la originala teksto de Risma Manifesto
Mi prenis la tekston el
la paĝo de Edmund GRIMLEY EVANS
kaj anstataŭigis x-literojn
en la originala versio
per supersignoj.
RIISMA ESPERANTO
(Reguligo kaj senseksismigo de Esperanto)
PREZENTO DE RIISMO
En riisma Esperanto:
La pronomo ri anstataŭas la pronomojn li kaj
ŝi.
Oni ne uzas la pronomojn li kaj
ŝi.
La sufikso -iĉ- estas uzata simetrie kun la sufikso
-in-.
Oni uzas ilin nur por emfazi la sekson aŭ por
precizigi ĝin, kiam necese.
Ĝenerale la radikoj sen sufikso -iĉ- aŭ
-in- ne indikas sekson.
Ankaŭ la dudeko da vortoj, kiuj
tradicie indikas nur iĉojn, kaj kiuj havas respondajn inajn formojn
kun aldonita sufikso -in-, devus ricevi senseksan signifon.
Tamen, se estas danĝero de konfuzo, ekzemple parolante al liisto, oni
povas aldoni la prefikson ge-, kiam neniu el la sufiksoj
-iĉ- kaj -in- estas uzata. Ekzemple,
dentisto estas dentistiĉo aŭ dentistino;
(ge)patro estas patriĉo aŭ patrino.
La ĉefaj vortoj, ĉe kiuj la prefikso ge- povas esti utila,
estas:
- avo edzo fianĉo filo frato kuzo nepo nevo onklo patro vidvo
- bubo knabo viro
- fraŭlo grafo princo reĝo sinjoro
- amiko
ARGUMENTOJ POR RIISMO
Forigo de ofta argumento kontraŭ Esperanto
Ebla `seksismo' de Esperanto estas danĝera por ĝi, ĉar ĝi povas
iĝi facila atakilo kontraŭ ĝi. Plie, kvankam estas malfacile taksi,
kiom da homoj rezignas pri Esperanto pro `seksismo', ĝuste ĉar ili
malaperas el la Esperanto-komunumo, verŝajne temas pri pli ol nur
kelkaj homoj. La ekzisto de speco de Esperanto, kongrua kun la
tradicia, kiu ne estas `seksisma', faras Esperanton pli alloga por tiuj
homoj.
Kontribuo al neseksisma pensado
Preskaŭ neniu asertas, ke per ŝanĝo de la lingvo oni povas tuj
ŝanĝi pensmanierojn, kaj la riistoj ne apogas sin sur la ideo, ke
senseksisma lingvo nepre kondukas al senseksisma pensado. Tamen oni
povas imagi, ke la simetria uzado de -in- kaj -iĉ-
eventuale forigas subkonscian instigon al la kredo, ke iĉoj estas pli
gravaj aŭ fundamentaj ol inoj, kaj la pronomo ri forigas la
neceson ĉiam konscii pri la sekso de priparolatoj kaj malfaciligas
diskriminacion, kvankam estas klare, ke li kaj ŝi ne
estas per si mem seksismaj.
Faciligo kaj plikonvenigo
Ne plu necesas uzi specialajn rimedojn por paroli pri hipotezaj homoj
(ekzemple: "Se uzanto postulas perfektan kvaliton, [ li aŭ ŝi / tiu /
ĝi ] devas ofte aĉeti novan inkrubandon."). Ne plu necesas memori la
sekson de priparolatoj aŭ indiki sian sekson al tiuj, kiuj eble volos
paroli pri oni. En ĉi tiu epoko de skriba komunikado kaj evoluo (foje
kunfandiĝo) de historiaj sociaj roloj por la seksoj, la neceso scii la
sekson de iu por senartifike paroli pri ri estas nura ĝeno.
Reguligo kaj internaciigo
Kvankam ekzistas aliaj ekzemploj de malreguleco en Esperanto, la
distingo inter la du seksoj nur en la tria persono singulara estas vere
nur historia akcidento bazita sur la plejparte hindeŭropaj ŝablonoj
de la lingvoj, kiujn Zamenhof konis. Forigo de tiu strangaĵo reguligas
kaj internaciigas la pronoman sistemon de Esperanto kaj tial faciligas
ĝin, aparte por neeŭropanoj. Oni aldonu, ke riismo forigas la ĥaoson
pri la uzado de -in- ĉe ne klare iĉaj vortoj.
OFTAJ KONTRAUXARGUMENTOJ
"Oni ne bezonas riismon; la lingvo jam perfektas"
Tio estas ebla sinteno, kaj la riistoj nepre ne intencas devigi al
ĉiuj ekparoli riisme. Same kiel pri Esperanto mem, iuj homoj sentas la
bezonon je riismo, kaj do ekuzas ĝin, opiniante, ke ĝiaj avantaĝoj
superas ĝiajn malavantaĝojn. Ĉiu parolu kiel ri volas.
"Riismo estas nura usoneca `politika ĝusteco'"
Riistoj tute ne intencas sekvi la ekstremojn de la politika
ĝusteco movado, kiu celas `sanigi' lingvo-uzadon per eŭfemisma
kripligo de ĝi. Riistoj simple celas pli senpartian kaj pli logikan
lingvon, bonŝance atingebla per du esence supraĵaj ŝanĝoj al la
lingvo-uzado.
"Oni ne bezonas pronomon ri, ĉar oni povas simple uzi
li aŭ ŝi"
Jes ja, sed tiel oni klare esprimas la fakton, ke oni ne scias la
sekson de la priparolato. Riistoj uzas la pronomon ri
anstataŭ li kaj ŝi, ne apud ili, kaj tial ili povas
same facile paroli pri iu, kies sekson ili ne scias, ol pri iu, kies
sekson ili scias, kaj ili ne devas malkaŝi sian scion aŭ nescion. Ili
eĉ ne devas konscii pri sia scio aŭ nescio.
"Oni ne bezonas pronomon ri, ĉar oni povas uzi
korelativon"
Jes ja, sed riistoj havas pronomon, kiun oni povas uzi ankaŭ por homoj
de konata sekso. Se oni uzus anstataŭ singularaj pronomoj nur
korelativojn por aludi homojn, oni havus tre strangan lingvon, ĉar oni
devus kutimiĝi al nova sono por pronomo, kaj oni havus novan konfuzon
inter homoj kaj aĵoj.
"Oni ne bezonas pronomon ri, ĉar oni povas uzi la
pronomon ĝi"
Jes ja, tion diris Zamenhof mem. Sed Zamenhof ne proponis, ke oni ĉesu
uzi la pronomojn li kaj ŝi kaj uzu la pronomon
ĝi por ĉiuj homoj, eĉ por tiuj, kies sekson oni scias. Oni
eble povus fari tion, sed ĝi estus granda reformo de la lingvo, multe
pli granda ol riismo.
"Oni ne bezonas sufikson -iĉ-, ĉar oni jam havas
prefikson vir-"
La vorto viro enhavas samtempe tri signifojn; la prototipa
aludato estas homa, iĉa kaj plenkreska. Kiam oni uzas la saman radikon
kiel prefikson, ĝenerale nur la iĉa senco efikas, sed pro la kunesto
de la aliaj du sencoj vir- ne estas perfekta kunulo de
-in-. Notu, ke praktike oni ne uzas prefikson vir-
ĉe homoj; en tradicia liisma Esperanto oni diras "vira kuracisto", ne
"virkuracisto", kaj la duan formon oni eble eĉ miskomprenus kiel
"kuracisto por viroj". Kaj vir- evidente ne estas prefikso en
la kunmetaĵo virino.
"Ri estas tro simila al li"
La formo de la nova senseksa pronomo estas longe diskutita. Necesis
kompreneble elekti formon, kiu aspektas kiel pronomo, kaj kiu ne jam
havas alian signifon. Simileco inter du pronomoj de la sama
pronomsistemo estus grava malavantaĝo kaj estus forta argumento
kontraŭ la uzado de ekzemple ĵi apud ĝi. Sed la
pronomoj li kaj ri apartenas al apartaj
pronomsistemoj kaj ne estas uzataj apude aŭ kontraste, do ilia
simileco ne estas problemo. Oni povus ja inventi dialogon, en kiu
liisto kaj riisto, kiuj malbone distingas la sonojn L kaj R ekzemple
pro tio, ke iliaj (ge)patraj lingvoj ne havas la distingon,
miskomprenas sin, sed la reala danĝero ne estas granda. Konsideru, ke
la germana pronomo sie povas signifi iun el ŝi,
ili aŭ vi (formale), sed germanoj malofte
konfuziĝas pro tio.
"Riismo kaŭzos miskomprenojn"
Riistoj konas ankaŭ la liisman lingvon kaj povas rapide konstati, ĉu
parolanto estas riisto aŭ liisto. Liistoj povas scii nenion pri
riismo, sed praktikaj spertoj indikas, ke ili senprobleme komprenas la
riisman lingvon, eĉ se ĝi ŝajnas al ili stranga. Preskaŭ ĉiu
Esperantisto jam renkontis la sufikson -iĉ-, kaj oni povas
tuj kutimiĝi al pasiva uzado (komprenado) de ri. Notu, ke kun
la uzado de ge- ĉe vortoj de la kategorio de patro,
neniu vorto ricevas novan signifon pro riismo. Ekzistas en reala
Esperanto multe pli danĝeraj fontoj de miskompreno ol riismo (ekzemple
alielismo; ĉu alie signifas alimaniere aŭ
aliloke?).
"Riismo estas disdialektiĝo"
Riismo estas tre videbla ŝanĝo, sed tute supraĵa. Interkomprenado
estas tute senproblema, kaj oni eĉ povas elekti paroli Esperanton kaj
riisme kaj liisme, depende de la situacio. Kompare ekzemple kun la
ata/ita aŭ landnoma skismoj, ĝi estas sendanĝera. Riismo sekvos la
vojon de ĉiuj ĝisnunaj lingvaj ŝanĝoj: iuj proponas ion kaj ekuzas,
kaj la aliaj aŭ sekvas aŭ ignoras. La manko de centra kaj respektata
organo por lingvo-planado malebligas ajnan alian metodon evoluigi
nature la lingvon.
"Riismo estas kontraŭfundamenta!"
Kun la uzado de ge- ĉe vortoj en la kategorio de
patro riismo redifinas la signifon de neniu fundamenta vorto;
do ja eblas paroli eĉ kaj riisme kaj nekontraŭfundamente. Sen
ge- riismo nur plilarĝigas la signifon de kelkaj fundamentaj
vortoj. Oni povas konsideri ri kaj iĉo kiel
neologismojn, kaj la neuzado de li kaj ŝi ne estas
pli kontraŭfundamenta ol la neuzado de ci. Oni evitu uzi
argumentojn pri `kontraŭfundamenteco' se oni ne povas indiki kiel io
estas tia!
"Pli bone estus havi ĉiujn pronomojn, ri, li kaj
ŝi"
Riistoj ĉiam uzas la pronomon ri, eĉ kiam ili bone scias la
sekson de la aludato; la pronomoj li kaj ŝi estas
por ili arkaikaj. Venas ofte la propono, ke oni enkonduku la pronomon
ri (aŭ ŝli k.s.) sed samtempe retenu la pronomojn
li kaj ŝi kaj uzu ĉiujn kune, kiel erojn de la sama
pronomsistemo. Se oni farus tion, ri neeviteble esprimus la
signifon, ke la parolanto ne scias aŭ intence kaŝas la sekson de la
aludato, dum ĝi tute ne havas tiun signifon por riistoj, kiuj ĉiam
uzas ĝin.
Kontraŭ la samtempa uzado de ri, li kaj ŝi
oni povas meti diversajn argumentojn, ekzemple ke ri kaj
li estas tro similaj, ke neniu dokumentita homa lingvo havas
tian pronomsistemon kaj tial ĝi eble estas nenatura, aŭ ke oni tute
ne bezonas kroman pronomon por aludi homojn de nekonata sekso, ĉar jam
ekzistas pluraj rimedoj por tion fari ene de klasika Esperanto. Tiuj
argumentoj estas bonaj, sed ili ne estas argumentoj kontraŭ la riismo
ĉi tie prezentata.
Oni povas aldoni, ke nova distingo inter "homoj, kies sekson mi volas
esprimi" kaj "homoj, kies sekson mi ne volas esprimi" estus eĉ pli
ĝena kaj embarasa ol la deviga distingo inter inoj kaj iĉoj, kiu
ekzistas en klasika liisma Esperanto.
"Riismo komplikigas la lingvon"
Temas pri nur du novaj elementoj, ri kaj -iĉ-, kiuj
estas tiom oftaj, ke oni rapidege lernas ilin. En lingvolernado estas
malfacile lerni novajn distingojn, sed ignori konatan distingon ne
estas malfacile. Do riisma Esperanto estas same facila kiel liisma
Esperanto por lernantoj, kies lingvoj havas seksan distingon de la
pronomoj, kaj konsiderinde pli facila ol liisma Esperanto por
lernantoj, kies lingvoj ne havas tian distingon (ekzemple la ĉina kaj
la finna).
"Riismo kaŭzas perdon de esprimpovo"
La enkonduko de -iĉ- ebligas pli klarajn distingojn kaj
riĉigas la lingvon. La neuzo de li kaj ŝi kaŭzas
nur tre etan perdon de esprimpovo, ĉar oni ĉiam ja povas esprimi la
sekson, se necese, per uzado de -iĉ- aŭ -in-. En
beletro la pronomoj li kaj ŝi daŭre estos
disponeblaj, same kiel ci. Rimarku, ke li kaj
ŝi utilas en aludado, nur kiam temas pri unu iĉo aŭ unu ino
respektive.
"Estas malfacile relerni"
En Kembriĝa Esperanto-Grupo oni trovis, ke oni povas tre rapide
kutimiĝi al la uzado de ri aŭ kun ĉiuj esperantistoj, aŭ
nur kun kelkaj. Post kelkaj semajnoj oni ne plu faras erarojn. La uzado
de -iĉ- estas iom pli malfacile lernebla, precipe ĉar ĝi
estas malpli ofte bezonata ol ri, sed ankaŭ ĝi ne estas
granda problemo.
HISTORIO KAJ ESTONTECO
Pro la evidenta analogeco "panjo - patrino : paĉjo - patriĉo" la
sufikso -iĉ- estas multfoje kaj sendepende inventita de
multaj diversaj homoj. Verŝajne ankaŭ la pronomo ri havas
multajn inventintojn; se oni metas vokalon I post ĉiu konsonanto kaj
forstrekas la radikojn, kiuj estas jam uzataj aŭ kiuj tro similas al
alia pronomo, kiun oni intencas daŭre uzi, restas nur malmultaj ebloj.
Pri la estonteco de -iĉ- kaj ri estas malfacile
prognozi, sed oni povas almenaŭ konstati, ke kelkaj homoj jam parolas
la riisman lingvon, kiun priskribas kaj defendas ĉi tiu dokumento;
riismo ne estas teorieca propono sed jam enradikiĝinta praktikaĵo. La
celo de la dokumento estas prezenti riismon kaj rebati kelkajn ne tre
bonajn kontraŭargumentojn. Ĉiu povas mem decidi, ĉu ri preferas
paroli riisme aŭ liisme; espereble neniu devigos aliajn paroli
Esperanton tiel aŭ ĉi tiel.
Se iu volas diskutigi riismon en loka grupo aŭ eksperimente ekuzi la
riisman lingvaĵon, la kunverkintoj de ĉi tiu dokumento ŝatus ricevi
raporton. Ni bonvenigos ĉiajn komentojn, laŭdajn aŭ plendajn.
Bonvolu libere (sed senŝanĝe!) disdoni ĉi tiun dokumenton.
Edmund GRIMLEY EVANS, St John's College, Cambridge, CB2 1TP, Britujo
<Edmund.Grimley-Evans@cl.cam.ac.uk>
B. Robert HELM, Department of Computer and Information Science,
University of Oregon, Eugene, OR 97403, Usono
<bhelm@cs.uoregon.edu>
Konrad HINSEN, Gelderner Str. 22b, D-52428 Juelich, Germanio
<hinsen@acds21.physik.rwth-aachen.de>
Marko RAUHAMAA, 450 Via Colinas, Westlake Village CA 91361, Usono
<Marko.Rauhamaa@tekelec.com>
Mark RISON, Gonville & Caius College, Cambridge CB2 1TA, Britio
<rison@hep.phy.cam.ac.uk>
Marianne WELLE, 12 Sherlock Road, Cambridge, CB3 0HR, Britio
1994-07-05
khmhtg