiu finig^as per -io.
>Tio estas konfuza. C^u la nom-vort-ornam(-vort)o de Anglio estas angl-a,
>au~ angli-a? C^ la popolo estas Angl-oj au^ Angli-ano?
>Mi log^as en Au~stralio. C^u mi estas au~strali-ano, au~ au~stral-o?
>Ni uzu la sistemon Zamenhofan. Vi log^as en (Japan-ujo) Nipon-ujo, vi
parolas
>(japan-an) nipon-an, vi estas (japan-o) nipon-o. Mi log^as en Au~strali-o,
mi >estas au~strali-ano.
Plejparte mi samopinias. Sed mi s^atas uzi grandan literon ankau~ por
`Nipona' au~ `Nipono', c^ar multe da propraj nomoj estas ne tiom sufic^e
konataj, ke oni facile komprenas g^in kiel propraj nomoj. Kaj ni ne uzu
Grandan literon nur por ne konataj nomoj.
Nu kio estas malsameco inter radikoj `Nipon-' kaj `Au~strali-' ?
Kial ne `Au~strali-ujo, Au~strali-o(kiel homo)'?
>>6. Multe da altnivelaj vortoj simple devenas el Eu~ropaj malfacilaj vortoj
>>(ekz. au~todidakte, konversacii, antropologio).
>> Oni povas fari pli facilajn vortojn kunmetante bazajn vortojn lau~eble
>>(ekz. mem-lerne, inter-paroli, hom-ologio
>C^i tie mi jesas, jesegas, jesjesjesas!
>Kiel mi komence diris, Esperanto solvu la lingvoproblemon.
>G^i ne havas iu alian ekzistkialon.
>Se oni volas verki poemojn, jam haveblas miriadon de lingvoj.
>C^iun porpoeman vorton oni forj^etu!
>Se oni volas imponi sian kunhomon per la grandeco de la nombro de vortoj,
>kiujn oni disponas, jam ekzistas multe da eblecoj.
>
>Se oni glutis la vortaron, kaj poste povas vomi unuope c^iun vorton,
>c^u tio emas solvi la lingvoproblemon?
>La bona Esperantisto estu tiu, kiu c^iam strebas faciligi la interhoman
>interkomprenon.
Jes mi tute samopinias.
Kaj sonordiga maniero en Eu~ropaj poemoj ne s^ajnas al mi Nipono
tiom bela. Al mi signifo au~ imago de vortoj au~ frazoj estas
pli grava en beleco ol samsonaj ripetoj.
>Pediatro = infan-kuracisto
>Rilate al 'komponisto' eble 'muzik-verk-isto'
>muzik-far-isto eble nur ludas muzikilon.
>Mi neniam uzas la vorton 'biblioteko'. Mi diras au~ 'libraro', se temas
pri
>aro de libro, au~ 'librarejo' se temas pri la c^ambro en kiu oni konservas
>la libraron.
>Eble oni ne bezonas -ologio, eble scienco sufic^as.
>Veter-scienco, birdo-scienco, ktp
>Filatelio, kia fiaj^o estas tio?
>Pos^t-mark-kolekt-ado?
>Eble leksikono estas 'faka vortaro'
Jes. Mi modifos miajn proponitajn vortojn en la pag^o aldonante
au~ utiligante vian proponon.
>C^iu hom- vorto, kie hom- signifas 'sam-' forj^etu!
>homo-gena, homo-loga, homo-nimo, homo-seksuala, ktp, ktp
Jes al mi homo- devas signifi `de homo' kaj fono- `de fono'
mono- `de mono' te- `de teo' ktp.
-fon- estu -son-, mono- estu unu-, poli- estu plur-,
-te- estu -di- ktp.
>Eble oni ni bezonus krei longan vorton.
>Eble du au~ tri vortoj estus pli bone.
>Li ne studas 'ginekologion', sed por-vir-in-an kurac-art-on..
>S^i ne estas 'ginekologo', sed por-vir-in-a fak-a kurac-isto.
Eble jes. Por faciligi elparolon kaj eviti samsonajn malsamsencajn
vortojn longigo de vortoj ne estas evitebla. Kaj eble facileco
pli gravas ol longeco.
>Mi ne kredas, ke 'seksisma' lingvo, per simem, malhelpas virinojn.
>La malaja lingvo estas bele 'neseksima'. La germana distingas inter
>ministr-o kaj ministr-ino, instruist-o kaj instruist-ino, ec^ elektant-o
>kaj elektant-ino. Sed la germana virino havas rajtojn, kiuj estas
>ankorau~ nur revoj en Malajzio.
Lingvo spegulas strukturon de diskriminacio en parolantoj de la lingvo.
Tiusence diskriminacia lingvostrukturo estas rezulto de socia diskriminacio.
Sed mi pensas, ke ankau~ diskriminacia lingvostrukturo helpas por
reprodukti kaj restigi socian diskriminacion. Do se la Malaja socio dau~re
havos seksisman strukturon, la Malaja lingvo estonte eble enkondukos
seksisman distingon el Eu~ropaj lingvoj (la Nipona lingvo ja enkondukis
seksisman distingon el Eu~ropaj esprimoj: ekz
http://plaza22.mbn.or.jp/~gthmhk/skssm-e.html).
Dume se la Germana socio pli senseksismig^os, iuj eble proponos (au~ jam
proponis?) riismecan esprimon. C^u ne ?
>Mi uzas -ino por familiaj nomoj.
>Patro, patrino, filo, filino, knabo, knabino,frato, fratino, edzo, edzino.
Rilate tion, en la Nipona trovig^as vortoj: sekseneu~tralaj `patro',
`filo (infano)', `frato', `edzo' ktp, sed ne trovig^as sekseneu~trala
`onklo'.
>Mi diras "S^i estas kuracisto, instruisto, kasisto, rolulo, dancisto, ktp"
>Ekzistas societoj, kie oni devas havi kaj inan kaj viran estraranojn.
>En tiu cirkonstanco mi parolus pri la prezidanto kaj la prezidantino.
>Sinjorino X estas la prezidantino, kaj Sinjoro Y estas la prezidanto de la
>Z-urba E-klubo. Sed, se la grupo havas nur unu prezidanton/-inon, mi dirus
>'Sinjor(in)o X estas la prezidanto de la X-urba Esperanto-societo.'
Mi lastatempe diras nur nomon sen titolo au~ por Niponaj esperantistoj
kun `...san' (sekseneu~trala `s-ro....' Nipona).
Kaj mi ofte ripetas nomon au~ uzas `(c^i) tiu (persono)'
anstatu~ uzi `s^i' au~ `li' por tiuj, kiuj ne scias pri riismo.
G^is.
al: blinnane@nexus.edu.au
subjekto: RE: reagoj al 'neutraligu' kaj 'nesxhatitaj vortoj'
dato: 1998-03-23 13:00
........ 2) Mi Japanio enp Miyagi enp Sendai alp iris.
dau~rigota....
khmhtg