Serĉado de Ekster-Tera Inteligento SETI@home - Verda Setelo


Pardonon. Jenaj informoj jam iom malnoviĝis...
NIHONGO
(Niponlingva versio)

Enhavo

Kio estas SETI@home ? (1999/10/19)
Aliĝu al SETI@home kaj esperantigu la paĝojn !
Aliĝu al esperantista grupo por partoprenantoj en SETI@home
Esperantistaj SETI@home-anoj rete babilu.
Rimarkigo por mia persona Linux-sistemo(06/6/24)


Pli da informoj esperante-legeblaj pri SETI troviĝas ĉi tie

al la retpaĝo de GOTOU Humihiko

Kio estas SETI@home ?


. SETI (angla: Search for Extraterrestrial Intelligence) estas projekto por serĉi ekster-teran vivaĵon inteligentan per analiza serĉado de signif-hava signalo el radio-ondoj ricevataj de radio-teleskopo en Puerto Rico . La kosmo-sciencisto Carl Sagan, kiu bedaŭrate mortis en 1996 fervore subtenadis la projekton sed tiam Amerika registaro ĉesis mone subteni ĝin opiniante: `Tia studado ne indas.'. En 1995 la projekto renaskiĝis nomate Project Phoenix (Projekto Fenikso). Tamen kapablo de la projekto estas iusence limigata por analizi donitaĵojn el divers-vibrnombraj zonoj laŭeble ĉiutempaj. Do estis ekpensita SETI@home (SETI en domo). SETI@home estas projekto, kiu celas sendi donitaĵojn al volontuloj, kiuj posedas komputilon ret-ligeblan kaj ricevi rezultojn analizitajn de la komputiloj. La program-varo por la analizo estas ekran-protektilo, kiu aŭtomate ekis analizi, kiam la komputilo longe ne ricevas ordonon de ĝia uzanto. La uzanto bezonas ligi komputilon al reto nur dum kelkaj minutoj unu fojon en kelkaj tagoj aŭ kelkaj semajnoj. Nun(1999/10) jam ĉirkaŭ 1300000 homoj el diversaj landoj partoprenas en SETI@home (inkludante min) kaj la nombro ĉiutage plimultiĝas.

. La ĉefa retpaĝo de SETI@home (angla) jam estas tradukita en pli ol 30 lingvojn. Mi tradukis ĝin en Esperanton kaj do SETI@home favore metis ĝin en sia tradukaro en la ĉefpaĝo. Partoprenantoj de SETI@home povas formi `grupon' ekzemple: sam-lernejanan, sam-kompanianan, sam-klubanan ktp. La grupoj povas konkuri por analizi pli multe da donitaĵoj aŭ la grupanoj povas rete kunsidi kaj diskuti pri SETI. Instigite de iu esperantista partoprenanto en SETI@home starigi la grupon por esperantistaj partoprenantoj en SETI@home, mi starigis la grupon nomata ` Verda Stelo'. Nuntempe aniĝas al Verda Stelo 18 esperantistoj. Tamen mi espere konjektas, ke kaŝiĝas ankoraŭ pli da esperantistoj en la 1300000 SETI@home-anoj. La unua kialo, kial mi partoprenas en SETI@home estas, ke mi volas kunlabori eĉ iomete por realigi vivtempan volon de Carl Sagan. Kaj estas dua aŭ tria kialo, ke mi volas diskonigi Esperanton. Tamen povos esti ankaŭ diskonigo de Esperanto, ke SETI@home metis mian Esperanto-tradukon en sia ĉefpaĝo (, ĉar ĉiutage-plimultiĝantaj 1300000 partoprenantoj eble vizitas la paĝon).


Aliĝu al SETI@home kaj esperantigu la paĝojn !

Ĉiuj, kiuj havas komputilon ligeblan al reto povas kunlabore partopreni en SETI (Serĉado de EksterTera Inteligento). Pri detaloj; legu ĉi tiun paĝon prove tradukitan en Esperanton de mi. Tamen la paĝo estas nur resumo de la SETI-projekto. Al la Angla ĉefpaĝo ligiĝas kelkaj paĝoj, kiuj daŭre donas la plej novajn informojn, kiel `Oftaj Demandoj' ktp tamen ĉefe en la Angla. Mi laŭeble volas traduki parte da ili en Esperanton sed mi ne havas sufiĉe da tempo nek da kapablo fari tion.

Do interesiĝantoj aŭ plitaŭguloj, traduku eĉ iomete da paĝoj en Esperanton. Ja jam troveblas diverslingvaj tradukoj tamen nur de ĉefpaĝo. Tiuj, kiuj ne bone scipovas la Anglan volas legi ankaŭ aliajn paĝojn por akiri pli detalajn informojn, ĉu ne ? Kaj mi pensas, ke montri detalajn informojn en Esperanto fariĝos ankaŭ diskonigo de Esperanto-funkciado.


Aliĝu al esperantista grupo por partoprenantoj en SETI@home

Instigite de iu esperantista partoprenanto en SETI@home starigi la grupon por esperantistaj partoprenantoj en SETI@home, mi starigis la grupon nomata `Verda Stelo' laŭ jena propono de SETI@home.

Uzantoj de SETI@home povas formi `grupon' ekzemple: lernejanoj, kompanianoj, klubanoj ktp. La grupoj povas konkuri por analizi pli multe da datumoj aŭ la grupanoj povas rete kunsidi kaj diskuti pri SETI.
Jen reklamilo de `Verda Stelo':
--Verduloj serĉas alispecajn verdulojn!--

Verda Stelo konsistas el esperantistoj, kiuj interesiĝas
ne nur pri internaciaj komunikadoj
sed ankaŭ pri interstelaj komunikadoj.

Kiel aliĝi al la grupo `Verda Stelo' ?

1. Aliĝu al SETI@home.
(legu la paĝon)

2. Aliru al la gruppaĝo de `Verda Stelo'.

3. Klaku `Join this Group'.

4. Enskribante vian retpoŝton kaj vian pasigvorton klaku `Join Group'.


Esperantistaj SETI@home-anoj rete babilu.

Nun (1999/7/2) jam aliĝis al ` Verda Stelo' 5 esperantistoj kaj alia esperantisto sciigis al mi, ke ri aliĝos baldaŭ. Eble poiome Verda-Stelanoj multiĝos miaespere. Verdire nombro 6 estas pli multe ol mi esperis. Se Verda-Stelanoj emas kaj pensas, ke surretaj babiladoj inter ni utilas iusence; libere uzu la babilejon en mia retpaĝejo, kvankam la babilejon ankaŭ japanaj neesperantistoj uzas. Do se iu Verda-Stelano servos pli bonan kaj taŭgan retbabilejon, tio estos pli bona...


Kaj en 2001/1, 39 anoj aliĝis al ` Verda Stelo' !






Rimarkigo por mia persona Linux-sistemo(06/6/24)

Unue mi faris dosierejon

~/boinc

, kie mi elŝutis boinc_5.4.9_i686-pc-linux-gnu.sh el Download BOINC client software kaj disvolvis ĝin per

sh boinc*.sh

kaj eniris en BOINC. Kvankam Installing and Running the BOINC client on Unix intencis al ni kurigi dosierojn (boinc kaj boincmgr) per `root', tamen mi volis kurigi ilin per ordinara uzanto. Do Mi en ~/boinc/BOINC faris dosieron nomatan bnc, en kiu mi enskribis jene.

cd ~/boinc/BOINC
nice ./boinc >>boinc.log  2>>/dev/dell &
./boincmgr &

Krome mi en ~/boinc/BOINC faris dosieron nomatan bncm, en kiu mi enskribis jene.

cd ~/boinc/BOINC
./boincmgr &

Mi donis al bnc kaj bncm kuri-povecon. Sekve en ~/.bashrc mi enskribis jene.

alias cb='cd ~/boinc/BOINC'
alias bnc='~/boinc/BOINC/bnc'
alias bncm='~/boinc/BOINC/bncm'
alias psb='ps ux|grep boinc'
alias pss='ps ux|grep seti'

Pri uzi-kielo, imagu...












khmhtg Alien UFO