Loko, kie mi perdis

---anekdotoj en mia infaneco....

Niponlingva versio
(NIHONGO-ban)


enhavo

A

S^atato-enketo

Pano-alporto

A malsag^ulo

TMTK kaj A

dau~rigota...

ree al la pag^o de GOTOU Humihiko


Loko, kie mi perdis

GOTOU Humihiko




A


. Kiam mi estis en la 1-a kaj 2-a lernojaroj de elementa lernejo, en nia klaso estis amiko nomata A, kies ekzisto estis al ni tre malagrabla. A estis c^iam aroganta kaj ni c^iuj mals^atis rin. La amiko A (! neniu alia) translog^ig^is al la najbaraj^o de mia domo. Plue, A farac^is kutimon c^iumatene veni al mia domo kaj kun mi iri al la lernejo.
. Kiam A venis al mia domo, mia ina patro lau~dis rin dirante:
` A, vi estas firma. Dume nia filo HMHK tute ne au~skultas la instruiston kaj ri ofte forgesas gravan aferon.'
Tamen kiam mi iris al la domo de A, ria ina patro lau~dis min dirante:
` GTU, vi estas firma, dum nia filo...... '
Tio signifas, ke la patro de A s^ajnas ne stranga. Tiusence ankau~ pliag^a frato de A estis ne stranga. Ekzemple, se mi kaj A desegnadis en la domo de A, A c^iam alportis sian kaj mian designaj^ojn al la frato por montri kaj demandis:
` Kiu estas lerta ? '
La frato c^iam lau~dis la mian, ec^ se la mia estis pli mallerta kaj tio kolerigis A. C^i tiel familianoj de A estis ne malbonuloj.


S^atato-enketo

. Kiam mi estis eble en la 1-a lernojaro, `s^atato-enketo' estis farita al ni en la klaso. Ni estis devigitaj skribi: `via nomo', `nomo de ic^a klasano, kiun vi s^atas kaj la kialo', `nomo de ina klasano, kiun vi s^atas kaj la kialo', `nomo de ic^a klasano, kiun vi mals^atas kaj la kialo' kaj `nomo de ina klasano, kiun vi mals^atas kaj la kialo'. Jen la nomo, kiun mi skribis kiel mia s^atata ino estas U kaj la kialo estas: `Ri havas belan vizag^on kaj estas firma.'. La nomo, kiun mi skribis kiel mia s^atata ic^o estas SIN kaj ankau~ la kialo estas: `Ri havas belan vizag^on kaj estas firma.'. Mi forgesis, kiun nomon mi skribis kiel mals^atata ino sed estu K, se ri jam transloke eniris en nia lernejo. La nomo, kiun mi skribis kiel mia mals^atata ic^o estas kompreneble A kaj la kialo estas: `Ri estas c^iam aroganta.'.
. Post la lecionoj nia instruisto kas^e diris al mi:
`La klasanoj, kiuj skribis vian nomon ``GTU'' kiel la s^atata estas OGN kaj IS kaj A.'
Ke mi estas s^atata de A ! Kiel embarasa ! Kio ajn estis la intenco de la instruisto sciigi min pri tio, mi tute ne pensis, ke estas riproc^inde, ke mi skribis la nomon de A kiel la mals^atata. C^iuokaze mi kredis, ke preskau~ c^iuj klasanoj skribis la nomon de A kiel la mals^atata. Ekzemple, kiam antau~e la instruisto priparolis pri tio, ke la simio vivas en grupo centriganta sian c^efon, ri senatente al ni demandis:
`Kiu estas la c^efo de c^i tiu klaso ?'
Do c^iuj klasanoj samtempe kriis:
`A !'
kaj fingre montris A. Kompreneble A kolerig^is kriante:
`Kial mi estu la c^efo ?'
kaj la instruisto embarasig^is riparante la situacion. C^i tiel estis nes^ancelebla fakto, ke c^iuj klasanoj mals^atas A.
. Survoje hejmen reirante en la tago (ekzakte, ofte post la tago), A ofte demandis al mi:
`GTU, kiun vi skribis kiel via sa^tata ?'
`Tamen la instruisto diris: ``Diru al neniu.''.'
`Sed tamen, c^ar mi diros al neniu, do nur al mi sciigu.'
`Ne mi ne sciigu.'
`Do c^ar mi sciigos al vi kiun mi skribis kiel mia s^atata, do ankau~ vi sciigu al mi.'
`Ne.'
`Mi skribis vin GTU kiel mia s^atata. Kaj vi ?'
`Mi ne scias.'
`Ankau~ vi skribis min kiel via s^atata, c^u ne ?'
`Mi ne konas.'
`Kial vi ne sciigas al mi ? Mi al vi sciigis, c^u ne ?'
`Tamen vi nur diris tion malgrau~ tio, ke mi ne petis, c^u ne ?'
`Kial ? Vi verdire estu skribinta min, c^u ne ?'


Pano-alporto


. Ekzistis kutimo, ke por neveninto al la lernejo iu, kiu log^as najbare de ria domo devas alporti al ri panon de tagmang^oservo, survoje hejmen reirante.
. Iutage U ne venis al la lernejo. C^ar ankau~ kaj mia domo kaj la domo de A estis najbare de la domo de U, al mi kaj A pano-alporto estis ordonita. Mi tre mals^atis c^i tiun taskon `pano-alporto'. Estas vere g^ene, ke mi devas iri speciale al domo de neveninto kaj interparoli kun patro de la domo. Ni decidis, ke mi unue lasu la dorsosakon en mia domo kaj ke poste ni iru al la domo de U kunig^ante c^e la domo de A. Mi iris hejmen kaj lasis la dorsosakon kaj diris al mia patro, ke mi iru alporti panon al la domo de U kun A. Do, la patro diris:
`Vi ne bezonas iri duope alporti, c^u ne ? Vi sola alportu kaj poste vi povos al A iri ludi, c^u ne ?'
S^ajnis ankau~ al mi, ke tio tute pravas. C^ar lau~ mia valorkoncepto pano-alporto estas mals^atata afero, kiun mi volas haste finac^i, do mi sola iris al la domo de U pensante, ke haste fini tion estu certe dankinde ankau~ por A. Do la patro de U eliris el la domo kaj diris al mi:
`Ara, GTU, c^u vi speciale venis alporti la panon. Dankon. Do, atendu momenton...........c^ar ni g^enis vin, do portu tion c^i. '
Kaj ri enmanigis al mi iun specon de kando nomata `laktkuko'. Mi ne memoris, c^u mi reiris hejmen momente au~ ne, c^iuokaze mi iris al A raporti pri tio, ke mi finis la pano-alporton. Do, kiel nekompreneble, A ege kolerig^is enviante al mi.
`Kial vi GTU sola iris ! Vi diris, ke vi iru kun mi, c^u ne ?'
`Sed estu bone haste finac^i tian mals^atatan aferon, c^u ne ?'
`Do c^u estu bone, ke en la sekvanta fojo, kiam U ne venos al la klaso, tiam mi rajtu sola iri alporti kaj ricevi laktkukon ?'
`Do jam multfoje de antau~ momentoj mi diris, ke mi donu al vi la laktkukon.'
`Ne, mi ne deziras tion, kion la patro de U donacis al vi GTU ne al mi, do mi ne bezonas tian. Do se U sekvantafoje ne venos al la lernejo, mi iru sola alporti panon.'
`Jes, bone. Estos tute bone.'
. Mi ne bone scias la situacion; c^u A deziris laktkukon c^u ri amas U. C^iuokaze, de nun mi ne bezonos iri pano-alporti, ec^ se U ne venos al la lernejo. Nu, post tio, c^u A efektive sukcesis ricevi laktkukon ?


A malsag^ulo


. Survoje hejmen reirante de la lernejo ni SIN, KZHK kaj mi plendis pri tio, kiom ni suferas malagrablecon pro A. Ni cerbumis pri tio, c^u trovig^as maniero, en kiu ni povas iel forpeli la malagrablecon pro A. Do mi proponis c^i tian --- Ni volas elkore skribi la insultojn kontrau~ A tie kaj c^i tie, sed se ili estos trovitaj, ni estos riproc^itaj. Do c^u estas bona ideo tio, ke ni skribu la insultojn kontrau~ A sur la reversaj flankoj de s^tonoj trovig^antaj tie kaj c^i tie au~ sur la internaj flankoj de fenestroj de bariloj, kiajn partojn neniu vidos ? ---. SIN kaj KZHK neesperite konsentis la proponon kaj tuj komencis elpreni sian krajonon el sia respektiva dorsosako. Ni sufic^ege skribis la insultojn kontrau~ A sur niaj serc^itaj partojn, kiujn neniu vidos, kiel ekzemple sur reversa flanko de s^tonplato antau~ enirejo au~ reversa flanko de tegmentorando --- `A malsag^ulo', `A stultulo', `A mortu' kaj tiel plu.
`Ankau~ morgau~ ni faru.'
Tiel promesinte, ni vere distrig^inte reiris hejmen.
. Sed en la sekvanta tago la instruisto venigis nin al si. Ri ordonis al ni, ke ni elstreku c^ion, kion ni skribis hierau~. Survoje hejmen reirante de la lernejo en la tago, ni malgrau~vole elstrekadis la skribaj^ojn, kiujn ni elkore skribis. Estis tre humilige. Tamen malgrau~ tio, ke neniu povis trovi c^i tiajn skribaj^ojn; kial la afero malkovrig^is al la instruisto ? Suspektante pri tio, mi pridemandis SIN kaj KZHK, kaj s^ajnas, ke SIN malkovris la aferon al siaj patroj. Kvankam mi estimis SIN pro ria plenag^eco, tamen s^ajnas, ke por fari tian ri estis ankorau~ sufic^e infana. Bone. Jam nenio helpas nin.
`GTU, c^i tiu estas ne elstrekebla. Kion mi faru ?'
KZHK honeste penis por elstreki la skribaj^on. Mi volis restigi kelkaj el la skribaj^oj kaj mi pensis, ke estas ne aparte malbona afero nia skribado, kiu celis montri la insultojn al neniu sed kiu celis nur nian memkontenton; do mi respondis:
`Bone, bone, ni ne povas elstreki perfekte. C^ar la instruisto diris, ke ni ne skribu insultojn sur bariloj de iuj domoj, do ni devas nur elstreki la skribaj^ojn sur ies bariloj.'
`Vi pravas. Bone.'
. En la vespero hejme mi estis ege riproc^ita de miaj patroj; pro tio, ke la instruisto malkovris la aferon al ili per `leterkajero'. C^ar s^ajnas, ke la patroj pensis, ke mi skribis la insultojn senhezihte sur bariloj de iuj domoj, do por solvi la miskomprenon, mi diris, ke mi nur skribis la insultojn de A kas^e sur reversaj flankoj de s^tonplatoj kaj tiel plu, kiajn partojn ec^ log^antoj apud tiuj ne povas rimarki. Malgrau~ tio, ke mia kapablo de lingvo povis esti sufic^a por klarigi tiajn cirkonstancojn, tamen la du patroj tute ne komprenis min. Plue ili ankorau~ riproc^is min dirante:
`A estas tre bona knabo, c^u ne'.
. Eble estis la sekvanta tago, kiam A demandis min:
`GTU, de kiu petite vi skribis la insultojn pri mi ? C^u KZHK ? C^u SIN ? Estas ne vi tiu, kiu unue proponis skribi insultojn pri mi, c^u ne ?'
`N, nnnn'
. Post kelkaj tagoj A diris al mi,
`Mia ina patro diris al mi, ke mi ne ludu kun GTU.'
Dank' al tio mi iomete liberig^is de ludado kun A, sed pano-alporto por tiam, kiam A ne venis al la lernejo estis embarasa. Kiam mi estis devigita malgrau~vole viziti la domon de A, ankau~ sintenado de ria ic^a patro suferigis min. C^iuokaze, se ekzemple miaj amikoj skribus insultojn pri mi, mia patro divenus tion, ke mi havas ecojn, kiujn la amikoj mals^atas, kaj antau~ mondo s^ajnigus sin plendanta pri mi: `Jes, mia filo c^iam c^agrenadas nin'. Sed male la patroj de A, kiuj s^ajnigas sin defendanta sian filon kaj malestimanta filon de alia, eble apartenas al la sama speco kiel A --- pri tia afero mi pensis en la infana kapo.


TMTK kaj A


. Kiam mi estis en la 2-a lernojaro, la familianoj de mia kuzo TMTK translog^ig^is al la domo de miaj avoj. La domo estis g^uste antau~ la domo de A. Kiam mi sciigis A pri tio, A kun serioza mieno diris:
`GTU, se via kuzo venos, vi iros al la lernejo kune kun la kuzo, c^u ne ?'
Mi mem tute ne pripensadis pri tio, sed mi kas^e ekesperis, ke se A memvole c^esos iri al la lernejo kune kun mi, kia dankinda afero ! Sed tamen mia patro proponac^is:
`Do, vi povas iri triope, c^u ne ?'
Do ankau~ dum kiam mi estis en la 2-a lernojaro, mi devis c^iumatene vidi la vizag^on de A.
. Post kiam A konatig^is kun TMTK, A kutimig^is ofte ludi ankau~ kun TMTK. Mi unue volis plendi al TMTK pri A, sed neantau~vidite, s^ajnis, ke TMTK estas en amika rilato al A, do ili ofte ludis duope. Mi ne zorgis pri tio, c^ar mi dankis TMTK, ke ri povas iom liberigi min de s^arg^o: ludi kun A.
. Nu, mi skribos alian epizodon pri A kaj TMTK iam, kiam mi ekrememoros g^in, do nun mi preterlasas g^in. A translog^ig^is ien malproksimen, kiam ri farig^is 3-lernojara. Kiam mi estis en la domo de TMTK rigardante eksteren tra fenestro, mi prove demandis:
`A translog^ig^is.'
Do TMTK murmuris:
`Refres^igis min tio, ke malaperis tia ulac^o.'
`TMTK, ankau~ vi mals^atis A ?'
`A tian ulac^on mi mals^atas. MTY (infana frato de TMTK), ankau~ vi mals^atas A, c^u ne ?'
`Jes, mals^atas.'
Mi komprenis. Kvankam TMTK, kiu estas bona ulo, ludadis kun A kvazau~ intima amiko, tamen ankau~ ri mals^atis A. Mi iel ege trankvilig^is.













khmhtg