Ni pli-sciencec-iĝu !

Ĉesu kredi ĉion ajn, kion esperantistoj diras.
NIHONGO
(Nipon-lingva versio)
al Retpaĝo de GOTOU Humihiko

Kredantoj de natur-kuracado, alternativa medicino (anstataŭa kuracado), spiritismo ktp. nepre vizitu:
Skeptika (Dub-isma) Vortaro de Robert T. Carroll
angla, orginala (The Skeptic's Dictionary)
franca (Dictionnaire sceptique)
germana (Das Skeptische Wo"rterbuch)
germana
hispana (Diccionario del Esce'ptico)
japana
korea
portugala
slovaka (Skeptikov slovni'k)

. Unu el unikecoj de komunumo `Esperantio' laŭ mi estas, ke ĝiaj anoj nome esperantistoj tre maldense sed tre vaste troviĝas en la mondo. Tia eco havas bonan flankon kaj malbonan flankon. Eble estas bona flanko, ke najbarecaj amikiĝoj facile naskiĝas inter ali-landaj anoj. Tamen mi sentas, ke tia eco havas ankaŭ ne-bonan flankon. Grupoj apartenantaj al malpli-multo de religio, spiritismo, anstatŭa-kuracado kaj aliaj pseudo-sciencaĵoj, kiuj estas ofte ignorataj en ordinaraj socioj foje estas bonvenigataj kaj eĉ `internacie' famiĝas en Esperantio, kies anoj ĉiam tre deziras multigi siajn kamaradojn kaj tendencas simpatii al malplimult-anoj. Mi volas rimarkigi, ke eĉ se agado/celo de ni esperantistoj celantaj egalecon en lingvo-uzo estas socie tre ĝusta/inda kaj eĉ se malgraŭ la ĝusteco ni esperantistoj apartenas al malplimulto en la mondo, tio tute ne signifas, ke agado/celo de malplimult-ecaj grupoj, kiuj subtenas/utiligas Esperanton estas socie ĝusta/inda. Mi persone maltrankviliĝas pri tio, ke en Esperantio diversaj anstataŭa-kuracadoj disvastiĝas pli facile ol ekster Esperantio. Mi ĉi tie ne kontraŭ-opinias kontraŭ specoj de tradiciaj masaĝoj, kiuj celas nur refreŝiĝi laciĝintajn homojn. Tamen mi pensas, ke estas sufiĉe problemindaj anstataŭaj kuracadoj, kiuj reklamas, ke ili povas kuraci diversajn (kaze ĉiujn) malsanojn eĉ kiel kancelon, diabeton, AIDS ktp., ĉar povas okazi, ke homo kun grava malsano ne rimarkante pri tio unue provas iun anstataŭan kuracadon kaj pro pseŭdo-medikament-efiko (nome placebo-efiko ) sentas, ke ri tute boniĝis kaj tamen la vera malsano pli kaj pli pli-graviĝas ĝis tiam, kiam ria ek-rimarkiĝo pri la vera malsan-stato tro malfruiĝos por kuracebliĝi eĉ per okcidenta (scienca) kuracado. Krome, eĉ se temas pri malsanoj ne tuj-mortigaj, estas sufiĉe trompistece (laŭ mi), kredigi nepran saniĝon al malsanuloj, kiuj emas peti de iuj ajn eĉ iomete da helpoj pri kuraco kaj igi ilin dediĉi multe da monoj al tia kuracado, kiu ne havas efikon pli ol pseŭdo-medikament-efiko.




khmhtg, naturkuracado, naturkuracisto, natura kuracado, internacia, akupunkturo, akupresuro, dietistiko, naturkuraca, homeopatio, jogo, kiropraktiko, masagho, asocio, orienta medicino, radiestezio, vegetarismo