(Retpaĝo de GOTOU Humihiko)

Plenumita! eterna ĝuado

クリエイティブ・コモンズ・ライセンス 注意

NIHONGO
originala Nipon-lingva versio
paralela traduko inter Nipon-lingvo kaj Esperanto
al Retpaĝo de GOTOU Humihiko

Plenumita! eterna ĝuado

Mi vekiĝis
Aĥ, unusola dio Nuro
Mi reviviĝis, ĉu ne?
Estis vero, ke al tiu, kiu faris Sankta-Purigon estos donita eterna vivo en paradizo, ĉu ne? Aĥ de nun atendas min laŭvola ĝuo! Aĥ!

Estas du insuloj, kiuj situas en la centro de granda maro. Ambaŭ estas grandegaj insuloj kun ĉirkaŭ-longeco de kelk-cent mil-metro. Malgraŭ tio, distanco inter la bordoj de la insuloj estas nur kelk-dek mil-metro. Unu el la insuloj nomiĝas "Di-landa" insulo kaj la alia nomiĝas "Sci-landa" insulo. Pli antaŭe "Sci-landa" insulo estis sovaĝejo, kiu nomiĝis "Sovaĝa-insulo", kie preskaŭ neniu loĝis. Kontraŭe jam tiam multaj homoj loĝis en "Di-landa" insulo, kiu estis lando nomata "Di-lando".

Loĝantoj en Di-lando estas kredantoj de la religio Unusoladiismo. Unusoladiismo alprenas tute da tipaj instruoj, kiujn alprenas religioj, kiuj tiu-tempe naskiĝis en diversaj lokoj, ekzemple: "Absoluta ekzisto, unusola Dio kreis ĉi tiun mondon.", "Dio kreis homojn kaj donis lingvon kun literoj al ili.", "Antaŭ mil jaroj Dio donis al homoj Sankta-libron, en kiu estas skribitaj instruoj absolute ĝustaj.", "Do! Ĉio, kio estas skribita en Sankta-libro, estas prava." ktp.

La plej unika instruo estas "Ne manĝu bluaĵon, ĉar blua aĵo estas malpura.". En la insulo troviĝis multe da specoj de fruktoj, pomoj, faboj ktp, sed blua frukto nomata "nemanĝu-frukto" havis tiom fortan tokson, kiom oni mortiĝas, se oni manĝas tion. Tial en la tempo, kiam prapatroj vivis prenante tiajn de-plantajn manĝaĵojn, ŝajne naskiĝis diraĵo, ke bluaĵo estas tokso, kiu estis alprenita en Sankta-libro, iam, kiam Unusoladiismo estis naskiĝanta. Kvankam blua manĝaĵo kun tokso estas aktuale nur nemanĝu-frukto, homoj daŭrigis kutimon ne manĝi ĉiujn bluaĵojn eĉ birdojn, eĉ fiŝojn ktp dum kelk-cent jaroj, nur ĉar en Sankta-libro estas skribita, ke oni ne manĝu ĉiu-specajn bluaĵojn. Pro tio, ke plantoj kun bluecaj fruktoj, bluecaj animaletoj ktp, kiujn oni ne emas manĝi, tendencas pli facile viv-resti, do fruktoj, animaletoj ktp, kiujn oni kutimis manĝi, fariĝis poiome bluaj, dum ne bluaj fruktoj, ne bluaj animaletoj ktp estis elmanĝitaj de homoj dum kelk-cent jaroj. Tial en la insulo nun estas problemo, ke mankas manĝeblaj (ne bluaj) manĝaĵoj.

Dume, "Sci-lando" en "Sci-landa" insulo estas lando, kiu sendependiĝis de Di-lando. Di-lando kulturis Sovaĝa-insulon, kiu tiam estis sovaĝejo, kaj rapide progresigis teknikojn agro-kultulan, bredadan ktp bredante plantojn kaj animalojn taŭgajn por la loko. Estis junulo, nomata Budo, tiu, kiu faris ek-kaŭzon, kial "Sci-lando" fondiĝis. Kiam Budo estis infano, ri dubis, ĉu estas vere, "bluaĵo estas tokso". Tamen ĉar Budo timis provi mem manĝi bluajn manĝaĵojn, ri kaptis fiŝojn kaj provis manĝigi al ili diversajn bluajn fruktojn. Fiŝoj certe mortis, se nemanĝu-frukto estis manĝigita al ili, dum fiŝoj tute ne mortis, se bluaj fruktoj krom nemanĝu-frukto estis manĝigita al ili. Tiel serĉante bluajn manĝeblaĵojn Budo trovis, ke estas multe da bongustaj fruktoj, fiŝoj ktp bluaj. Budo kun fiero diris ĉi tiun trovegon al riaj patroj. Ili ege koleriĝis kaj promesigis rin neniam manĝi bluaĵojn. Budo pensis, ke estas nur stlutuloj, riaj patroj, kiuj tute ne povas kompreni tiom klaran kialon de ria trovo.

Budo ankaŭ pensis, ke antaŭ ĉio, kredi Sankta-libron "absolute ĝusta" estas malĝuste. Fakte, estis klare malĝuste, ke bluaĵo estas tokso. La fakto, "Bluaj fruktoj krom nemanĝu-frukto estas ne toksaj kaj multaj inter ili estas bongustaj." estas stronga pruvo, ke Sankta-libro estas ne absolute ĝusta. Malgraŭ tio, aĝuloj ĉirkaŭ Budo tute ne akceptis ĉi tiun klaran logikon. "Kial ĉi tiuj estas tiom stultaj!"

Budo nomis aferon, kies ĝusteco estas ankoraŭ ne certigita, "hipotezo" kiel ekzemple "bluaĵo estas tokso" ktp inkluzivante skribitaĵojn en Sankta-libro kaj nomis manieron aktuale klarigi ĝustecon de hipotezo "eksperimento" kiel ekzemple manĝigi al fiŝoj bluajn fruktojn ktp. Dum aĝuloj, ĉiuj el kiuj estis tro mal-cedemaj kaj el-kredis "hipotezo"jn skribitajn en Sankta-libro, tute ne volis nek provis aŭskulti "trovo"n de Budo, kelkaj el amikoj de Budo, kiuj estis infanoj, kunsentante konprenis manierojn de "trovo" kaj "eksperimento" de Budo.

Dum aĝuloj atentis pri Budo, ke ri estas danĝera infano, kiu logas infanojn al malbona penso, ri poiome multigante kamaradojn, kiuj kunsentas kun ri, kreskis al aĝulo.

Budo, kiu jam aĝuliĝis disiĝante de riaj patroj, fondante movadon "Eksperimentismo" kun kelk-dek junuloj, translokiĝis al Sovaĝa-insulo, kie ili provis kaj praktikis manieron vivi fruktoplene malkatenite de tradicioj de Di-lando. La junuloj kun Budo ĝuis ege riĉan manĝ-vivon, plantante plantojn, kiuj fruktigas bluajn fruktojn, kies sen-toksecon ili certigis per eksperimento kaj kaptante bluajn fiŝojn, bluajn animaletojn ktp, kies sen-toksecon ili certigis per eksperimento. Dum ŝajnis al konserv-emaj homoj, kiuj kredas Sankta-libron, ke la scenoj de la junuloj estas tro malkonvenaj kaj malsanktigaj, tamen el junuloj, kiuj serĉis eksciton kaj ĝuon, certa nombro da kunsentantoj daŭre aldoniĝis al loĝantoj de Sovaĝa-insulo, kiu multĝis jam al kelk-cent.

Budo estas diablo.
Mi devu mortigi Budon.
Tio estas Sankta-Purigo.

Kredo kaj Budo estis amikoj ekde infanoj. Kiam ili estis kresk-aĝaj, Kredo malsatante proponis al Budo ŝteli ruĝajn fruktojn enŝteliĝante en fruktejo.

"Ĉu ruĝan frukton?
Kial oni pensas, ke ri volas maĝi tian malbongustaĵon, eĉ riskante ŝtelon?
Estas stlutege, ke oni estas kaptita pro tia kialo!
Mi sciigos al vi lokon, kie troviĝas multe da bongustaj fruktoj!"

Budo sciigis al Kredo lokon, kie fruktas bluaj fruktoj kaj ke kvankam oni nur devas ne manĝi nemanĝu-frukton, aliaj bluaj fruktoj estas pli-malpli bongustaj kaj ne toksaj. Bluaj fruktoj estis certe bongustaj. Tamen daŭre ĉagrenis Kredon kulpo-sento, ke ri kontraŭas Sankta-libron.

"Tia estas tute sen-problema.
Sankta-libro estas nur rakonto, kiun malnovaj homoj pensis.
Kial vi kredas tian?
Fakte estas mensogo, ke bluaĵo estas tokso.
Estas malĝuste, ke Sankta-libro estas 'absolute' ĝusta.
Ĉar jam klariĝis, ke tio estas ne 'absolute' ĝusta, oni tute ne bezonas kredi tian!"

Mi timas Budon. Ri tute ne kredas Sankta-libron. Ri elkore ridindigas ĝin, pro tio, ke ĝi estas fabelo, kion malnovaj homoj faris. Estas certe, ke bluaj fruktoj krom nemanĝu-frukto estas ne tiom toksegaj, kiom oni tuj mortiĝas, se oni manĝas ilin. Tamen estas eventuale, ke iu malbona influo al korpo troviĝos estontece.

"Certe, povas esti ankaŭ tia ebleco.
Do, estas bone, nur esplori ankaŭ tion."

Budo diras tiel. Tia estas pens-maniero de Budo. "Bluaj fruktoj krom nemanĝu-frukto estas manĝeblaj" eĉ tian "tion, kion si eltrovis" ri ne faras kredi. Ri ĉion ajn provas dubi. Ri daŭrigas la sintenadon ekde infano. Certe, ankaŭ povas esti kazo, ke la maniero pli efike solvas diversajn problemojn. Estas ĉagrene, ke manĝeblaj ne-bluaj manĝaĵoj mankas en nuntmepa Di-lando. Se problemo estas koloro de fruktoj, kiu komence estis ne blua sed kiu iĝis blua dum ĉi kelk-cent jaroj, oni povas igi fruktojn po-iome ruĝaj per la maniero "bredado", kiun Budo eltrovis, fekundigante florojn inter kiuj havas pli ruĝecajn fruktojn. Tamen vidu la junulojn, kiuj aliĝas al Eksperimentismo en Sovaĝa-insulo. La sen-disciplinajn vivojn! Ĉu mi ne envias la aĉulojn? Ĉu mi ne envias Budon, kiu estas ŝatata kaj respektata de multaj junuloj? Ne nur tio, krome, junuloj sendube sopiras Budon, kies aspekto estas bela, kiel ankaŭ am-objekton! Do, kio? Al tiuj, kiuj vivas pure obeeme al Dio en ĉi mondo, estas garantiata feliĉo en paradizo, inkluzive de seksa amo laŭvola. Ne nur garantiata sed ankaŭ eterne. Ĉu mi elektu nur kelk-dek-jaran ĝuadon en ĉi mondo ĉu mi elektu eternan laŭvolan ĝuadon en paradizo estas mem-klare, kiel skribite en Sankta-libro. Mi eĉ ne bezonas ĉagreniĝi. Mi devas mortigi Budon. Tio estas justeco. Mi devu mortigi Budon, ĉar tio estas absolute ĝusta afero. El-purigi tiun, kiu daŭre malsanktigas Sankta-libron. Tio estas justeco, laŭ kia ajn penso. Estas mem-klare.

Kredo unuope ŝip-vetris al Sovaĝa-insulo. Ŝajnigante membron, kiu ĵus aliĝis al Eksperimentismo, Kredo demandante respondigis al membro, kiu laboris en kampo, lokon de la domo de Budo. Budo kun riaj infanoj kaj ria edzo ĝuste faradis rost-manĝadon. Rost-manĝado estis plej ŝatata speciale de infanoj kaj junuloj, el ĝuadoj, kiujn Bodo elpensis, t. e. fari fajron en placo kaj manĝi diversajn legomojn kaj viandojn de animaletoj rostante ilin. La aspekto de junuloj, kiuj gaje ĝuas la ĝuadon, estis terure malsanktiga por Kredo.

Aĉuloj ĝojas manĝante bluajn fruktojn kaj viandojn de bluaj animaloj. Kiom malsanktige. Ĉu mi eĉ unufoje eĉ momente sonĝis, ke mi volas eniri en la rondon, kie oni gaje petolas? Absolute ne. Ol tian teruran ĝuadon sed eternan ĝuadon laŭvolan, kiu estu garantiata al tiuj, kiuj sukcesis en Sankta-Purigo, mi volu akiri. Mi eĉ ne bezonas ĉagreniĝi.

"Bu-patro! Du-patro!"
Budo kaj ria edzo Dubo rostadis viandojn petate de infanoj.
Budo rekoninte min kaj levante manon al mi,
"Oo Kredo"
amike alvokis. Mi pikis la maldekstran bruston de Budo per tranĉilo laŭ deco de "Sankta-Purigo" skribita en Sankta-libro. Aŭdiĝas krioj de infanoj. Dubo, kies korpo estas malgranda, ĉirkaŭprenante du infanojn forkuris tutforte. Ŝajnas, ke ri de antaŭe decidis respektivan rolon kun Budo por kazo, kiam ĉi tia afero okazis. Vidante la situacion, Budo falis vizaĝo-supre kaj diris premante la sangantan bruston kun eltordita voĉo,

"Do, mi diris, ke Sankta-libro estas malĝusta. Koro estas ĝuste en mezo.".

Ŝajnas, ke ri altiris atenton al si eĉ iomete por akiri tempon por Dubo ĉirkaŭprenantan infanojn forkuri. Ĉu estas bone piki ĝuste mezon de la brusto por certe mortigi laŭ tio, kion Budo diras, ĉu mi obeu al ĝusta deco piki maldekstran bruston skribita en Sankta-libro? Mi petas, ke ri tuj mortiĝu laŭ la deco. O, ŝajne, ĉu ri mortiĝis? Ĉar ri ne spiras kaj la okuloj malfermitaj estas fiksitaj. Ri ja mortis. Bonege!

Sukcesis Sankta-Purigo. Per tio laŭvola ĝuado en paradizo estis promesita. Ankaŭ laŭvola seksa amo kaj ankaŭ laŭvola plezuro! Ankaŭ eterne. Bonege! Per tio mi povos pli bone ĝui ol Budo. Mi venkis Budon!

Post tiam, kiam Budo estis mortigita, la junuloj, kiuj apartenis al Eksperimentismo, iĝis pensi centrigante Dubon, ke sendependiĝi aparte de Di-lando estas nepre. Di-lando estis speco de sovaĝa diktatora-lando, kie religio-gvidanto nomata antaŭ-diristo decidas ĉion, kaj tute ne komercis kun aliaj landoj, kiuj eventuale troviĝas fore de la lando. Ŝajnas, ke la lando ne havis memkonscion kiel nacion. Tia-situacie, sendependiĝi aparte de Di-lando signifis, ne obei diritaĵon de la antaŭ-diristo nek obei skribitaĵon de Sankta-libro, ja decidi siajn aferojn per si mem, kaj starigi demokratia-nacion, kiu estis unuafoja provo.

Anoj de Eksperimentismo, ne celante tujan repagon por Budo, nek ekscitante fundamentistecajn membrojn de Unusoladiismo, preparis batalilojn por tiam, kiam necesas defenda batalo.

Kredo, centro de la fundamentisteca movado, disvastigis ideon, ke Sankta-Purigi membron de Eksperimentismo estas justeco kaj ke tiu, kiu faris la Sankta-Purigon, akiros eternan ĝuadon ĝuste skribitan en Sankta-libro. Facile antaŭvideblis, ke ekscite de la Sankta-Purigo de Kredo mem, membroj de la fundamentismo eble alvenas al Sovaĝa-insulo por celo de Sankta-Purigo kaj eble ekmortigas ĉiun ajn, ĉar ili vere kredis, ke nur se ili plenumas Sankta-Prigon, do ili ekpovas iri al paradizo, kie ili povas ĝui eternan ĝuadon.

Eksperimentismo en Sovaĝa-insulo, kiu komence ne speciale preparis batalon, dume progresigis diversajn batalilojn por kapti birdojn kaj animaletojn de fora loko. Batalilo utiliganta fortigitan arko-risorton kun celilo por precize pafi sagon ebligas kapti ĉasaĵon, kiu situas kelk-cent metrojn for. Krom tio, Eksperimentismo komencis uzi ŝton-ĵetilon utilagantan principon de levilo kaj eĉ pulvon faritan de miksitaj karbo, sulfuro, salpetro ktp, kvankam ili estis ankoraŭ sur eksperimenta ŝtupo.

Dume ĉar la fundamentismo, kiun Kredo estris, havis nur tranĉilegojn kaj pik-stangojn, uzeblajn nur por inter-proksimiĝa batalo, krom paf-arkoj, kiuj pafis sagon nur en kelk-dek metroj, ŝajnis, ke ili tute ne ebligas batalon kun Eksperimentismo, eĉ se anoj de la fundamentismo alvenas al Sovaĝa-insulo kun tiaj bataliloj. Tiu-sence, al membroj de Eksperimentismo tio estis granda ŝoko, ke Budo estis facile mortigita de Kredo, ĉar ili estis tro sen-defendaj, kvankam ankaŭ ĝis nun ili havis sufiĉan forton por defendi sin kontraŭ tia mortigo kiel Sankta-Purigo. Membroj de Eksperimentismo, gardigante marbordon, progresigis evoluadon de batalilo kaj pretigadon de muro farita de ligno-kolonoj laŭ la marbordo. Interalie, nur se el-fariĝis la batalilo "pafilo", kiu pafas feran globeton eksplodigante pulvon, ŝajnis, ke defendebleco de Eksprimentismo iĝos ne-venkebla.

Fojfoje kelkaj el la fundamentismo alvenis al Sovaĝa-insulo kun-portante batalilojn, pro kiuj ŝajnas, sendube ke ili venis por Sankta-Purigi. Eksperimentismo trafis tian alvenintojn per sago kun modera tokso kaj kaptis ilin kiel kaptitojn. Eksperimentismo regalis la kaptitojn per laŭeble bongustaj manĝaĵoj kuiritaj de bluaj birdoj, bluaj fruktoj ktp. Dum pli ol 80 procentoj da kaptitoj rifuzis manĝi ilin kaj mortiĝis pro malsato, parte da kaptitoj manĝis bluajn manĝaĵojn dirante "bonguste". Eksperimentismo vidigis al la kaptitoj, kiuj kutimiĝis manĝi bluajn manĝaĵojn, progresintajn teknikojn de ter-kulturo, animalo-ĉasado, fer-farado ktp en Sovaĝa-insulo kaj refreŝigis ilian cerbon katenitan de Unusoladiismo, konvinkante ilin pri "malĝustecoj" de Sankta-libro, po unu kiel "bluaĵo estas tokso".

Tiel dum 80 procento da kaptitoj, kiuj alvenis al Sovaĝa-insulo por Sankta-Purigi mortiĝis pro malsato, 20 procento da kaptitoj almembriĝis al Eksperimentismo rimarkante malraciecon, ke ili kredis sen-kialan aferon ĝis nun. Tio, ke kredanto de Unusoladiismo forĵetas kredadon rimarkante malraciecon kredi sen-kialan aferon, nomiĝis "el-di-iĝo". Certe po-iome multiĝis ankaŭ "el-di-iĝintoj"

Dume membroj de la fundamentismo kreskis koleron por tia situacio kaj iu-okaze Kredo provis al-landiĝi al Sovaĝa-insulo kun kelk-cent batalantoj de Sankta-Purigo. Tamen atakite de diversaj bataliloj, kiujn Kredo kaj alilaj ne vidis eĉ nek imagis ĝis nun, kiel ekzemple: fajro-sago, bomb-atako de ŝton-ĵetilo, pafilo-atako, kiu ne permesas kompreni "kio okazis" ktp, tute da iliaj ŝipoj sub-akviĝis antaŭ al-landiĝo. Kredo kaj aliaj, kiuj apenaŭ naĝante revenis al Di-landa-insulo, devis rezigni sen-pripensan Sankta-Purigon, vidinte montritajn tro progresintajn teknikojn de Eksperimentismo kun ĵaluza bedaŭro. Tia-situacie Di-lando, kie Kredo, kiu Sankta-Purigis Budon, akiris postenon de antaŭ-diristo, fariĝadis pli fundamentisma diktatora-lando ol ĝis nun. Ĉar Kredo strikte igis loĝantojn obei instruojn kiel "Ne manĝu bluaĵojn.", multiĝis ankaŭ mortintoj pro manko de nutro. Patro, kiu manĝigis bluan frukton al ria infano por savi rin kontraŭ manko de nutro kaj la infano, kiu saniĝis manĝinte bluan frukton, estis Sankta-Purigitaj. Grupoj, kiuj kontraŭas kontraŭ tian manieron de Kredo, ofte okazigis en-landajn bataletojn. Dum tia situacio estas tipa al religia diktatora-lando, ankaŭ Di-lando tiel malmultigis loĝanto-nombron kaj mal-fortigis land-fortecon.

Dume Eksperimentismo en Sovaĝa-insulo multigis loĝanto-nombron pro "el-di-iĝintoj" el kaptitoj kaj "el-di-iĝintoj", kiuj forkuris el Di-lando celante "el-di-iĝo"n kaj volis loĝigi en Sovaĝa-insulo. De tiam, kiam iĝis malofte, ke membroj de la fundamentismo alvenas al Sovaĝa-insulo por Sankta-Purigi, "el-di-iĝo" iĝis signifi, ke kredantoj de Unusoladiismo transloĝiĝas en Sovaĝa-insulo forkurante el Di-lando. Loĝantoj en Sovaĝa-insulo, kie multiĝis loĝanto-nombro, decidis fondi sendependan landon "Sci-lando" kaj komencis prepari manieron regi la landon. Ekzemple pensate, "Anstataŭ maniero, ke Dubo kaj parte da estraranoj decidas aferojn pri Sovaĝa-insulo, ĉu maniero sama kiel Eksprimentismo povas aplikiĝi ankaŭ por decidi pri aferojn pri Sovaĝa-insulo?", lando-fondado de "Sci-lando" komenciĝis. Nun Dubo fariĝis ĉefo de Sovaĝa-insulo heredante intencon de Budo. Kompreneble ĉu Budo ĉu Dubo sendube havis taŭgajn kapablon kaj karakteron kiel ĉefo de insulo, sed tamen estas ne garantiata, ke parenco de ĉefo de insulo daŭre havos taŭgajn kapablon kaj karakteron ankaŭ estontece. Do, decidiĝis regula-periode re-elekti ĉefon de insulo el estraranoj per maniero "voĉdono" kaj decidiĝis regula-periode re-elekti eĉ estraranojn el loĝantoj en Sovaĝa-insulo. Tia regularo skribaĵ-iĝis kaj nomiĝis "Landa-Leĝo". Dum aldoniĝis al Landa-Leĝo diversaj reguloj, kiujn insulo-loĝantoj devu obei, la reguloj estis minimumaj inter-konsentoj, kiujn oni decidis por insulo-loĝantoj por ne atenci reciprokajn vivadon kaj posedaĵon. Tial eszistis kialo: t.e. estraranoj decidis la regulojn interparolante, ke kun-vivado de insulo-loĝantoj pli bone bon-iros, se oni reciproke obeos tiujn ol oni ne obeos tiujn. En Landa-leĝo skribaĵ-iĝis ankaŭ procedo, kiu ebligas "modifi" Landa-Leĝon mem, en kazo, kiam agadoj de insulo-loĝantoj ne bon-iras post rezulto de "eksperimento" por klarigi ĉu bon-iros ĉu ne bon-iros per Landa-Leĝo decidita de tiu-tempaj estraranoj, ĉar interparolado de estraranoj kompreneble ne ĉiam faras perfektan juĝon. Nome "Landa-Leĝo" estis sistemo, kiu povas plibonigi sin mem, tute malsame kiel "Sankta-libro", kiu ne povas plibonigi sin dum pli ol kelk-cent jaroj pro sankta ne-tuŝebleco.

Ĉi tiel civilizo de "Sci-lando", akirinte socian sistemon kaj sciencan teknikon, kiu ebligas plibonigi sin mem per eksperimento, pli kaj pli progresadis.

Kvankam duma Di-lando po iomete alprenis la rezultatojn de civilizo de "Sci-lando", la loĝantoj daŭrigis similan vivadon dum pli ol kelk-cent jaroj ne plibonigante tion nek progresante pro tio, ke "Sankta-libro" estas regulo de ĉio. Post tiam, kiam praktikiĝis tekniko de geno-modifo en Sci-lando, ebliĝis facile produkti ne bluajn manĝaĵojn ankaŭ en Di-lando. Kvankam Di-lando ĉi tiel devis danki al Sci-lando pro multaj teknikoj, aperis en konstanta ofteco anoj el la fundamentismaj kredantoj de Unusoladiismo, kiuj volas plenumi mortigon por ĉiuj ajn loĝantoj en Sci-lando, nome "Sankta-Purigon", malbone utiligante la teknikojn kiel bombon ktp. Tia ĉiu-ajna mortigo estis vere sen-solvebla, ĉar antaŭ ĉio, plenumontoj de ĉiu-ajna mortigo vere kredis, ke ili povos iri al paradizo, kie eterna ĝuado estos garantiata, nur se ili plenumos "Sankta-Purigi" bonfarajn loĝantojn en Sci-lando. Tial por tiaj plenumontoj de mortigo, fari ĉiu-ajnan mortigon eĉ per la maniero "sin-eksplodigo" estis nur antaŭĝoja cermonio, kiu certigas al-paradiziĝon, ĉar la plenumontoj vere kredis, ke ili povas iri al paradizo pro la sin-eksplodigo.

Kredi -- tio estas instinkto, kiun animaloj akiris por multigi mallonga-tempan avantaĝon en severa viv-konkuro, kie pli malfortaj specoj estas manĝitaj de pli fortaj specoj. Se ventro hazarde ek-doloras post manĝo de blua frukto, nur kredi "ventro doloras pro blua frukto" estis eble pli avantaĝe ol pripensi pri aliaj eblecoj dubante kiel "ventro povas dolori ne pro blua frukto" por viv-resti en evoluo-procedo de animaloj en urĝa situacio, kie ĉu manĝi ĉu manĝita dependas de tuja juĝo. Tamen ĉar tiu maniero ne povas modifi unue kreditan hipotezon, eĉ se tio inkluzivas malĝustecon, do estas danĝero, ekzemple ke specoj for-mortas, kiam malaperis manĝeblaj aĵoj krom nur bluaj fruktoj. En tia okazo, estas eble, ke ankaŭ kapablo "dubi" estis akirita per evoluo, kiel viv-restis individuo, kiu havas eblecon "dubi", ke bluaj fruktoj eble povas esti manĝeblaj.

Por animaloj por poviĝi pruvi diversajn hipotezojn per "eksperimento" utiligante la kapablon "dubi", necesis evolui al speco homo, kiu akiris hom-nivelan inteligenton. Tamen eĉ al homoj, kiuj akiris hom-nivelan inteligenton, instinkto "kredi" daŭre influis tro malbone. Dum ne tre ĝenas aliajn nur kredi tiu-nivelajn instruojn kiel "Vi devu ne manĝi bluaĵojn.", tamen estas sen-solveble ĝenigege kredi instruon kiel "Vi devu "Sankta-Purigi" tiujn, kiuj ŝajne malsanktigas Sankta-libron, eĉ per mortigo."

Finfine dum kelk-cent jaroj ekde post fondado de Sci-lando, sciencaj teknikoj, sociaj sistemoj kaj edukaj sistemoj en Sci-lando po-iome en-fluis en Di-lando. Ĝuste samkiel seksa eduko por regi seksan instinkton, ankaŭ "pens-maniero"-eduko por regi kredi-instinkton penetris en Di-lando. Korespondante maloftiĝon de apero de krimuloj, kiuj faras seksan krimon ne povante regi seksan instinkton, maloftiĝis ankaŭ apero de krimuloj, kiuj faras Sankta-Purigan krimon ne povante regi kredi-instinkton, dank'al disvastiĝo de eduko. Tio bezonis vere longan tempon pli ol kelk-cent jarojn.

"Mi reviviĝis, ĉu ne?"
"Jes, tamen tio ne estas reviviĝo pro Sankta-Purigo, kiun vi pensas."
"Ĉu ĉi tieo estas ne paradizo?"
"Vi pravas. Ĉi tieo estas sama mondo, kie vi loĝis antaŭe. Aldone, ne observiĝas pruvo, ke necesaj informoj por daŭrigi konscion de homoj translokiĝas post mortiĝo al alia kosmo kiel 'paradizo'. Tio signifas, ke preskaŭ tute ne estas ebleco, ke krom vi, kiu nun vekiĝis ĉi tie, 'vera' vi reviviĝis ie en alia kosmo nomata 'paradizo'."
"Do, kio estas mi?"
"Vi estas revivigita homo, kiu estis revivigita per nuna tekniko el alkoholo-banita cerbo de Kredo, kiu laŭ onidiro mortiĝis antaŭ ĉirkaŭ mil jaroj. Pro tio, ke vi tiam estis antaŭ-diristo, via mortinta korpo daŭre estis konservata banite en alkoholo en kesta mortintujo perfekte fermita kontraŭ aero laŭ tradicia maniero de Unusoladiismo. Kvankam situacio de kemiaĵoj en via cerbo estis tre ŝanĝita kompare kun situacio tuj post via morto, tamen per nuna tekniko nomata "mala-analizo" ni povis re-produkti cerbon en situacio tuj post via morto en senlima precizeco. Ankaŭ ĉi tio dankas al tio, ke scienca tekniko progresis per Eksperimentismo, kiun Budo komencis."
"Atendu momenton. Ĉu mi ne reviviĝis pro Sankta-Purigo? Kial mi ne reviviĝis dum mil jaroj, kvankam mi sukcesis Sankta-Purigon mortiginte Budon?"
"Kiel Budo diris, Sankta-libro de Unusoladiismo estis simple malĝusta. Estis ankaŭ bluaj manĝaĵoj sen tokso. Tiu nur unu kontraŭ-ekzemplo, kiun Budo montris, estis sufiĉa por kompreni, ke Sankta-libro estas ne absolute ĝusta. Tamen, vi ne povis kompreni tion. Fakte, kvankam vi plenumis Sankta-Purigon, vi ne reviviĝis, nek paradizo estas ĉi tieo."
"Do, Budo estis ĝusta kaj mi estis malĝusta, ĉu?"
"Jes, tio pravas."
"Ĉu estis malĝusta, fundamentisma sen-ĝuada viv-maniero de mi, kiu rifuzis ĝui dum mi vivas, esperante eternan ĝuadon en paradizo? Ĉu neniom restis laŭvola ĝuado, kiu estis certe garantiata por mi, kiu longe eltenis sen-ĝuadan vivon?"
"Aa, se vi timas tian, tio solveblas divers-maniere. Nuna tekniko de virtuala realo ebligas por vi travivi "laŭvolan ĝuadon", kian vi imagas, eĉ eterne, se vi volas. Tamen, kialo, kial tia eblas, estas absolute ne pro tio, ke vi plenumis Sankta-Purigon sed dankinde pro tio, ke Budo fondis Eksperimentismon neante Sankta-libron. Se Budo ne fondis Eksperimentismon en tiu tempo, progreso de scienca tekniko ŝajne malfruiĝis almenaŭ pli ol mil jaroj. Eĉ se tekniko sam-nevela kiel nuna plenumiĝos post mil jaroj de nun, estos neeble, ke vi estas ĉi tiel revivigita, pro tio, ke via mortinta korpo tro difektiĝos."
"Do, ĉu mi devas danki al Budo? Ĉu tio estis nur erara mem-avantaĝo, ke mi mortigis Budon?"
"Jes, vi ja progresis al nivelo, ke vi povas pensi tiel. Ankaŭ tio estas pro tio, ke progresis scienca tekniko kapabla revivigi vin, dank'al Eksperimentismo, kiun Budo fondis."
"Ve. Kiam ni estis infanoj, Budo kaj mi estis amikaj amikoj. Budon, ĉu estas ne eble revivigi Budon samkiel min? Mi devas pardon-peti al Budo."
"Tio ne eblas. Dum via cerbo estis konservata banite en alkoholo, korpo de Budo moritigita de vi estis bruligita en funebra ceremonio kaj necesaj informoj por revivigo malaperis. Tamen, mallonga 30-jara vivo de Budo ĝis ri estis mortigita de vi estis... Ne nur temas pri Budo, Budo kaj riaj kamaradoj, kiuj povis reale travivi novajn eltrovojn kaj elpensojn unu post alia en fondanta tempo de Eksperimentismo, ŝajne plenumis tiom interesigan kaj signifoplenan vivon, kiom tute ne atingeblas "laŭvola ĝuado", kiun vi travivos de nun en virtual-reala simulado."




















FINO







































検索用鍵語: khmhtg ショートショート 短編集 初期作品集  実験文学 実験小説 前衛小説 前衛文学  あらすじ小説 漢文  あらすじ文学 反テロ小説 反テロ文学 反宗教小説 反宗教文学  共通テスト反対 共通テスト廃止 高度な記述式試験反対 高度な記述式試験廃止