Esperantaj vortoj, kiujn mi ne ŝatas uzi


NIHONGO
(Niponlingva versio)

Enhavo

Ĉu vere Esperanto estas facile lernebla lingvo ??
Vortaro de anstataŭe proponitaj vortoj

Ekde 1999/2 komenciĝis diskutoj pri la temo en la dissendo-listo BJA-LISTO, kiu `celas unuavice antauenigi la studadon de ensociighintaj planlingvoj'.

Mi iom priparolis pri la rilata temo en la 17a Komuna Seminario en Ĉinio, 1998.



al Retpaĝo de GOTOU Humihiko
Ĉu vere Esperanto estas facile lernebla lingvo ??

. Esperanto estas eble multe pli facile-lernebla kaj racia lingvo ol ĉiuj naciaj lingvoj ja en frazregulo(gramatiko) sed ne en altnivelaj vortoj. Esperanto ja havas superan kapablon en vortderivado, sed ĝishodiaŭaj esperantistoj ne sufiĉe utiligis la kapablon.

. Kompare kun tia Esperanto, en Ĉinliteraj kunmetitaj vortoj, kiujn posedas ne nur la Ĉina(Ĉongua?) sed ankaŭ la Nipona(japana) plejparte da altnivelaj vortoj estas derivataj el nur facilaj bazaj vortoj. Ekzemple en la Nipona jenaj maldekstraj vortoj estas Ĉinlitere esprimataj kiel dekstraj:

biologio-->sei-bucu-gaku (viv-aĵ-studo)
paleontologio-->ko-sei-bucu-gaku (malnov-viv-aĵ-studo)
homonimo-->dou-on-i-gi-go (sam-son-malsam-senc-vorto)
sinonimo-->dou-gi-go (sam-senc-vorto)
. Do mezlernejanoj, kiuj scias nur facilajn bazajn vortojn kiel `viv', `aĵ', `stud', `malnov', `sam', `son', `malsam', `senc', `vort' kaj tiel plu jam povas konjekti aŭ diveni signifojn de altnivelaj vortoj kiel la supraj. Sed meznivelaj esperantistoj neEŭropanaj, kiuj scias nur facilajn vortojn tute ne povas diveni signifojn de altnivelaj vortoj kiel `biologio', `paleontologio', `homonimo', `sinonimo' kaj tiel plu.

Unu kialo, kial la Ĉina (aŭ Ĉinliteraj vortoj en la Nipona) sukcesis fari plejparte da altnivelaj vortoj kiel kunmetaĵoj de nur facilaj bazaj vortoj estas, ke Ĉinaj bazaj vortoj inkludas sufiĉe malmulte (1 aŭ 2) da silaboj (elparoleroj) kaj do sufiĉe mallonge elparoleblaj. Ekzemple ankaŭ la Germana(Deŭĉa?) havas tendencon fari altnivelajn vortojn kiel kunmetaĵojn de bazaj vortoj, sed tiaj vortoj ĝenerale fariĝas iom longaj.

. Tiusence Volapu"k, kies radikoj estas mallongigite faritaj el anglaj(Englandaj?) aŭ Germanaj vortoj estas eventuale pli avantaĝa en vortderivado ol Esperanto. Kvankam iuj (esperantistoj) opinias, ke malfacileco diveni originajn vortojn de la mallongigitaj radikoj estas malavantaĝo de Volapu"k, tamen miaopinie la malfacileco diveni signifojn de vortoj laŭ scioj de eŭropaj lingvoj estas pli avantaĝa en neŭtraleco ol Esperanto. Sed Volapu"k estas ja pli malavantaĝa en facileco de frazregulo kaj elparolo ol Esperanto.

. Tiu-rilate distinge elparoli aŭ aŭskulti la Ĉinajn radikojn mallongajn estas malfacile kaj tio estas `malavantaĝo' de la Ĉina lingvo por alilandanoj por lerni. Dume la Nipona, en kiu elparoloj de la Ĉinliteraj vortoj estas tre simpligitaj havas `malavantaĝo'n, ke multe da Ĉinliteraj kunmetitaj vortoj fariĝas samsonaj malsamsencaj vortoj. Kaj malsameco de la Ĉinliteroj helpas al Niponoj(japanoj) por perokule distingi tiajn samsonajn vortojn ĉu bone ĉu malbone. Kaj eĉ en artefarita lingvo, kiu celas facile-lerneblecon por ĉiuj, estas malfacile plenumi samtempe facilecon en derivado de altnivelaj vortoj (mallongecon de radikoj), facilecon en elparolado de vortoj (malmultecon de voĉ-son-eroj) kaj malmultecon de samsonaj vortoj. Ekzemple en la kazo de Esperanto elparolo de vortoj estas facila kaj troviĝas malmulte da samsonaj vortoj sed por derivi altnivelajn vortojn radikoj de bazaj vortoj estas ne sufiĉe mallongaj kaj pro tio (laŭ mi ne nur pro tio) altnivelaj vortoj simple devenas el Latinaj aŭ Grekaj radikoj.

. Se oni anstataŭigus altnivelajn vortojn en Esperanto per kunmetitaj vortoj el bazaj radikoj, kelkaj el ili ja estus tro longaj vortoj sed multaj el ili povus esti praktike mallongaj utiligante meteblajn vorterojn (`mal', `-aĵ', `-ig', `-il' ktp). Laŭ mi (neEŭropano) tia Esperanto, kies altnivelaj vortoj plejparte estus faritaj kiel kunmetaĵoj el bazaj vortoj estus multe pli alloga kiel internacia lingvo.

. Sed ĝis hodiaŭ Esperanto kreskis ne tiom alloga eble pro tio, ke post-Zamenhofaj antaŭuloj en Esperantio ne sciis lingvojn kiel la Ĉinan (dum ili ja eble sciis la Germanan). Ĉi tiu fakto ŝajnas al mi ege stranga, ĉar por internacia lingvo ne nur facile-lernebleco de frazregulo sed ankaŭ facile-memorebleco de altnivelaj vortoj estu grave konsiderenda afero, ĉu ne ? Kompare kun naciaj lingvoj Esperanto estas eble la plej facile-lernebla lingvo ja en frazregulo sed ne en altnivelaj vortoj.

. Tamen mi volas kompreni, ke Esperanto, kiu havas historion de 100 jaroj ankoraŭ estas survoje sur vojo al pliinternaciiĝo. Kompreneble tuj anstataŭigi multe da altnivelaj vortoj estus malfacile, sed ni povas almenaŭ eviti uzi kelkajn altnivelajn (kaj ankaŭ por-poemajn) vortojn, anstataŭ kiuj tuj troviĝas pli facilaj esprimoj (ekz. `aŭtodidakte lerni' -> `mem-lerni', `konversacii' -> `inter-paroli' ktp). Ni ne faru Esperanton lingvo nur por inteligentuloj, specilalistoj aŭ poemverkistoj, kiuj jam havas sciojn de Eŭropaj lingvoj, sed ni faru Esperanton lingvo pli neŭtrala kaj pli facile-lernebla por ĉiuspecaj homoj, ĉu ne ?

La supran artikolon troviĝas ankaŭ en la organo de Hispana Asocio de Laboristoj Esperantistaj `Kajeroj el la Sudo', n-ro 38.

Rilate al ĉi tiu temo mi ricevis opinion de Brendan LINNANE en la paĝo de `Neŭtraligu Esperanton' .

(ree al la enhavo)


Vortaro de anstataŭe proponitaj vortoj

(p) signifas por-poeman vorton.

. Mi de tempo al tempo renovigas la anstataŭajn esprimojn alprenante opiniojn de aliaj esperantistoj. Mi ne pensas, ke jenaj ekzemploj estas la plej bonaj esprimoj. Eble troviĝas pli taŭgaj kunmetitaj esprimoj por iuj vortoj jenaj. Eĉ se jenaj ekzemploj inkludas kelkajn malbonajn esprimojn, tio almenaŭ ne neas la opinion, ke kunmetitaj altnivelaj vortoj el bazaj radikoj estas pli avantaĝaj en facile-lernebleco, signifo-divenebleco, neŭtraleco ktp ol Latin-Grek-devenaj altnivelaj vortoj.

. Ĉirilate krom mi jam troviĝas ekzemplo, kie oni utiligas kunmetitajn vortojn evitante Grek-Latinajn vortojn: Gramatika vortareto en Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertilo Wennergren. Krome, Thierry SALOMON montris en ` Mil kaj unu nenecesaj vortoj' vortojn anstataŭigeblajn per pli facilaj aŭ facile-kun-meteblaj vortoj.

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u ŭ v z
a :
aborigeno: tie-ulo, pra/antaŭ-loĝ-anto
adjektivo: a-vorto, nom-vort-ornamo
administri: (ofic-)regi/zorgi/konduki
adverbo: e-vorto, ne-o-vort-ornamo
advokati: pro/por-paroli
akordo(muziko): (muzik-)son-aro
algoritmo: kalkul/solv-procedo/ordo
altruismo: alia-am-ismo, krom-si-am-ismo, mal-mem-ismo
ambigua: ambaŭ/du-senca
amatoro: ekster-fak-ulo, ne-special-isto
anakronismo: epok-eraro
antologio: (elekt-ita) verk-aro
antropologio: hom-scienco
aprilo: la 4a monato
arkeologio: antikv-scienco, mal-nov-aĵ-scinenco
arkivo: (malnov-)material-aro/ejo
aspergi: akv-umi, sur-verŝi, akvo-verŝi, akvo-doni
astrologio: stel-diveno, astro-diveno (-scienco ne taŭgas por kvazaŭa-scienco)
astronomio: stel-scienco, stel-scienco, astr-scienco
ateismo: sen-di-ismo
aŭguro: antaŭsigno
aŭgusto: la 8a monato
aŭkcii: kon-kure-vendi
aŭspico: sub-teno
aŭtentika: vera, ver-eca, ver-aĵa
aŭtodidakte lerni: mem-lerni
aŭtodidakto: mem-instru-ito, mem-lern-anto
b :
bankroti: ruin-iĝi, ĉio-perdi, ĉio-el-uzi, sen-posed-aj-iĝi
basbalo: baz-pilko
bebo(p): infan-eto, suĉ-infano
bei: (ŝafe) bleki
biblioteko: libro-prunt/ten/tek/ar-ejo
biologio: viv-aĵ-scienco
blagi: mensogi, mensoge tro-igi
blinda: ne-vid(i)-pova, vid(i)-ne-pova
blufi: mensoge trompi
boji: (hunde) bleki
bombasto: (mensoga) tro-igo
boreala(p): norda
botaniko: plant-scienco
brajlo: punkt/tuŝ-litero
buĝeto: mon-plano, planita mon-sumo
bulko: pan-kuko, kuk-pano, pan-eto
bunta: mult/divers-kolora, kolor-multa/diversa
butiko: vendej(-et)o
c :
centralizi: centr-igi
ĉ :
ĉapelo: (kun-randa/ŝirma) kap-vesto/ingo/sako/ujo
ĉapo: kap-vesto/ingo/sako/ujo
ĉarlatani: (mensoge) trompi
ĉirpi: (insekte) bleki/paroli
d :
decembro: la 12a monato
deklami: laŭt-legi, voĉ-legi
deprimi: sen-energi-igi, sen-kuraĝ-igi, mal-vigl-igi
diferenca: mal-sama (kvankam `diferenc' estas eble i-vorta radiko)
diferenco: mal-sam-(ec)o
diplomatio: (kun-)ekster(-land-)a komunik/trakt-(ad-)o, ekster-komunik/trakt-(ad-)o
diplomo: pruv/atest/certig/kvalitig/-ilo (de el-lern-ej-iĝo, instru-isto ktp)
diserti: stud-verki
diskriminacio: trakt-distingo, disting-dev/ĝust-igo
disonanco(muziko): ne/mal-harmonia (muzik-)son-aro
drapiri: kovri
e :
easto(p): oriento
egoismo: mem(-centr)-ismo
ekscesi: troe fari, tro-fari
ekskurso: pied-vojaĝo, ekster-paŝ-ado
ekvacio: egal-aĵo/formulo
ekvilibro: egal-pezo, sam-pezo
ekvivalenta: sam-valora, egal-valora
emancipi: liber-igi
eosto(p): oriento
entomologio: insekt-scienco
estetiko: bel-ec-studo, bel-ec-scienco (`-scienco' ne taŭgas, kiam estetiko traktas valordependan aŭ ne-kontraŭpruveblan aferon.)
etato: listo, tabelo
etimo: vort-de-veno, vort-fonto
etiologio: scienco de/pri mal-san-kaŭzo
etnografio: kultura etn-scienco
etudo: ekzerc-verko/muziko
ezofago: manĝ-tubo
f :
faksimil-ilo: tele(fon)-kopio
fakturo: kalkul-(paper)o, liver-papero
fanfaroni: (mensoge) tro-igi, sin-laŭdi
fasado(konstruaĵo): fronto, vizaĝo
februaro: la 2a monato
federacio: ligo, unu-iĝo
federo: ligo, unu-iĝo
fiaski: fuŝ-egi, mal-sukces-egi
filatel(i)o: poŝt-mark-kolekt-ado, kolekt-ado de poŝt-marko
filio: branĉ-oficejo/kompanio
filologio: mal-nov-lingv(o)-scienco, scienco de/pri mal-nova literaturo/lingvo
financo: mon/spez-situacio/regado
finia: lim-hava
fonemiko: scienco de/pri voĉ-son(-er)o, voĉ-(er-)scienco, el-parol-scienco
fonemo: voĉ-son-ero, voĉ-ero
fonetika: voĉ-sona, voĉ-son-scienca, el-parol-scienca
fonografo: disko-aŭd-ilo, re-son-ig-ilo, re-muzik-ig-ilo
fonologio: scienco de/pri voĉ-son(-er)o, voĉ-(er-)scienco, el-parol-scienco
fotelo: brak-seĝo
frekvenco: vibr-nombro, vibr-oft-eco
frida(p): mal-varma, frosta
fripono: tromp-isto, tromp-anto
friska(p): mal-varm-eta
g :
gaki: (ansere) bleki/kanti
gamo: ton-aro, ton-er-aro
ganto: man-vesto/ingo/sako/ujo, fingr-ujo
gastronomio: kuir-arto/tekniko, (bon-)manĝ-ismo, manĝ-ĝu-ismo
genealogio: famili/parenc-listo/historio
geografio: map-scienco, lok-scienco
geologio: scienco de/pri ter-naturo/kvalito
ginekologo: por-ina kurac-isto
grafologio: skrib-diveno (-scienco ne taŭgas por kvazaŭa-scienco)
graki: (korve) bleki/kanti
gramatiko: fraz-regulo
gramofono: disko-aŭd-ilo, re-son-ig-ilo, re-muzik-ig-ilo
gravito: pez-forto
grunti: (porke) bleki/diri
ĝ :
ĝentlemano: ĝentil-homo, ĝentil-ulo
h :
homogena: ĉie-egal(-kvalit-)a, (el-)unu-konsista, bone-miks(-it)a
homologa: inter-sama
homonimo: sam-son-vorto
honorario: dank-mono
horoskopo: stel-diveno, astro-diveno
humana: (bon-)hom-eca, kompat-ema/plena
hurli: (lupe) bleki
ĥ :
ĥirurgio: (de)ekstera kurac-ado, ekster-kurac-ado
i :
ideogramo: ideo-litero, signif/senc-litero
impertinenta: mal-deca, mal-dece arog-anta
inaŭguri: mal-fermi, komenci
indiĝeno: tie-ulo, pra/antaŭ-loĝ-anto
inicialo: komenc-litero, kap-litero
infinita: sen-lima, sen-fina
j :
januaro: la 1a monato
julio: la 7a monato
junio: la 6a monato
ĵ :
ĵingoismo: milit-neces-ismo, milit-insist-ismo
k :
kadavro: mort(-int)-korpo
kalva: sen-hara/arba/herba
kaso: mon-kesto/zorgo
kilociklo: mil-ciklo
kilogramo: mil-gramo
kilolitro: mil-litro
kilometro: mil-metro
kiloŭato: mil-ŭato
kilovato: mil-vato
kilovolto: mil-volto
kirurgio: (de)ekstera kurac-ado, ekster-kurac-ado
kluki: (kukole) bleki/kanti
kokeriki: (koke) bleki, kok-bleki
kolumno: kolono, eseo, kolon-eseo, ese-kolono
komponi: muzik-verki
kompon-isto: muzik-verk-isto
kongrua: koincid-forma, sam-forma
konjunkcio: (kun-ord-iga) kun-ig-vorto, lig-vorto)
konsonanco(muziko): harmonia (muzik-)son-aro
konsonanto: ne-ĉef-voĉ(-son)-ero
kontanta: per-mona, tuj(a)-mona
konversacii: inter-paroli
korupti: sub-aĉeti
kotizo: membr(-iĝ)-mono/kosto
koverto: leter-sako/ingo/ujo
kroĉo: okona noto
kroniko: kolono, artikolo, artikol-kolono
kronologio: epok-scienco, scienco de/pri dat-difino
kurta(p): mal-longa
kurtaĝo: per-ant-aĵo, per-ant-mono
kvaki: (rane) bleki
kveri: (kolombe) bleki/kanti/diri/(inter-)paroli, kolomb-umi
kviki: (muse/rate) bleki
l :
lanta(p): mal-rapida
leĝera: mal-peza
leksikono: termin-aro, teknika/faka vort-aro
lingvistiko: lingv(o)-scienco
lombardi: garanti-doni
m :
magazeno: ĉio-vend-ejo, fak-vend-ej-aro
majo: la 5a monato
majoritato: pli-multo, plen-aĝ-ulo
majusklo: ĉef-litero, grand-litero
maĵora tonalo: larĝa ton-kombino
makleri: peri, per-ante aĉeti
maksimumo: plejo, plej-grando
marto: la 3a monato
medicino: kurac-scienco
meki: (kapre) bleki
menaĝerio: nutr-ejo, bred-ejo
meteorologio: veter-scienco
miaŭi: (kate) bleki
minimumo: mal-plejo, mal-plej-grando
minora tonalo: mal-larĝa ton-kombino
minoritato: mal-pli-multo, ne-plen-aĝ-ulo
minusklo: mal-grand-litero, ne-ĉef-litero
miopa: mal-proksim-vid-ne-pova, proksim-vida
mnemoniko: memor-tekniko/arto
monoteismo: unu-di-ismo
morbo(p): mal-sano
muĝi: (bove) bleki, rul-ond(e)-soni
muta: ne-(voĉ-)parol(i)-pova, (voĉ-)parol(i)-ne-pova
mutacii: subit/abrupta-ŝanĝ-iĝi, subit/abrupta-varii
n :
nekrologo: mort(-int)-raporto, mort-int-aro
notora(p): fi-fama
novembro: la 11a monato
o :
oftalmologo: okul(-kurac/scienc)-isto
oktobro: la 10a monato
olda(p): mal-juna, mal-nova
opero: kant/muzik-teatro
orfo: sen-familia/(ge-)patra infano, sol-infano
ornitologio: bird-scienco
otologo: orel(-kurac/scienc)-isto
otorinolarningologo: orel-naz(-kurac/scienc)-isto
p :
paciento: kurac-a/o/i-to
pacifismo: pac-ismo
paleontologio: mal-nov-viv-aĵ-scienco, scienco de/pri mal-nova viv-aĵo
paleografio: mal-nov-skrib/dokument/tekst-scienco
parkere: (per/en-)memore
paraŝuto: fal-ombrelo
parlamento: (land-)kongreso
participo: t-vorto, t-formo de i-vorto
patologio: mal-san-scienco
pedagogio: eduk-scienco
pediatro: infan-kurac-isto, por-infana kurac-isto
pepi: (bird(-et-)e) bleki/kanti
pitoreska: bild-eca, pentr-aĵ-eca, bildo-imag-iga
poento: gajn-punkto, punkt-nombro
poeto: poem-isto, poem-verk-isto
poezio: (son-ord-ig-ita) poemo
polekso: dik-fingro
politeismo: plur-di-ismo
prefikso: kap-vort-ero, antaŭ-met-ebla vort-ero
prokrasti: mal-fru-igi, post-igi
prononci: el-paroli
propedeŭtiko: prepar-eduko
pseŭdo-: kvazaŭa-
r :
rabati: el-cente mal-kar-igi, el-cente minusi
recenzo: libro-taksado/kritiko/prezentado
recitalo: (sol(a)-luda) koncerto/(muzik-)prezent-ado
rendevui: (promese) inter-vid-iĝi, promesi inter-vid-iĝon
revuo: (fak/ese/kritik-)gazeto
rezolucio: decid(-aĵ/tekst-)o
rubriko: titol(-et-)o, (tem-)artikolo, kolono
rukuli: (kolombe) bleki/kanti/diri/(inter-)paroli, kolomb-umi
s :
semantika: signif-scienco
septembro: la 9a monato
siesti: tag-dorm(-et)i
signaturo: sub-skribo, nom-signo
silabo: el-parol-ero, son-nodo
simpatii: kun-senti
sinonimo: sam-signif-vorto
sismo: ter-tremo, ter-skuo
solidara: ar(e/o)-respondeca
spino: dors-ost-aro
spontana: nature-naska, nature-apera, mem-naska, mem-apera
statistiko: nombr-ad-scienco, mal-parta nombr/mezur/-ado, mal-part-scienco
staturo: kresko, alt-kresk-eco, kresk-long-eco
subjunkcio: sub-ord-iga kun-ig-vorto/lig-vorto
substantivo: o-vorto, nom-vorto
subvencio: help-mono, sub-ten-mono
sufikso: vost-vort-ero, post-met-ebla vort-ero
surda: ne-aŭd(i)-pova, aŭd(i)-ne-pova
svaga(p): mal-preciza
ŝ :
ŝoseo: vetur/aŭt-vojo, por-aŭta vojo
ŝtrump-etoj: pied-vesto/sako/ujo, pied-fingr-ujo
t :
taŭtologio: sam/simil-vort-ripeto
teismo: di-ismo (te-ismo povas signifi ankaŭ teo-ismon)
teologio: di-studo (`teologio' signifas ankaŭ teo-ologion. Kunmeti `-scienco' ne taŭgas por vorto de fako, kiu traktas valordependan aŭ ne-kontraŭpruveblan aferon.)
tonalo: ton-kombino
trotuaro: paŝ-vojo, paŝ-ejo, hom-vojo, por-homa vojo
u :
ululi: (strige) bleki/kanti
ŭ :
ŭesto(p): okcidento
v :
vegetar-ano: legom-manĝ-isto, ne-viand-(manĝ-)isto, krom-viand-(manĝ-)isto
verbo: i-vorto, far-vorto, ag-vorto
vers-aĵo: son-ord-ig-ita poemo
vertebro: dors-osto
veterinaro: animal-kurac-isto, best-kurac-isto
vokalo: ĉef-voĉ(-son)-ero
z :
zoologio: animal-scienco, best-scienco
zootekniko: animal-tekniko, best-tekniko, scienco de/pri animal-bred-ado


(ree al la enhavo)

khmhtg