注意
Ĉi-paĝon skribis: GOTOU Humihiko
paralela traduko inter Nipon-lingvo kaj Esperanto
暴走しやすいシステムと暴走しにくいシステム(元の文章)
後藤文彦の頁
Retpaĝo de GOTOU Humihiko

Facile freneziĝema sistemo kaj malfacile freneziĝema sistemo

Facile freneziĝema sistemo (fundamentismo, radikala partio, ktp)

  1. Oni pensas, ke ekzistas "absolute ĝusta afero".
  2. Oni kredas "absolute ĝustan aferon" senkondiĉe.
  3. Tiu-rezulte, estas ebleco freneziĝi por realigi "absolute ĝustan aferon".

Nome, ne troviĝas funkcio modifi eraron. Do la sistemo ne povas progresi por ĉiam.

Malfacile freneziĝema sistemo (demokratia socio, scienca komunumo, ktp)

  1. Oni elektas uzi "nuntempe la plej bonan manieron".
  2. Oni ne malhelpas dubi "nuntempe la plej bonan manieron".
  3. Tiu-rezulte, se troviĝis pli bona maniero, oni modifas "la plej bonan manieron".

Nome, troviĝas funkcio modifi eraron. Do la sistemo povas progresi.


1. Oni pensas, ke ekzistas "absolute ĝusta afero".

Eĉ se ekzistas "absolute ĝusta afero", tiu, kiu juĝas, ke "absolute ĝusta afero" estas absolute ĝusta, estas vi mem. Jam kiel kompreneblas laŭ viaj travivoj, oni eraras en kalkulo, eraras en litero-skribo kaj eraras en diversaj aferoj. Via juĝo estas tute ne perfekta kaj tio ofte eraras. Ĉu via juĝo, ke "absolute ĝusta afero" estas absolute ĝusta, estas vere ĝusta? Antaŭ ĉio, "absolute ĝusta afero", kiun vi decidis kredi kiel "absolute ĝustan aferon", estas ekzemple "vortoj de dio" en kazo de religio aŭ vortoj de gvidanto en kazo de samideana partio ktp. Ŝajne tiu kialo estas ekzemple, ke vortoj diritaj de dio, gvidanto ktp, kiuj absolute ne eraras ĉar ili estas absolutaj ekzistoj, estas "absolute ĝustaj". Bone, ni cedante supozu, ke "vortoj de dio" mem estas "absolute ĝustaj". Do, per kia maniero la enhavo de "absolute ĝustaj aferoj" enmetiĝis en via kapo? Ekzemple en kazo de literoj skribitaj en sankta libro, nun-uzata versio de la sankta libro estas presaĵo, kiu multefoje travivis tradukojn kaj redaktadojn en historio kaj nun tio estas enmetita en komputilon kiel elektorona donitaĵo per iu homo, plie redaktita kaj presita, eĉ se tio estis skribite restigita de malnova antaŭ-diristo aŭ la kredantoj, kiuj rekte aŭdis voĉon de dio, eĉ se la unua sankta libro estis rekte produktita de dio. Ĉar "voĉoj de dio" trapasis laborojn de multaj homoj, ĝis kiam tio fariĝis presliteroj sur sankta libro, estas ebleco, ke tien eniris malĝusteco kaj miskompreno (aŭ intencaj adaptado kaj modifo). Se diri pli juste, estas eĉ ebleco, ke enhavo skribita en sankta libro estas nur fikcio, kiun malnova homo pensis.

Do, kiel pri la kazo, ke oni juĝas vortojn diritajn de religio-gvidanto kiel "absolute ĝustajn"? Ja, vortoj, kiujn homo diras, plie povas esti adaptitaj kaj modifitaj.

Krome, eblas la kazo, ke oni aŭdis voĉon, kion dio rekte alparolis en via kapo. Tia facile okazeblas. Probablece pli superas la ebleco, ke tio estas iluzi-aŭdo, kiun via cerbo faras.

Kiel jam klariĝis laŭ travivo, via cerbo tute ne perfektas. Via juĝo estas tute ne perfekta kaj tio ofte eraras. Ĉu via juĝo, ke "absolute ĝusta afero" estas absolute ĝusta, estas vere ĝusta?

1. Oni elektas uzi "nuntempe la plej bonan manieron".

Kialo, ke homoj havas econ kredi ion, eĉ se ne troviĝas pruvo, ŝajne estas ke homoj evoluis tiel pro tio, ke niaj prapatraj animaloj kun tia eco pli facile viv-restis ol ili sen tia eco, kiam ili ankoraŭ ne havis sufiĉan juĝ-kapablon. Ekzemple, eblas kazo, ke ĉar ventro doloriĝis post manĝo de blua frukto, do oni decidas kredi "Ventro doloras, se oni manĝas bluaĵojn." kaj decidas ne manĝi bluaĵojn. En la tempo, kiam oni ne sciis manieron science esplori kaŭzon, kial ventro doloriĝis, "ne manĝi bluaĵojn" eble povis esti "nuntempe la plej bona maniero". Eĉ se "ventro doloriĝis post manĝo de blua frukto" estis persona travivo, tio ja estas malforta pruvo, kvankam tio estas ne tia-nivela pruvo, per kia nivelo oni povas konkludi sciencan juĝon laŭ normo de nuna scienco, ĉar numero de ekzemploj estas nur unu kaj reapero de la fenomeno estas ne certigita. Se multaj homoj eksperimentite manĝis bluan frukton kaj se iliaj ventroj doloriĝis nur en sama ofteco, kiam oni manĝis alian manĝaĵon, do la homo, kiu unue manĝis bluan frukton, eble hazarde manĝis bluan frukton, kiam ria ventro estis doloriĝonta pro alia kaŭzo. Aŭ, eblas ke blua frukto mem estis ne kaŭzo de ventro-doloro sed vera kaŭzo estis ke ri manĝis putrintan frukton. Se tio pli certiĝis laŭ diversaj pruvoj, estas pli bone, forĵeti hipotezon "Ventro doloras, se oni manĝas bluaĵojn." kaj alpreni novan hipotezon "Ventro doloras, se oni manĝas putraĵojn." Ĉar nuntempaj homoj fariĝis sufiĉe saĝaj, ili poviĝis eksperimente pruvi multe da sciencaj hipotezoj kaj apliki tiujn al teknikoj utilaj por vivo. Kvankam nuntempaj scioj de scienco kiel skribitaj en lerno-libro de scienco estas certaj scioj ankaŭ laŭ reaperigebleco pruvitaj de multefojaj eksperimentoj, tamen ĉiam restas ebleco, ke la scioj iam estos kontraŭ-pruvitaj kaj estas ne tabuo provi kontraŭ-pruvi la sciojn. Dume, okazas vere malofte, ke la hipotezo, kies reaperigebleco jam estis certigita de multefojaj estintaj eksperimentoj, estas kontraŭ-pruvita. Tiusence, la hipotezoj, kiun scienco alprenas, estas "nuntempe la plej verŝajnaj hipotezoj" kaj ĉar oni povas uzi la hipotezojn por apliki realajn tekniojn kiel fari aĵojn, do tio estas "nuntempe la plej bona maniero".

Aliflanke dum sociaj sistemoj kiel nacia suvereneco, libereco de parolo, ktp estas ne manieroj, kiuj estis pruvitaj de sciencaj manieroj, tamen tiaj sistemoj estas socie-eksperimentate alprenitaj al aktualaj demokratiaj ŝtatoj, kie oni pensas, ke la sistemoj estas "nuntempe la plej bonaj manieroj" (por homoj, kiuj kun-havas valor-senton, ke la socio, kie laŭeble pli multaj homoj povas feliĉiĝi, estas bona socio).


2. Oni kredas "absolute ĝustan aferon" senkondiĉe.

Ekzistas pens-maniero, ke kredi estas bone kaj dubi estas malbone. Se temas pri konfido-rilato inter homoj, tio estas eble ne tute malĝusta. Tamen konfidindeco de konfidinda homo estas grand-parte juĝita de pruvoj kaj rezultaloj laŭ inter-rilatoj ĝis tiam. Se oni kredas ĉiujn ajn ne-konatojn kun neniom da pruvoj nek rezultaloj unuavide pro tio "Kredi homon estas bone.", do oni estos certe trompita de trompistoj. "Kredi senkondiĉe" estas tre danĝere kaj dubi, kiam estas strange, estas grave. En konfido-rilatoj inter patro kaj filo, inter amantoj ktp, povas ekzisti valor-juĝo, ke avantaĝo povi daŭre doni amon estas pli granda ol mal-avantaĝo esti daŭre perfidita. Se temas pri rilato nur inter persono kaj persono, emo daŭre kredi malgraŭ ebleco de perfido eble povas esti problemo de persona elektado. Do, ĉu estas bone, senkondiĉe kredi insistojn, "Mondo paciĝos, se oni faros tian.", "Homoj povos feliciĝi, se oni faros tian." ktp ? Provi realigi proponon por mondo aŭ homoj envolvas aliajn personojn. Krome, ĉar kio estas "paco", "feliĉo" ktp dependas de valor-sento, do objektive "ĝusta" maniero ne povas ekzisti. Se oni malgraŭ tio devigas "pacon", "feliĉon" ktp al ĉiuj homoj, do certe okazos konflikto. Se okazas konflikto per la maniero, kiu estas "ĝusta" laŭ ĝisnuna penso, do dubu, ĉu la maniero estas vere bona maniero ĉu ne. Dubi, kiam estas strange, estas tre grave por defendi freneziĝon.

2. Oni ne malhelpas dubi "nuntempe la plej bonan manieron".

Kiel estas jam komprenite laŭ travivo, juĝo de homo estas ne perfekta. Kiom ajn "absolute ĝusta afero" laŭ ĝisnuna penso eventuale povas esti malĝusta. La ebleco ne malaperas. Se oni malpermesis dubi "absolute ĝustan aferon", tio estos neniam modifita, eĉ se "absolute ĝusta afero" inkluzivas malĝustecon. Tio faras eblecon freneziĝi iam. Antaŭ ĉio, se oni havas memfidon, ke "absolute ĝusta afero" estas "absolute ĝusta afero", do dubi tion estas tute sen-probleme, ĉar se tio estas vere ĝusta, do tio ne estos kontraŭ-pruvita, eĉ se tio estos dubita multefoje, kaj ties vereco pli certiĝos. Krome, nur se oni permesas dubi "absolute ĝustan aferon", do estas ebleco, ke iu dankinde trovas kaj modifas malĝustecon, eĉ kiam "absolute ĝusta afero" inkluzivas malĝustecon. Tiel, se oni vere ĉasas "pli ĝustan" aferon, permesi libere dubi kaj kritiki estas pli avantaĝaj strategioj. Aktuale, per la maniero scienco sukcesis okulfrape progresigi sciencan teknikon kaj ankaŭ demokratia ŝtato iu-nivele sukcesis doni al pli multaj ŝtatanoj homecan vivon, kompare kun ŝtato regata de absoluta reĝo en la tempo, kiam utiligo de sklavoj kaj farmantoj estis antaŭ-kondiĉo. Tial libereco de parolo, kiu ebligas liberan krition, estas nepra por funkciigi demokratian socion.


3. Tiu-rezulte, estas ebleco freneziĝi por realigi "absolute ĝustan aferon".

Dum estas probleme kredi objektive eraran aferon kiel "ĉiuj malsanoj estas kuraceblaj per preĝado", estas ŝajne ne probleme kredi aferojn, kiuj apartenas al valor-sento, kiel "ami homon estas tre bone", "ĉiuj homoj estu egalaj" ktp. Tamen, ĉar por realigi tian aferon rilatan al valor-sento, oni devas rilati kun realaj socioj kaj realaj homoj, do tio jam ne povas aparteni nur al persona problemo pri valor-sento. Ankaŭ "absolute ĝusta afero" estas "interpretita" en diversaj sencoj por rilatigi tion kun realo kaj oni ek-faras variaĵojn de "absolute ĝusta afero", kiuj jam ne povas resti en problemo pri valor-sento. Ekzemple, oni aldonas al listo de "absolute ĝustaj aferoj" kaj ekkredas troigitan variaĵon kiel 'por realigi "ĉiuj homoj estu egalaj", oni devas forigi kontraŭa-ideanojn, eĉ se oni devas for-mortigi grupon de nacio, kiu kontraŭas la ideon'. Dubi, kiam estas strange, estas tre grave por defendi freneziĝon.

Tiu-rezulte, se troviĝis pli bona maniero, oni modifas "la plej bonan manieron".

Se troviĝis pli bona maniero, oni modifas "la plej bonan manieron". Tio ne nur modifas eraron de hipotezo, kiun oni nuntempe rigardas kiel "ĝustan" kaj ankaŭ havas funkcion plibonigi "nuntempe la plej bonan manieron" en "pli bonan manieron". Ĉu havi tiun funkcion ĉu ne havi fariĝas ŝlosilo, kiu povas ĉu okulfrape progresigi kun-historian sistemon, ĉu ne. Kvankam astrologio kaj ĉina medicino havas kelk-mil-jaran historion, ili ne progresis al modera astronomio nek moderna medicino, kiuj apartenas al kadro de moderna scienco, dum la kelk-mil jaroj. En la ora epoko de islamo ekde ĉirkaŭ la 9a jarcento, progresadis scienco kaj medicino, sed religio-gvidanto Al-Ghazali kontraŭis eblecon rilatigi kaŭzon kaj rezulton instruante, ke oni ne povas antaŭvidi kio okazos ( Articles by Pervez Hoodbhoy ). Japana matematiko, kiu eltrovis eĉ integradon, eble povus pli progresi, nur se ĝi ne alprenus sekretismon. Aliflanke, moderna scienco progresis en Eŭropo, kie oni tiom profunde influiĝis per religio, kiom oni havis malfacilecon por kompreni sun-centrismon kaj evoluismon. Tio eble povas esti pro tio, ke nur hazarde eniĝis "funkcio modifi eraron" aŭ eble povas rilati kun progreso de demokratio. Antaŭ ĉio, por iu ajn afero por progresi, necesas sistemo "publikigi" la aferon, "bonvenigi kritiojn" kaj "plibonigi la aferon, se troviĝis pli bona maniero".


Mi provis laŭeble simple montri malsamecon inter facile freneziĝema sistemo kaj malfacile freneziĝema sistemo en mia kompreno, laŭ vid-punkto ĉu troviĝas funkcio modifi eraron ĉu ne. Sed mia prova klarigo estas eble ankoraŭ ne sufiĉe komprenebla. Tion, ke funkcio modifi eraron tre bone funkcias en scienco kaj demokratio, klarigas la verko de Carl SAGAN "La demono-obsedita mondo -Scienco kiel kandelo en mallumo" uzante multe da tre kompreneblaj ekzemploj. Ke mi legis la verkon de SAGAN, ek-pensigis al mi, ke gravas funkcio modifi eraron. Dume, la verko de Richard Dawkins "La Dio Iluzio" provis batali rekte kaj ĝisfunde kontraŭ religio insistante, ke eĉ moderaj religioj havas danĝerecon iam ŝanĝiĝi en radikalismon, nur se ili havas "principon senkondiĉe respekti religiajn kredojn". Tiusence, por homoj, kiuj simpatias al kredantoj de religio kaj al religia pens-maniero, eble la verko de SAGAN estas pli facile(senkolere) legebla. Estas sufiĉe malfacile klarigi gravecon de funkcio modifi eraron laŭeble facile-kompreneble ankaŭ al kredantoj de religio per ne tre longa teksto montrante respekton al kulturaj flankoj de religio. Antaŭ ĉio, publikigante ĉi tiun tekston, mi volas provi poiome plibonigi esprimon aŭdante opiniojn(kritikojn) de aliaj homoj.
Tiu-rilate, ekzemplo de provo esprimi problemon de sintenado "kredi senkondiĉe" per rakonto kiel fabelo estas Plenumita! eterna ĝuado .


Aldono(22-04-23): Mi prove ordigis unu el tipaj problemoj de socia sistemo de ŝtato, kiu observiĝas en la invado de Rusio al Ukrainio, laŭ mia kompreno.

Ŝtato, en kiu estro kaj registaro povas facile krimi, kaj ŝtato, en kiu estro kaj registaro ne povas facile krimi

Ŝtato, en kiu estro kaj registaro povas facile krimi (diktatora ŝtato, despotisma ŝtato ktp)

  1. Konstitucio ne garantias liberecon de parolo, kiu permesas kritiki estron kaj registaron.
  2. Estro kaj registaro povas malpermesi kritikojn de ŝtatanoj kontraŭ estro kaj registaro kiel krimojn.
  3. Do, eĉ se estro kaj registaro krimi, ili povas subpremi ŝtatanojn, kiuj malkovras la krimon, kiel krimulojn.
  4. Tial, estro kaj registaro povas facile krimi kiel mensogi, mortigi homojn ktp.
  5. Tiu-rezulte, estro povas kredigi al ŝtatanoj "Loĝantoj devenanta de nia ŝtato en la najbara ŝtato estis multe mortigitaj de Nov-nazi-istoj." kaj povas igi al soldatoj, kiuj kredas la mensogon (aŭ kiuj komprenas, ke tio estas mensogo, sed kiuj timas esti krimulo pro malobeado de ordono) multe mortigi loĝantojn en la najbara ŝtato.

Ŝtato, en kiu estro kaj registaro ne povas facile krimi (demokratia ŝtato ktp)

  1. Konstitucio garantias liberecon de parolo, kiu permesas kritiki estron kaj registaron.
  2. Estro kaj registaro ne povas malpermesi kritikojn de ŝtatanoj kontraŭ estro kaj registaro (ĉar tio estas malobeo kontraŭ konstitucio).
  3. Se estro kaj registaro krimi, ŝtatanoj povas akuzi ilin kaj klarigi la krimon per juĝo.
  4. Tial, estro kaj registaro ne povas facile diri mensogon facile-malkovreblan nek fari krimon, kies pruvoj estas facile troveblaj.
  5. Se estro diras facile-malkovreblan mensogon kiel "Loĝantoj devenanta de nia ŝtato en la najbara ŝtato estis multe mortigitaj de Nov-nazi-istoj.", la estro estas akuzita pro krimo de mensogado. Eĉ se la estro ordonas al soldatoj multe mortigi loĝantojn en la najbara ŝtato, tio mem eble povas esti krimo laŭ interna leĝo, kaj la soldatoj eble povas malobei la ordonon, ĉar ili eble povas fariĝi krimuloj laŭ interna leĝo aŭ internacia leĝo.