WANG Hanping vizitis Sendai

(1998/10/19-20)
al Retpag^o de GOTOU Humihiko


Purigado de tranoktejo

. WANG Hanping (U~AN Hanpin?) redaktisto de ``El Popola C^inio'' alvenis al Niponio(Japanio) el C^inio(C^onguio?) kaj dum la 10a monato vizitis diversajn urbojn en Niponio. Dum 10/19-20 ri vizitis la urbon Sendai tranoktante mian luitan c^ambron. Konsentinte rian tranoktadon c^e mia c^ambro mi devis uzebligi la c^ambron por la celo. Mi jam dum pli ol 10 jaroj kutimig^as ne ordigi nek purigi la c^ambron (tio signifas, ke mia c^ambro estas lau~ ordinara valorsento tro malordigita kaj tro malpura). Dum antau~a semajno antau~ ria vizito mi forj^etis multe da ne-uzataj^oj kaj fors^imigis banejon kaj necesejon per klor-inkluda s^im-mortigilo. Kaj finfine mia c^ambro apenau~ atingis malpuretecon permeseblan ankau~ lau~ ordinara belec-sento.

Ne nur alkohoraj^o sed ankau~ teo

. En 10/19 posttagmeze mi iris renkonti WANG en la stacidomo de Sendai c^e la kajo de la trajno S^inkansen kaj atendis montrante la gazetojn `El Popola C^inio' kiel rimarkigilon. WANG tuj rekonis min sed ne pro la gazetoj. Ri diris, ke ri jam en la lasta Komuna Seminario okazinta en C^inio vidis min prezidi `Amuza Vespero'. Post kelke da ripozo kaj babilado ni renkontante kelkajn membrojn de Sendai Esperanto-Societo kune vespermang^is en `C^ina' mang^ej^o. Estis bone por mi, ke WANG estas ne tabak-fumanto sed ne tre bone estis, ke ri estas nek trinkemulo. Ri ne emas trinki ne nur alkohoraj^on sed ankau~ teon kaj aliajn trinkaj^ojn. Ri diris, ke ri ne havas sian tason en la oficejo. En la nokto mi hezitante je antau~dorma trinkado pretigis 2 litojn en mia malvasta c^ambro.

Necesejo proksimas

. En 10/20 antau~tagmeze WANG kaj MATUMOTO(MACUMOTO) kaj mi vizitis kelkajn lokojn rilatajn al LU Xun(LU S^ujn ?) ekzemple: iama lerneja domo de Sendai medicina kolegio, kie LU Xun lernis, Memoriga mateliar-kolektejo de Tohoku-Universitato, Statuo de LU Xun, iama ludomo, kie LU Xun log^is, Monumento de LU Xun en la parko de Sendai Urba Muzeo kaj tiel plu. En la lerneja domo gvidisto (eble konato de MATUMOTO) kas^e demandis al mi: `Kiun lingvon instruisto MATUMOTO parolas (kun WANG) ? C^u ne la C^ina ?' Mi respondis: `G^i estas Esperanto.' La gvidisto demandis: `Kio estas tio ? C^u lingvo de malmult-nacio ?' Mi respondis: `Ne, ne, artefarita internacia lingvo. Ankau~ mi parolas g^in.' S^ajnis, ke ri ankorau~ ne komprenas. Posttagmeze ni vizitis eldonejon de la loka j^urnalo `Kahoku S^inpoo', kie oni aldemandis al WANG kaj kie ni povis observi presatajn vesper-j^urnalojn en la presejo. Vespere WANG paroladis pri junuloj kaj familioj de C^inio en la Sendai Centra Urba Sentaa(Centro). C^irkau~ 10 homoj partoprenis. La tago(10/20) estis la tago de la lasta kurso de la komencanto-kurso de Esperanto (de Sendai Esperanto-Societo) kaj 2 kursanoj partoprenis. Post la parolado ni kune mang^is babilante kun WANG. Nokte en mia c^ambro mi pretigante 2 litojn diris al WANG: `Libere dormu. De nun mi iom trinkos. En la nokto; se vi volas iri al necesejo, senhezite transiru min (la c^ambro estas malvasta).' WANG diris: `Mi malofte iras al necesejo, c^ar mi malofte trinkas.' Mi diris: `Mi ofte iras al necesejo en nokto.' WANG diris: `C^ar vi tiom multe trinkas.' Mi diris: `Jes, prave.'

Purigita c^ambro

. En 10/21 matene mi sendis WANG g^is la stacidomo kaj g^isis. En la vespero mi kutime revenis al la apartamento kaj trovis, ke la c^ambro ankorau~ restas purigita kaj ordigita, kvankam g^i jam ne bezonas esti purigita nek ordigita por mi por log^i sola...



khmhtg