Seksdistingo de lingvo

(faciligita? versio)
NIHONGO
(Niponlingva versio)
al Retpaĝo de GOTOU Humihiko
pli detala (antaŭfaciligita) versio de jena teksto
al la paĝo de Riisma Manifesto
. Mi en 2000/5/30 retpoŝte sendis faciligitan version de `Seksdistingo de lingvo' al Granda Konkurso (por facile-legeblaĵoj) aranĝita de KONTAKTO. Kaj ĝojinde, mia sendita artikolo aperis en KONTAKTO, n-ro 180 (2000:6) kiel `Gajninto en periodo II'.
. Sed interese, mia originala teksto estis divers-parte re-skribita de redaktisto(j) kiel jene (mi montris la re-skribitajn partojn ruĝ-kolore).

Ĉu apartigo mem estas ne trakt-apartigo ?
(Apartigo estas trakto-apartigo)




Mia-sente estas ne-nature, ke oni ĉiam apartigas anstataŭa-o-vortojn (anstataŭaĵo-vortojn )*1 `ŝi' kaj `li' (ŝi kaj li,) juĝante , ĉu la priparolato estas ino , ĉu viro.

GOTOU Humihiko, Japanio



Kontraŭ tia opinio iu eventuale respondos: `Seks-apartigeblaj anstataŭa-o-vortoj (anstataŭaĵo-vortoj) estas utilaj.', `Apartigo mem estas ne trakto-apartigo.', `Apartigi mem estas ne malbone, ĉar viro kaj ino estas malsamaj.' ktp.
. Tamen en la senco `malsamaj', ankaŭ `nigrulo' kaj `blankulo' estas malsamaj aŭ ankaŭ `vid-povulo' kaj `vid-ne-povulo (vid-mal-povulo)' estas malsamaj. Kaj supozu, ke: ĉar `apartigo mem estas ne trakt-apartigo', oni ĉiam devus apartigi anstataŭa-o-vortojn (anstataŭaĵo-vortojn) kiel ekzemple: `bi' por nigrulo, `gi' por blankulo, `hi' por vid-povulo aŭ `ji' por vid-ne-povulo ktp., do (ktp.,... Do,) tiaj anstataŭa-o-vortoj (anstataŭaĵo-vortoj) kapablaj apartigi diversajn ecojn de priparolatoj estus tre tre `utilaj', ĉu ne ?

Ni ĉiuj estas malsamaj
Homoj ja havas person-dependajn (person-rilatajn) malsamecojn kaj ĉiu el ili estas malsama ol(al) la aliaj. Sed la `person-dependaj (person-rilataj) malsamecoj' estas sufiĉe atentinda vorto. Ekzemple valoroj pri homa `propreco' , kiel korpo-pezo aŭ kresko-alteco , estas eble sufice^ disaj , de malgrandaj valoroj ĝis grandaj valoroj. Do ne okazas ek-estas la situacio, ke oni vokas homojn pli kresko-altajn (kresko-altajn) ol 160cm (160 centimetroj) per la vok-nomo `s-ro (sinjoro) ' kaj vokas (vokas) homojn malpli kresko-altajn (kresko-altajn) ol 160cm per la vok-nomo `s-ino (sinjorino) '. Sed, (,) la propreco `sekso' havas nur du specojn: `ĉu viro' , `ĉu ino' , almenaŭ vivaĵ-science.
. Plie la du specojn de la propreco oni povas tre precize apartigi nur rigardante la*2 eksterajn aspektojn de homoj. Kaj mia-pense tio ja malhelpas nin (al ni) rimarki la ne-naturecon de seks-apartigo. Ekzemple , se oni komparas hom-grupojn pli kresko-altajn (kresko-altajn) ol 160cm kun hom-grupoj malpli kresko-altaj (kresko-altaj) ol 160cm, eble nombrad-science la hom-grupoj pli kresko-altaj (kresko-altaj laŭ kresko) superas la hom-grupojn malpli kresko-altajn (kresko-altajn) per korpa forto.
. Sed se pro tio, (,) plejparte da homoj (plejparto de la homoj) komune havus ideojn: `Estas nature, ke homoj pli kresko-altaj (kresko-altaj) ol 160cm okupu sin je man-laboro (okupiĝu pri man-laboro) kaj ke homoj malpli kresko-altaj (kresko-altaj) ol 160cm okupu sin je kap-laboro (okupiĝu pri kap-laboro) ' aŭ `Homoj pli kresko-altaj (kresko-altaj) ol 160cm devu (devas) prizorgi homojn malpli kresko-altajn (kresko-altajn) ol 160cm', do divers-sence estus strange.

Nia stranga socio
Unue, estas mal-konsiderita (mal-konsiderata) la fakto, ke person-dependa (person-rilata) malsameco estas pli granda ol nombrad-science ĝeneraligita (ĝeneral-ig-ita) malsameco. Troviĝas (Ekzistas) ankaŭ homoj pli kresko-altaj (kresko-altaj) ol 160cm, kiuj estas korpe malfortaj, kaj troviĝas (ekzistas) ankaŭ homoj malpli kresko-altaj (kresko-altaj) ol 160cm, kiuj estas korpe fortaj.
. Due, oni ne bezonas juĝi ĉies labor-kapablon nur laŭ ŝi-li-a (ŝi/li-a)*3 korpa forto.
. Trie, oni eĉ ne bezonas ĉiam pli-antaŭigi (pli-antaŭen-igi) labor-kapablon de persono ol ŝi-li-an (ŝi/li-an) labor-guston. Ja povas esti, ke korpe-forta persono malŝatas man-laboron kaj ŝatas infan-zorgon (infan-prizorgon) . Se malgraŭ tio oni estus apartigata pro tio, ĉu oni estas `pli kresko-alta (kresko-alta) ol 160cm', ĉu `malpli kresko-alta (kresko-alta) ol 160cm' kaj se homo `pli kresko-alta (kresko-alta) ol 160cm' devus sinteni (sin teni) kiel `pli kresko-alta (kresko-alta) ol 160cm'-ece (ekz. `forte') kaj se homo `malpli kresko-alta (kresko-alta) ol 160cm' devus sinteni (sin teni) kiel `malpli kresko-alta (kresko-alta) ol 160cm'-ece (ekz. `infane'), kaj se laboroj, kiujn oni rajtas elekti, estus limigataj pro tio, ĉu `pli kresko-alta (kresko-alta) ol 160cm' ĉu `malpli kresko-alta (kresko-alta) ol 160cm', do, estus tro stranga tia socio, kiu mal-konsideras personan liberon (liberecon) , ĉu ne ?

Divido ne pravigata
Kaj mia-pense la socio ĝis-hodiaŭa estas ĝuste tia stranga socio. Dependante de tio (Rilate al tio,) `ĉu viro' aŭ `ĉu ino' (ĉu viro aŭ ĉu ino,) homaj taskoj estas tro de-flankiĝante decidataj. Se oni pri-igante (pripensante) sekson grupigas homon en `viro'-n kaj `ino'-n (`viron' kaj `inon') , eble `nombrad-science' vir-grupo (la `vir-grupo') superas per korpa forto ol in-grupo (ol la `in-grupon',) kaj kapablo naski infanon el sia korpo kaj doni lakton al la infano el sia brusto estas kapablo propra al ino.
. Sed mi pensas, ke nur tia-grada `malsameco' tute ne povas pravigi serion da dividojn de `taskoj' laŭ-seksaj kiel ekzemple: `Estas nature, ke viro laboras ekstere por gajni monon kaj ke ino laboras en-dome por kuiri aŭ prizorgi infanon .', `Forta estas vireca kaj malforta estas ineca.', `Valoro (La valoro) de viro estas lia kapablo gajni monon kaj la valoro de ino estas ŝia beleco.' ktp..
. Hodiaŭaj (La hodiaŭaj) laboroj estas ne nur man-laboroj, kaj ekzistas malfortaj viroj kaj fortaj inoj. En kapablo (Pro la kapablo)*4 doni lakton el sia brusto certe ino eventuale (eventuale) havas iom pli taŭgan (taŭgan grandan) taŭgecon por prizorgi infanon sed (. Sed) almenaŭ por prizorgado de infano, kiu jam ne bezonas homan lakton , ne troviĝas malsameco de taŭgeco (en la taŭgeco) inter ino kaj viro.
. Troviĝas (Ekzistas) inoj, kiuj kapablas doni lakton el sia brusto kaj tamen mallertas en prizorgado de infanoj kaj troviĝas (ekzistas) viroj, kiuj ne kapablas doni lakton el sia brusto kaj tamen lertas en prizorgado de infanoj. Troviĝas (Ekzistas) ankaŭ ricevemaj dependema (dependema) viroj kaj ankaŭ gvidemaj, regemaj inoj. Troviĝas (Ekzistas) inoj, kiuj ne interesiĝas pri sin-beligado, kaj troviĝas (Ekzistas) viroj, kiuj ŝatas bel-aspektigi sin.
. Unu-vorte, mia opinio estas, ke tute ne necesas mal-gravigi `person-dependan malsamecon' pli ol*5 `nombrad-science aperigita malsameco', kiu devenas de pri-igo (pri-atento) pri nur unu propreco de homo (t.e. sekso).

Neŭtraleco
Nu mi ordigu la diskuton. Ĉiu el homoj (Ĉiu homo) ja havas diversan `malsamecon' ol la aliaj. Kiam oni grup-apartigante traktas homojn pri-igante (pri-atentante) iun `malsamecon' (sekso, haŭt-koloro, vid-aŭd-poveco (vid/aŭd-poveco) kaj aliaj proprecoj), oni emas decidi socian `taskon', `taŭgan' por ĉiu eco, kiu `nombrad-science' troveblas en ĉiu apartigita grupo, kaj oni emas devigi la `taskon' al ĉiu grupo.
. El tio rezultas, ke suferas homo, kies propra gusto aŭ propreco ne samiĝas (samas) kun la `socia tasko' devigata. Tiu-sence mi komprenas, ke sekse apartigi anstataŭa-o-vortojn (anstataŭaĵo-vortojn) ja signifas re-produkti kaj jama-fakt-igi (jam-fakt-igi) tian task-dividon de-flankiĝantan inter viro kaj ino.

Kiel solvi en Esperanto?
Laste (mi priskribas) pri Esperanto. Mia-komprene Esperanto estas lingvo, kiu celas solvi trakt-apartigon pro lingvo. Sed la lingvo mia-juĝe samtempe helpas eĉ iom re-produkti kaj jama-faktigi (jam-faktigi) trakt-apartigon pro sekso , per oftaj ino-ekster-normaligoj (per kunmetata `-ino') (per oftaj kunmetaĵoj kun `-ino',) *6 kaj per ĉiama seks-apartigo pri anstataŭa-o-vortoj (en anstataŭaĵo-vortoj) (`ŝi' kaj `li'). Estas mal-konvinke, ke iu movado celanta solvon de iu trakt-apartigo helpas re-produkti alian trakto-apartigon. Tial mi komprenas, ke seks-apartigo en Esperanto estas nepre solvinda (solvenda) problemo.
Pri seks-neŭtralaj vortoj (ekz. `esperantisto', `studento', `dom-mastro' ktp.) oni jam povas/rajtas ne kunmeti la vorteron `-ino' kadre en moderna Esperanto. Tamen por ne uzi devige-seks-montrajn (devigajn seks-montrajn) vortojn (ekz. `s-ro/s-ino', `frato/fratino', `edzo/edzino' ktp.) kaj devige-seks-montrajn (devigajn seks-montrajn) anstataŭa-o-vortojn (anstataŭaĵo-vortojn) (`ŝi/li') ĉiuokaze necesas proponi seks-neŭtralajn novajn vortojn. Ekzemple `riismo' (riismo) proponas seks-neŭtralan anstataŭa-o-vorton (anstataŭaĵo-vorton) `ri' (ri) kaj re-difinas seks-neŭtralajn signifojn por la devige-seks-montraj vortoj (ekz. `patro' riisme signifas `patro' aŭ `patrino'). Ja troviĝas multaj kontraŭ-opinioj kontraŭ tiaj proponoj kiel `riismo' (riismo,) sed mia-opinie tio estas nepre diskutinda afero.






*1 Mi intencis esprimi `anstataŭa o-vorto' per la vorto `anstataŭa-o-vorto', ĉar la esprimo `o-vorto' estas jam uzata anstataŭ `substantivo'.

*2 Laŭ `la' Fundamento de Esperanto: ` La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon povas tute ĝin ne uzi. '.

*3 Por sen-riisme eviti uzon de seks-distingaj pronomoj `ŝi' kaj `li', mi kunmetante derivis seks-neŭtralan pronomon `ŝi-li'. Do mia-intenca `ŝi-li-a' estas malsama ol `ŝi/li-a'.

*4 Mi tute ne pensas, ke ino havas grandan taŭgecon por prizorgi infanon pro la kapablo doni lakton. Mi pensas, ke ĝi estas nur eventuale iom pli taŭga taŭgeco.

*5 Mi intencis per la esprimo `mal-gravigi A-on ol B-o' signifon `mal-gravigi A-on kompare kun B-o'. Se redaktisto nepre aldonas `pli', fraz-regule pli klara esprimo estas `mal-gravigi A-on pli ol B-on' laŭ mi.

*6 Mi intencis diri, ke oftaj ekster-normaligoj de ino (ekz. per kunmetado de `-ino') igas seksan trakt-apartigon `jama fakto' kaj ĝin reproduktas. Do la vorto `ekster-normaligo', kiu montras kaŭzon de la `jama fakto'-igo estas ne for-strekenda.







khmhtg