(Retpaĝo de GOTOU Humihiko)

Propono de Raciigita Angla


(Propouz-ness ov Raxonal-aiz-ed Inglix *)
注意

NIHONGO
originala Nipon-lingva versio
paralela traduko inter Nipon-lingvo kaj Esperanto
al Retpaĝo de GOTOU Humihiko

enhavo
komence
1) vortoj kaj gramatiko
1-0) akcepti pendantan participon
1-1) eviti latin-grekajn vortojn

1-1a) kunmeti -ness o-vortigi
1-1b) kuknmeti -al a-vortigi
1-1c) kunmeti -ly e-vortigi
1-1d) kunmeti -ize ig-vortigi
1-1e) kunmeti -en iĝ-vortigi
1-1f) kunmeti counter- mal-vortigi

1-2) ne uzi artikolojn
1-3) ne uzi pluralon
1-4) igi ĉiujn o-vortojn nombreblaj
1-5) ordigi nombro-sistemon
1-6) malaperigi 's' por tria persono
1-7) kunmeti -ed igi ĉiujn i-vortojn is/it/int-vorteblaj
1-8) por nei, meti 'not' tuj antaŭ vorto, kiun oni volas nei
1-9) por fari 'yes/no'-demandon, nur son-altigi fraz-finon
1-10) por fari wh-demandon, ne meti 'wh-demandilon' ĉe fraz-kapo nek inversii subjekton kaj verbon
1-11) klarigi objekton kunmetante '-m'
1-12) ĉesi seks-distingon en pronomoj
1-13) ordigo de pronomo-sistemo

2) elparolo kaj skrib-maniero
2-1) vokaloj esti 5 sonoj 'a', 'i', 'u', 'e', 'o'
2-2) skribi unu konsonanton per unu litero
2-3) meti akcenton sur vorto-kapo


komence

Esperanto estas mia hobio. Kvankam mi malkontentas kontraŭ flankoj de europeca seks-distingo, alt-nivelaj latin-grekaj vortoj ktp en Esperanto, mi sentas, ke Esperanto estas bone elpensita lingvo en flankoj de facile-lernebleco, neŭtraleco (kiel internacia pont-lingvo) ktp. Dume, mi sentas, ke kompare kun tia Esperanto, la angla uzata kiel "laŭfakta monda komuna-lingvo" estas certe tre malfacile-lernebla kaj malfacile-uzebla, ĉagrena lingvo. Tamen, mi ankaŭ havas komprenon, ke ni devas daŭre uzi la anglan kiel "laŭfaktan mondan komuna-lingvon", ĉar estas tute ne-realece (ankaŭ laŭ vidpunkto de kosto) ŝanĝi la anglan jam uzatan en tutmondaj diversaj sistemoj en Esperanton. Eĉ se ni akceptas uzon de la angla kiel necesan malbonon, troviĝas multe da punktoj, kiuj ŝjnas al mi malbonegaj en nuna angla. Por homoj, kiuj celas ellerni la anglan, kiel nacian lingvon, kiun usonanoj, anglanoj ktp parolas kiel ilian patra-lingvon, estas bone, ke tiaj homoj ellernas la anglan kun multe da malfacile-uzeblaj kaj malraciaj punktoj. Tamen, por homoj, kiuj neeviteble devas uzi la anglan kiel pont-lingvon inter aliaj lingvoj, ŝajnas al mi bone, ke tiaj homoj pli kaj pli intence ŝanĝas la anglan en facile-uzeblan ilon dividante "la anglan kiel pont-lingvon" kaj "la anglan kiel nacian lingvon". Ĉar jam iu-nivele progresas disiĝo inter "la angla kiel pont-lingvo" kaj "la angla kiel nacia lingvo" (ekzemple artikolo"the" pli kaj pli malaperas, pendanta participo pli kaj pli estas uzata kaj akceptita ktp), do nur se ni pli kaj pli intence kaj laŭplane progresigas tian dividon, fariĝos iu-nivele ordigita pont-lingvo (kiel ilo almenaŭ tute pli facile-uzebla ol la nuna angla) (eĉ se tio ne atingos nivelon de Esperanto, kiu estis dekomence planita por celo de facila-lernebleco); tio estas ĉefa celo de ĉi tiu paĝo. Verdire, mi kunsentis kun la propono de "scienca angla" , kion skribis SAITOU Naruya ĉi tie (1/10/00). En ĉi tiu paĝo mi provis pli-progresigi direktecon de tia propono laŭ vidpunkto de mi, kiu aktuale sentas facile-lerneblecon pro planita lingvo de Esperanto. Jene, mi montras proponojn en vico "de propono, kies realeco estas alta (laŭ mi), al propono, kies realeco estas malalta (laŭ mi)", dividante ĉapitron 1) vortoj kaj gramatiko kaj ĉapitron 2) elparolo kaj skrib-maniero. Kompreneble mi komprenas, ke eĉ se ĉio de jene montritaj proponoj realiĝis, la realiĝinta lingvo, kiu estis transformita/ordigita el la nacia lingvo angla, ne atingas lingvon (en flankoj de facileco kaj racieco), kiu estis dekomence planita celante "facile-lerneblecon" kiel Esperanto (ekzemple multiĝas sam-sonaj malsam-sencaj vortoj pro simpligo de elparoloj ktp). Tamen, por homoj, kiuj klopodas pro ne-evitebla angla-uzo, tute ne fariĝas konsolo aŭskult "noblan idealon" kun malalta realigebleco kiel "Do, estas bone nur fari Esperanton pont-lingvo por mondo.". Krome estas tute malmultaj, homoj, kiuj ek-pensas "Mi uzu Esperanton." por esprimi kontraŭecon kontraŭ angla-uzato. Kompreneble, kvankam mi pensas, ke estas sufiĉe bone pubulikigi "puran ideon" por montri direkton, al kiu iu movado aliras, dume, mi pensas, ke estas ankaŭ bone proponi kompromiseblajn aŭ inter-cedajn proponojn kun iom realigebla praktikeco. Eble povas esti homoj, kiuj akceptas proponojn tiu-nivelajn, kiel ekzemple "Tute ĉesu uzi artikolojn, ĉar artikoloj pli kaj pli tendencas esti ne uzataj.", "Ĉesu klopode lerni malfacilajn latin-grekajn vortojn kiel 'ophthalmologist' kaj anstataŭe esprimi tion kunmetante fundamentajn vortojn kiel 'eye doctor'. Kaj eble povas aperi homoj, kiuj volas montri intencon kontraŭi ne-egalecon de uz-at-ado de la angla, per intence ne uzi artikolojn kaj per intence anstataŭigi latin-grekajn vortojn en fundamentajn vortojn.

Mi pensas, ke homoj, kiuj estas esperantistoj parte havas hobiecan motivon "voli renkontiĝi kun ali-landanoj" kaj parte havas ide-ecan morivon "voli provi manieron solvi lingvan diskriminacion". Ankaŭ por mi, kiu skribas pri lingva diskriminacio ktp, granda parto de motivo estas flanko "esti esperantisto, ĉar estas ĝue renkontiĝi kun ali-landanoj per Esperanto". Tamen, eĉ se Esperanto ne havus tiu-nivelan praktikecon por internacia renkontiĝo, mi ne pensas, ke sen-signifas movado por disvastiĝi Esperanton sub la motivo "necesas neŭtrala pont-lingvo". Ĉar ekzistas malegaleco/diskriminacio pro lingvo en ĝis-hodiaŭa socio, mi pensas, ke estas sufiĉe signifoplene diskonigi ekziston de la malegaleco/diskriminacio kaj daŭre montri manieron por malmultigi la malegalecon/diskriminacion.

Krome, se mi skribas ĉi tian konkretan proponon, oni espereble komprenas, kial nacia lingvo kiel la angla estas malfacile-lernebla kaj malfacile-uzebla. Tio espereble helpas al oni por imagi kial planita lingvo kiel Esperanto estas facile-lernebla kaj facile-uzebla kompare kun la nacia lingvo.

enhavo


1) vortoj kaj gramatiko

1-0) akcepti pendantan participon

Akceptiĝas pendanta participo (dangling participle).

Ŝajne, pendanta participo signifas jene uzitan participon, en kiu signifa subjekto de la participo ne koincidas kun signifa subjekto de frazo.

Eq.1 is derived from Eq.2 using Eq.3.
(Egalaĵo 1 estas derivita el Egalaĵo 2 uzante Egalaĵon 3.)

Problemo estas eble, ke tiu, kiu uzas Egalaĵon 3 estas homo, ne Egalaĵo 1. Ŝajne, homoj, kies patra lingvo estas la angla aŭ eŭropaj lingvoj, ŝatas aktivan frazon kiel jenajn, kies subjekto estas homo, ne Egalaĵo.

We derive Eq.1 from Eq.2 using Eq.3.
(Ni derivas Eg.1 el Eg.2 uzante Eg.3.)

One can derive Eq.1 from Eq.2 using Eq.3.
(Oni povas derivi Eg.1 el Eg.2 uzante Eg.3.)

Dume, ĉar jam sufiĉe disvastiĝas ankaŭ pasivaj frazoj, kies subjekto estas egalaĵo kun pendanta participo, eble vaste uzate de homoj, kies patra lingvo estas ne la angla (kaj ĉar tio ne speciale okazigas problemon), eble ne necesas ĉi tie emfazi "Akceptu pendantan participon.". Krome, en titoloj de stud-paperoj ktp ofte troviĝas esprimoj kiel jenaj.

####-analysis using ****-method
(####-analizo uzanta ****-metodon)

Ĉu ankaŭ tia ekzemplo estas interpretita kiel pendanta participo, tiu-sence, kiu-sence tiu, kiu uzas "****-metodon" estas home ne "####-analizo" ? Laŭ mi, estas bone interpreti, ke subjekto de "use(uzi)" estas "####-analizo". Ekzemple ĉu estas probleme esprimi "aŭton uzantan elektoron" kiel "car using electricity" en la hodiaŭa angla? Aŭ ĉu estas probleme fari subjekton de "use" ne homo (por homoj, kies patra lingvo estas la angla)? Ĉiuokaze jam vaste disvastiĝis esprimoj kiel "####-analysis using ****-method", ŝajne ne necesas ĉi tie diri "Akceptu".

enhavo


1-1) eviti latin-grekajn vortojn

Ni uzu kun-metitajn vortojn el bazaj vortoj evitante latin-grekajn alt-nivelajn vortojn.

algorithm(algoritmo) -> calculate-procedure(kalkul-procedo)
anachronism(anakronismo) -> epoch-error(epok-eraro)
entomology(entomologio)-> insect-science(insekt-scienco)
otorhinolaryngologist(otorinolarningologo) ->  
ear-nose-throat-doctor(orel-naz-gorĝ-kuracisto)
mnemonics(mnemoniko) -> memory-technic(memor-tekniko)
subvention(subvencio)-> help-money(help-mono)

Estas tre malfacile akiri vort-provizon en la angla, kiu tendencas ne kun-meti bazajn vortojn, anstataŭe kiu alprenas multe da latin-grekaj alt-nivelaj vortoj. Dume, Esperanto lerte utiligas prefiksojn kaj sufiksojn. Ankaŭ la angla utiligu diversajn afiksojn. Kelkaj ekzemploj montriĝas jene. En jenaj ekzemploj artikoloj estas ne uzitaj laŭ la sekvanta propono 1-2).



enhavo


1-1a) kunmeti -ness o-vortigi

Kunmeti sufikson -ness povas o-vortigi ĉiujn vortojn krom o-vorto. Se oni ne konas o-vorton(economy) por sia konata vorto(economic), ankaŭ kunmetado kiel economic-ness estas permesebla. Se oni komprenas -ic en economic estas sufikso por a-vortigi, kunmetado por la radika parto econom kiel econom-ness estas rekomendinda. Do, kvankam economic-ness, economy, econom-ness ktp povas kune ekzistas, estontece la formo "radiko-ness" estas unue restigita. Kompreneble ankaŭ kunmetado el bazaj vortoj kiel money-science estas permesebla.

why-ness(kial-o)
how-ness(kiel-o)
by-ness(per-o)
here-ness(ĉi-tie-o)
1-1b) kuknmeti -al a-vortigi

Kunmeti sufikson -al povas a-vortigi ĉiujn vortojn krom a-vorto. Sam-kiel 1-1a), a-vortigado laŭeble el radikoj estas estontece rekomendinda. Ekzemple econom-al devenita el econom-ness laŭ 1-1a) estas pli rekomendinda ol jam ekzistanta economic, kaj entontece a-vortoj en formo "radiko-al" estas unue restigitaj.

Where-al shop you went to ?(Al kiea vendejo vi iris?)
To wea-al xop yuu gou-ed ?
(To wea-z xop yuu gou-ed ?)
Which-country-al wine you like ?(Kiu-landan vinon vi ŝatas?)
Wic-kantri-al wain-m yuu laik ?
(Wic-kantri-z wain-m yuu laik ?)
Here-al shop is good.(Ĉi-tiea vendejo estas bona.)
Hia-al xop bii gud.
(Hia-z xop bii gud.)
When-al bread is this ?(Kiama pano ĉi tio estas?)
Wen-al bred bii dis ?
Wen-z bred dis bii?
that-time-al person(tiu-tempa persono)
dat-taim-al paason
enhavo
1-1c) kunmeti -ly e-vortigi

Kunmeti sufikson -ly povas e-vortigi ĉiujn vortojn krom e-vorto. Sam-kiel 1-1a) kaj 1-1b), e-vortigado laŭeble el radikoj estas estontece rekomendinda. Ekzemple econom-ly devenita el econom-ness laŭ 1-1a) kaj econom-al laŭ 1-1b) estas pli rekomendinda ol jam ekzistanta economically, kaj entontece e-vortoj en formo "radiko-ly" estas unue restigitaj.

I must-ly came.(Mi deve venis.)
Mi mast-li kam-ed.
I try-ly do it.(Mi prove faras tion.)
Mi trai-li duu itm.
this-sense-ly(ĉi tiu-sence)
dis-sens-li
my-opinion-ly(mia-opinie)
miz-opinion-li
enhavo
1-1d) kunmeti -ize ig-vortigi

Kunmeti sufikson -ize povas ig-vortigi ĉiujn vortojn krom i-vorto ig-vortoj kun signifoj "...igi ion|iun ia", "...igi ion|iun io" ktp. Kunmeti sufikson -ize al sen-objekta(netransitiva) i-vorto ...i(ekz. "iri") faras ig-vorton kun signifo "igi iun ...i"(ekz. "irigi"). Kunmeti sufikson -ize al kun-unu-objekta(transitiva) i-vorto "...i ion"(ekz. "vidi ion") faras ig-vorton kun signifo "igi al iu ...i ion"(ekz. "vidigi al iu ion"). La nerekta objekto "al iu" doniĝas kiel e-vorta frazo ĉiam kun prepozicio "to".

Japaneses-ize this English.(Japanigu ĉi tiun anglan.)
Japaniiz-aiz dis Inglixm.
Come-ize that person.(Venigu tiun personon.)
Kam-aiz dat paasonm.
I eat-ize food to child.(Mi manĝigu manĝaĵon al infanoj.)
Mi iit-aiz tu caild fuudm.
I must-ized-ly learn English.(Mi devigate lernas la anglan.)
Mi mast-aiz-ed-li laan Inglixm.
enhavo
1-1e) kunmeti -en iĝ-vortigi

Kunmeti sufikson -en povas iĝ-vortigi ĉiujn vortojn krom i-vorto iĝ-vortoj kun signifoj "...iĝi". Kunmeti sufikson -en al kun-objekta(transitiva) i-vorto faras iĝ-vorton kun signifo "esti ...ata/ita".

warm-en(varmiĝi)
woom-en
I student-en-ed.(Mi studentiĝis.)
Mi stuudent-en-ed.
I en can-al speak English.(Mi iĝas pova paroli la anglan.)
Mi en kan-al spiik Inglixm.
I can-al-en speak English.(Mi poviĝas paroli la anglan.)
Mi kan-al-en spiik Inglixm.
I interest-en in music.(Mi interesiĝas en muziko.)
Mi intarest-en in myuuzik.
I satisfy-en with it.(Mi kontengiĝas pri tio.)
Mi satisfai-en wid it.
enhavo
1-1f) kunmeti counter- mal-vortigi

(Nur se signifo kompreneblas) kunmeti prefikson counter- ĉiujn ajnajn vortojn faras malaj vortoj.

counter-long(mal-longa)
kaunta-long
couter-eat(mal-manĝi, vomi)
kaunta-iit
counter-ly(male)
kaunta-li
counter-ize(maligi)
kaunta-aiz
enhavo
1-2) ne uzi artikolojn

Ni ne uzu artikolojn a, an, the.

Ne uzo de artikoloj estas propnita ankaŭ en "scienca angla", kion skribis SAITOU Naruya ĉi tie(1/10/00). Laŭ tio, ri tute ne uzas artikolojn(a, an, the), kiam ri skribis tekstojn en gazeto "Anthropological Science". Tiurilate, estas bone ke malaperas artikolo ankaŭ en Esperanto, mia-opinie (eĉ en nuna Esperanto, ne uzi artikolon ne kontraŭas gramatikon).

enhavo
1-3) ne uzi pluralon

Ni ne uzu sufikson -s, kiu esprimas pluralon. Ni ne distingu singularon kaj pluralon.

Kiam oni volas emfazi plurecon de vorto, oni metas 'some'(kelkaj) aŭ 'many'(multaj) antaŭ la vorto. Kiam oni volas emfazi unuecon de vorto, oni metas 'one'(unu) antaŭ la vorto.

 some book(kelkaj libroj)
 sam buk
 many person(multaj homoj)
 meni paason
 one word(nun vorto)
 wan waad
  

Tiu-konekte, se ni ĉesigas pluralon de pronomoj, eblas jenaj esprimoj.

some I(kelkaj mi)
sam-mi
some you(kelkaj vi)
sam-yuu
  

Tiu-rilate, ŝajne 'they'(ili) estis uzita ankaŭ kiel singularo en malnova angla. Tiu-sence 'they' povas esti kandidato de pronomo, kiu ne distingas viron kaj inon.

Tiu-konekte, estas bone,ke kunmeti sufikson -s kun o-vorto faras posesivon(ies-econ), kvankam la elparolo de -s estu "z" ne "s". Tamen tio mal-klarigas malsamecon de signifoj inter kunmetitaj -s kaj -al kun pronomoj kaj ki-vortoj.

schools book(libro de lernejo)
skuulz buk
school-al book(libro pri lernejo)
skuul-al buk
Is book(mia libro)
miz buk
I-al book(mi-eca libro)
mi-al buk
where-s book(kiea libro)
wea-z buk
where-al book(kie-eca libro)
wea-al buk
enhavo
1-4) igi ĉiujn o-vortojn nombreblaj

Ni ne distingu nombreblajn kaj ne-nombreblajn o-vortojn. Ni akceptu jenajn esprimojn.

Give me two water.(Donu al mi du akvon.)
Giv to mi tuu wootam.
many water(multa akvo)
meni woota
enhavo
1-5) ordigi nombro-sistemon

Ni ŝanĝu esprimojn por nombroj de 11 ĝis 99 en jenajn.

     ten one,      ten two,.............,     ten nine,   two ten,
 two ten one,  two ten two,............., two ten nine, three ten,
............
nine ten one, nine ten two,............., nine ten nine, 

Nombro-sistemo de la angla mia-opinie apartenas al specoj racietaj, kompare kun nombro-sistemoj, kiuj estas ne eĉ dek-umaj(decimalaj) kiel tipe troviĝas en eŭropaj lingvoj (Number Systems of the World). Tamen ĉar elparoloj de 13(thirteen) , 14(fourteen),....., 19(nineteen) estas tre tre mis-distingeblaj kun elparoloj de 30(thirty) , 40(fourty),......, 90(ninety), nepre necesas iu plibonigo. Ankaŭ por ekster-ordaj vortoj 11(eleven) kaj 12(twelve), nepre necesas ordigo. Ni ordigu nombro-sistemon de 11 ĝis 99, kiel supre, sam-kiel sistemo post pli ol 100(one hundred). Se estas evitinda tri-vorta esprimo kiel "two ten one", aplikeblas kun-metitaj esprimoj kiel "two-ten one", "two-ten-one" ktp. Per la ordigo, nur se oni lernas 10 vortojn, oni povas nombri de 1 ĝis 99. Tiu-ŝance ni ordigu first(unua), second(dua) kaj third(tria) kiel one-th, two-th kaj three-th, sam-kiel post pli or four-th(kvara). Per tio ĉar elparoloj de two-th kaj tooth(dento) samiĝas. Por eviti tion, oni povas uzi "teeth"(dentoj) por unu-nombra vorto "dento" . Ankaŭ tiu-ŝance, ni ordigu January(januaro), February(februaro),....., December(decembro) kiel one-th month(unua monato), two-th month(dua monato),.........., ten-two-th month(dekdua monato).

enhavo
1-6) malaperigi 's' por tria persono

Kioma persono ajn subjekto estas, ni uzu bazan formon por as-formo de i-vorto.

My name be GOTOU.
Miz neim bii GOTOU.
I be Japanese.
Mi bii Japaniiz.
My friend learn English.
Miz frend laan Inglixm.
Many Japanese learn English.
Meni Japaniiz laan Inglixm.
enhavo
1-7) kunmeti -ed igi ĉiujn i-vortojn is/it/int-vorteblaj

Kunmeti sufikson -ed povas igi ĉiujn i-vortojn is/it/int-vorteblaj sen-escepte. Elparolo de -ed estas ĉiam [ed], eĉ kiam -ed estas kunmetita post sen-voĉaj sonoj kiel [f], [k], [p], [s] ktp.

I come-ed yesterday. (Mi venis hieraŭ.)
Mi kam-ed yestadei.
break-ed English (rompita angla)
breik-ed Inglix
1-8) por nei, meti 'not' tuj antaŭ vorto, kiun oni volas nei

Kiam ni faras nean frazon, ni metu 'not' tuj antaŭ vorto, kiun ni volas nei.

This be not pen. (Ĉi tio estas ne plumo.)
Dis bii not pen.
This not be pen. (Ĉi tio ne estas plumo.)
Dis not bii pen.
Not this be pen. (Ne ći tio estas plumo.)
Not dis bee pen.
I not know. (Mi ne konas.)
Mi not nou.
I can-ed not eat* for three day. 
(Mi povis ne manĝi por tri tagoj.)
Mi kan-ed not iit fo trii dei.
I not can-ed eat for three day. 
(Mi ne povis manĝi por tri tagoj.)
Mi not kan-ed iit fo trii dei.
(* Oni povas uzi kun-objektan(transitivan) i-vorton sen objekto.)
I must not do it. (Mi devas ne fari tion.)
Mi mast not duu itm.
I not must do it. (Mi ne devas fari tion.)
Mi not mast duu itm.
enhavo
1-9) por fari 'yes/no'-demandon, nur son-altigi fraz-finon

Kiam ni faras 'yes/no'-demandon en parolo, ni nur altigas sonon de fina parto de frazo. Kiam ni faras 'yes/no'-demandon en skribita teksto, ni nur almetas '?' en fino de frazo. Kiam ni volas klare montri, ke la frazo estas demand-frazo, ni povas almeti 'Wheter' en kapo de la frazo. Kiam ni faras demand-propozicion, ni almetas 'whether' en kapo de demand-propozicio.

You come-ed yesterday ? (Vi venis hieraŭ ?)
Yuu kam-ed yestadei ?
You know whether that person come-ed yesterday ? 
(Vi scias ĉu tiu persono venis hieraŭ ?)
Yuu nou weda ri kam-ed yestadei ?
(Whether you come-ed yesterday ?)  
(Ĉu vi venis hieraŭ ?)
(Weda yuu kam-ed yestadei ?)
enhavo
1-10) por fari wh-demandon, ne meti 'wh-demandilon' ĉe fraz-kapo nek inversii subjekton kaj verbon

Kiam ni faras 'wh'-demandon, ni ne metas 'wh'-demandilon ĉe fraz-kapo. Ni metas 'wh'-demandilon laŭ gramatika funkcio, sam-kiel ordinara frazo, ekzemple ni metas subjekton ĉe loko de subjekto, ni metas objekton ĉe loko de objekto ktp. Kaj ni ne interŝanĝas lokojn de subjekto kaj verbo. Kvankam en multaj kazoj ni eble povas juĝi, ke la frazo kun 'wh'-demandilo estas 'wh'-dmando, por klare montri, ke 'wh'-demandilo estas uzata kiel 'wh'-demandilo ne kiel rilata vorto, ni altigas sonon de fina parto de frazo en parolo kaj ni almetas '?' en fino de frazo en skribita teksto, samkiel 1-9) . Kiam ni faras 'yes/no'-demandon kun 'wh'-demandilo, ni almetas 'whether' en kapo de 'yes/no'-demand-propozicio, samkiel 1-9) . Kiam ni volas klare montri, ke la frazo estas demand-frazo, ni povas almeti 'Wheter' en kapo de la frazo por ĉiuj 'wh'-demand-frazoj. Unu malavantaĝo ĉesigi interŝanĝon de subjekto kaj verbo estas ke ni ne povas distingi 'wh'-demandilon kaj rilatan vorton. Ĉar en la kazo de Esperanto, kiu ne distingas ki-demandilon kaj rilatan vorton uzatan kiel saman ki-vorton, ne okazas konfuzo pro tio, do eble ankaŭ en la angla estas sen-probleme. Se ni volas distingi rilatan vorton de 'wh'-demandilo, ni povas montri reprezentaton(rilatigitan vorton) antaŭ rilata vorto kiel 'then when', samkiel 'tiam, kiam' en Esperanto.

If you marry-ed whom, you can-ed happy-en ?
(Se vi geedziĝis kun kiu, vi povis feliĉiĝi ?)
If yuu mari-ed huu-m, yuu kan-ed hapi-en ?
Then when you go-ed to where-ness, you meet-ed that person ?
(Tiam kiam vi iris kie, vi vidis tiun personon ?)
Den wen yuu gou-ed tu wea-nes, yuu miit-ed rim ?
You know whether that person go-ed to where-al shop ?
(Vi sciis ĉu tiu persono iris al kiea vendejo ?)
Yuu nou weda ri gou-ed tu wea-al xop ?
(Whether) this break-ed what ?
(Ĉu ĉi tiu rompis kion ?)
(Weda) dis breik-ed wat-m ?
(Whether) what break-ed this ?
(Kio rompis ĉi tion ?)
(Weda) wat breik-ed dis-m ?
(Wheter) you and who do-ed what when, here and where ?
(Vi kaj kiu faris kion kiam, ĉi tie kaj kie ?) 
(Weda) yuu and huu duu-ed wat-m wen, hia and wea ?
(Whether) bread which you eat-ed in which-al shop be good-taste-al ?
(Pano, kiun vi manĝis en kiu manĝejo estas bongusta ?)
(Weda) bred wic-m yuu iit-ed in wic-al xop bii gud-teist-al ?
Se tia estas konfuza, povas esti maniero disingi 'wh'-demandilon kaj
rilatan vorton per malsamaj vortoj.
(Whether) you think that who come-ed ?
(Vi pensis, ke kiu venis ?)
(Weda) yuu tink dat huu kam-ed ?
Imitante esprimon 'via-pense' en Esperanto, eblas esprimo kiel jena.
(Whether) your-think-ly who come-ed ?
(Weda) yuu-z-tink-ly huu kam-ed ?

enhavo
1-11) klarigi objekton kunmetante '-m'

Ni kunmetas akuzativan sufikson '-m' por rekta objekto de kun-objekta(transitiva) i-vorto por klare montri, ke la vorto estas objekto. (Se ĉiam kunmeti '-m' estas ĝene, estas eble kunmeti '-m' nur kiam objekto estas metita antaŭ ol verbo). Kiam ni kunmetas '-m' por vorto, kies finaĵo estas 'm', ni kunmetas '-um' anstataŭ '-m'. Nerekta objekto 'al iu' devas ĉiam esti donita kiel e-vorta frazo kun prepozicio kiel 'to'.

Dog eat-ed catm which for three day not can-ed eat anything.
Dog iit-ed katm wicm fo trii dei not kan-ed iit enitingm.
(Hundo manĝis katon, kiu povis manĝi nenion dum tri tagoj.)
Dogm eat-ed cat which for three day not can-ed eat anything.
Dogm iit-ed kat wic fo trii dei not kan-ed iit enitingm.
(Hundon manĝis kato, kiu povis manĝi nenion dum tri tagoj.)
I give to cat dogm.(Mi donas al kato hundon.)
Mi giv tu kat dogm.
I give catm to dog.(Mi donas katon al hundo.)
Mi giv katm tu dog.
I eat-ized to cat dogm.(Mi manĝigas al kato hundon.)
Mi iit-aiz-ed tu kat dogm.
I eat-ized catm to dog.(Mi manĝigas katon al hundo.)
Mi iit-aiz-ed katm tu dog.
enhavo
1-12) ĉesi seks-distingon en pronomoj

Por tria persono ni enkondukas novan vorton, kiu ne distingas sekson. Ni ĉi tie prunteprenas 'ri' uzatan en riismo, kiu celas senigi seksan distingon el Esperanto, konkrete 'ri' por nominativo(subjekta kazo), 'riz' por posesivo(ies-a kazo) kaj 'rim' por akuzativo(objekta kazo).

Ni volas senigi distingon inter titolo por viro 'Mr.' kaj titolo por ino 'Ms.' ktp. Por tiaj vortoj, por kiuj ni ne bezonas distingi sekson, ni nepre enkonduku novajn vortojn sekse-neŭtralajn (kiel ekzemple: chair-man -> chair-person, work-man -> worker, ktp).

enhavo
1-13) ordigo de pronomo-sistemo

Ni ordigas pronomo-sistemon jene korespondante kun la ŝanĝoj en 1-3), 1-11) kaj 1-12) . Ĉi tie ni alprenis laŭ-elparolan skrib-manieron proponitan en la sekvanta ĉapitro por eviti konfuzojn inter sam-elparolaj vortoj kaj inter sam-literumaj vortoj trovitaj en la nuna angla.

 mi(mi)      miz(mia)      mim(min)
yuu(vi)     yuuz(via)     yuum(vin)
 ri(ri)      riz(ria)      rim(rin)
 sam-mi(ni)      sam-miz(nia)      sam-mim(nin)
sam-yuu(vi)     sam-yuuz(via)     sam-yuum(vin)
 sam-ri(ili)     sam-riz(ilia)     sam-rim(rin)

Ni alprenas 'mi' ne 'ai' por unua persono, ĉar posesivo(ies-a kazo) de 'ai' fariĝas 'aiz', kies elparolo estas sama kiel ig-vortiga sufikso ize. Se ni volas eviti, ke 'yuuz' kaj 'use' fariĝas sam-elparolaj, estas ebleco alpreni '-al' anstataŭ '-z' kiel sufikso por posesivo(ies-a kazo).

enhavo

2) elparolo kaj skrib-maniero

2-1) vokaloj esti 5 sonoj 'a', 'i', 'u', 'e', 'o'

Ni uzas nur 5 vokalojn 'a', 'i', 'u', 'e', 'o', kiuj estas skribitaj per 5 literoj a, i, u, e, o respektive. Longa vokalo estas skribita kunmetante du samajn vokalojn kiel aa, ii, uu, ee, oo. Du-vokalo (diftongo) estas skribita kunmetante du malsamajn vokalojn kiel ai, au, ei, ou. Vokaloj en nuna angla estas anstataŭigitaj per ĉi tiuj 5 vokaloj jene. Por diversaj kazoj de neklara vokalo 'ə' sen akcento, i estas uzata por kazo, kiam litero estas 'i' kiel 'ability', e estas uzata por kazo, kiam litero estas 'e' kiel 'basket', o estas uzata por kazo, kiam litero estas 'o' kiel 'lemon', kaj a estas uzata por aliaj kazoj kiel 'column', 'data' ktp.


ʌ (up) -> a (ap)
ə:r / ʌ (hurry) -> a (hari)
ɑ: (father) -> aa (faada)
ɑ:r (card) -> aa (kaad)
æ (kat) -> a (kat)
æ: / ɑ: (ask) -> aa (aask)
ər (butter) -> a (bata)
ə:r (earn) -> aa (aan)
ə (column) -> a (kolam)

i (ink) -> i (ink)
i: (eat) -> ii (iit)
ə (ability) -> i (abiliti)

u (good) -> u (gud)
u: (food) -> uu (fuud)

e (end) -> e (end)
ə (student) -> e (stuudent)

ɑ, ɔ (ox) -> o (oks)
ɔ(:) / ɑ (dog) -> o (dog)
ɔ: (all) -> oo (ool)
ɔ:r (order) -> oo (ooda)
ə (lemon) -> o (lemon)

ai (ice) -> ai (ais)
au (out) -> au (aut)
iər (ear) -> ia (ia)
uər (poor) -> ua (pua)
eər / æər (air) -> ea (ea)
ei (aim) -> ei (eim)
ou / əu (open) -> ou (oupn)
ɔi (oil) -> oi (oil)

Tiurilate ankaŭ vokaloj en Esperanto estas 5 sonoj 'a', 'i', 'u', 'e', 'o'.

enhavo
2-2) skribi unu konsonanton per unu litero

Ni uzas 20 konsonantojn b, d, dʒ, f, g, h, j, k, l, m, n, p, r, s, ʃ, t, tʃ, v, w, z, kiuj estas skribitaj per 20 literoj b, d, j, f, g, h, y, k, l, m, n, p, r, s, x, t, c, v, w, z, respektive. Unu konsonanto estas skribita per unu litero. Por elparolo de litero 'j', ni rekomendas 'dʒ', dum ni toleras ankaŭ 'ʒ'. Ni ĉesas distingi tiujn 2 elparolojn kaj uzas unu literon 'j'. Ni elparolas 'l' tuŝigante langon al dento-karno. Ne gravas ĉu lasi langon tuŝigante al dento-karno dum elparolo, ĉu tuj maltuŝigi langon samtempe de elparolo. Por elparolo de 'r', ni rekomendas lango-vibran 'r' kiel elparolatan en la itala, la hispana ktp, dum ni toleras ankaŭ gorĝo-vibran 'r' kiel elparolatan en la germana, la franca ktp kaj 'r' kiel elparolatan en la japana, nur se tiuj 'r' povas esti distingeblaj el 'l'. Dume ni rekomendas eviti elparolon de lango-fleksigan 'r' elparolatan en la angla, kiu estas malfacile distingebla el 'l' (nur ŝerce). Ni anstataŭigas elparolon 'θ' per elparolo 't', kaj elparolon 'ð' per elparolo 'd', kiuj estas skribitaj per literumo 'th' en la nuna angla. Por elparolo 'hw' skribita per literumo 'wh' en la nuna angla, ni ĉiam elektas nur elparolon 'w' ne 'hw'.


b (bed) -> b (bed)
d (desk) -> d (desk)
ð (this) -> d (dis)
dʒ (judge) -> j (jaj)
ʒ (measure) -> j (meja)
f (free) -> f (frii)
g (go) -> g (gou)
h (house) -> h (haus)
j (you) -> y (yuu)
k (come) -> k (kam)
l (label) -> l (leibel)
m (move) -> m (muuv)
n (note) -> n (nout)
p (person) -> p (paason)
r (right) -> r (rait)
s (small) -> s (smool)
ʃ (show) -> x (xou)
t (text) -> t (tekst)
θ (think) -> t (tink)
tʃ (choose) -> c (cuuz)
v (vowel) -> v (vauel)
w (way) -> w (wei)
z (busy) -> z (bizi)

Per laŭ-elparola skrib-maniero, kiu korespondigas unu sonon kun unu litero por vokaloj kaj konsonantoj kiel supre, ni povas elparoli ĉiun ajn vorton nur se ni vidas la literumon, kaj ni povas literumi ĉiun ajn vorton nur se ni aŭskultas la elparolon. Tiurilate, ankaŭ Esperanto alprenas elparolan skrib-manieron unulitero-unusonan (pro tio, ĉapelitaj literoj kiel 'ĉ' estas enkondukitaj por esprimi sonon kiel 'ch' per unu litero). Se ni simpligas elparolojn de la anglaj vortoj, kompreneble fariĝas multaj sam-sonaj malsam-sencaj vortoj kiel jenaj.

first / fast -> faast
but / bat -> bat
cut / cat -> cat
by / buy -> bai
tree / three -> trii

Por tiaj vortoj, nepre necesas enkonduki novajn vortojn. Ĉar vortoj, kiuj fariĝas sam-nonaj malsam-sencaj vortoj pro ĉi foja simpligo en 2-1) kaj 2-2), estas tute malfacile distingeblaj vortoj en aŭskultado kaj elparolado por homoj, kies patra lingvo estas ne la angla, kaj la ekzisto de tiaj vortoj estas unu kialo, kiu malfaciligas aŭskultadon kaj elparoladon de la angla, do ni nepre devas fari ion por tiaj konfuzigaj vortoj.

enhavo
2-3) meti akcenton sur vorto-kapo

Ni metas akcenton sur vorto-kapo por ĉiuj vortoj.

Ĉar vorto-fino de plejparte da anglaj vortoj estas konsononto, vorto-fino kaj vorto-kapo inter najbaraj vortoj tendencas esti elparolataj kunmetite. Tio malfaciligas aŭskulte distingi limon inter najbaraj vortoj. Tiurilate kaze de Esperantaj vortoj, kies vorto-finon decidas ties vortoepeco (-o estas o-vorto, -a estas a-vorto, -e estas e-vorto ktp), vorto-fino de multaj vortoj estas vokalo kaj akcento de ĉiuj vortoj estas metita sur antaŭlasta silabo. Tio faciligas aŭskulte distingi limon inter najbaraj vortoj. Kaze de la angla, kies vorto-fino plejparte estas konsononto, meti akcenton sur vorto-kapo ŝajne helpas aŭskulte distingi limon inter najbaraj vortoj. Tiurilate ankaŭ akcento de hungaraj vortoj estas metita sur vorto-kapo.

enhavo







ŝlosil-vortoj: khmhtg, basic english, spanglish internationalized English, international English, Rationalized English, Englic, Japanglish, Brij-langwij-aiz-ed inglix